Yacouba Sawadogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yacouba Sawadogo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1945 (1945-11-30)
en Ouahigouya,  Franca Okcidenta Afriko
Morto 3-an de decembro 2023 (2023-12-03) (78-jaraĝa)
en Ouahigouya
Lingvoj franca
Ŝtataneco Burkino
Okupo
Okupo terkultivisto
vdr
Rearbarigo en Burkina Faso.
Rearbarigo en Burkina Faso.

Yacouba SAWADOGO, naskiĝinta 1946 kaj mortis la 3-an de decembro 2023, estis farmisto de Burkina Faso. En pluraj landoj de Afriko, li sukcesis reverdigi dezertajn areojn helpe de indiĝena, tradicia agrikultura metodo nomata zaï, kiun li mem pluevoluigis, kaj li ricevis la Premion de ĝusta vivmaniero en 2018.

Zaï aŭ FMNR estas kamparane mastrumata natura regenerado de arboj en la sekaj regionoj de Afriko kiu ebligas rearbarigon el la restantaj radikoj (post faligo de arboj) en la Sahel-zono. Per tiu metodo li sukcesis krei novan arbaron de 30 hektaroj. Tiun indiĝenan sciaron li disvastiĝis inter kamparanoj en lia regiono helpe de tiel nomataj merkataj tagoj en kiuj kamparanoj el cento da vilaĝoj kunvenas por kundividi semojn kaj konsilojn.[1] Lia metodo disvastiĝis en Malio kaj Niĝero, kie ĝi atingis rimarkindan sukceson.

En 2018, li ricevis la Premion de ĝusta vivmaniero,[2] ankaŭ konata kiel la Alternativa Nobel-premio, kune kun la alia premiinto Toni Rinaudo de Aŭstralio.

Sawadogo estas invitata al internaciaj konferencoj por prezenti sian laboron. Pro la verdigo la grundakva nivelo altiĝis de proksimume kvin metroj.[3] Ĉar la fekunda grundo fariĝis pli alloga, la provinca registaro enkorpigis la landon kaj decidis[mankas fonto] ke parto de la arbaro estu forhakita cele al konstruado de domoj. La landa registaro tamen en 2021 ankaŭ erektis barilon por protekti la arbaro.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2010: dokumenta filmo The Man Who Stopped the Desert (La viro kiu haltigis la dezerton)[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Indigenous Knowledge Notes #77, The World Bank, February 2005.
  2. https://rightlivelihood.org/the-change-makers/find-a-laureate/yacouba-sawadogo Yacouba Sawadogo – Right Livelyhood
  3. Regreening Afriko Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine de Mark Hertsgaard en The Nation de la 19-a de novembro 2009.
  4. La viro kiu haltigis en la dezerton, filmo
  5. Yacouba Sawatogo: farmisto de Burkina Faso ricevas la Alternativan Nobel-premion - Die Zeit, reta eldono de la 24-a de septembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • ’La mistero de Yacoubas’ – Weltspiegel, la 29-an de septembro 2013. (germane)