Yan Fu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Yan Fu

Yan Fu (naskiĝis la 8-an de januaro 1854, mortis la 27-an de oktobro 1921) – ĉina armeano kaj sciencisto

Li estis oficiro de mararmeo, en la jaroj 1877-1879 studis en Greenwich Naval College en Britio.

Reformisto de ĉina scienco. Li tradukis al la ĉina lingvo interalie Adam Smith, John Stuart Mill, Charles Montesquieu, Herbert Spencer kaj Charles Darwin. Siajn tradukaĵojn li abunde komentis, kaj laŭ lingva aspekto imitis stilon de klasikaj ĉinaj verkoj. Li estis kunaŭtoro de Gong Jin’ou (鞏金甌), la unua ĉina himno, oficialigita en 1911.

De 1912 li estis rektoro de Pekina Universitato kaj per sia agado kaj opinioj kontribuis al fondo de la Movado de Nova Kulturo.