Yandex Manĝaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Yandex Manĝaĵoj
ruse Яндекс.Еда

Логотип ЯЕ.png
Jura formo SLR
Fondita en 2018
Sidejo Moskvo (Rusio)
Estr(ar)o Maksim Firsov
Agokampo liverado de manĝaĵoj
TTT eda.yandex
Information icon.svg
vdr
Yandex Manĝaĵoj
ruse Яндекс.Еда
Иконка Яндекс.Еды.png
Aŭtoro Yandex
Operaciumo iOS, Android
Evoluigstato en evoluo
Programtipo poŝtelefona aplikaĵo
Retejo eda.yandex
Information icon.svg
vdr
Kurieroj de Yandex Manĝaĵoj. Moskvo, Rusio.

Yandex Manĝaĵoj (ruse Яндекс.Еда; Jandeks.Jeda) estas la servo de rapida liverado de manĝaĵoj el restoracioj kaj kafejoj, mendebla pere de retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo. Liveradon plenumas kurieroj de partneraj firmaoj aŭ de respektivaj manĝejoj. Ĝi estas posedaĵo de la samnoma firmao (ruse Яндекс.Еда), kiu estas subfirmao de Yandex. Ĝi estis fondita en 2018 kaj havas ĉefsidejon en Moskvo.

En oktobro 2019 la servo funkciis en 34 urboj de Rusio kaj Kazaĥio (Nursultano, Almato). Ĝiaj partneroj estas pli ol 10 mil restoracioj: de rapidmanĝejoj kiel McDonald’s, Papa John’s, Black Star Burger ĝis restoracioj. Averaĝa livertempo en julio 2019 estis 31 minutoj[1].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La mendoj okazas per retejo aŭ samnoma poŝtelefona aplikaĵo surbaze de iOSAndroid. Necesas elekti manĝaĵojn en bendo, meti ilin en sian korbon, elekti pagmanieron kaj konfirmi la mendon. La manĝaĵoj grupiĝas laŭ gustoj kaj tipoj: burgeroj, suŝioj, sanaj manĝaĵoj, vegetaranaj manĝaĵoj, vermiĉeloj, ŝavarmo, desertoj, stekoj, sandviĉoj, matenmanĝoj, ŝaŝlikoj, kukoj, la rusa kuirarto, la kartvela kuirarto, la itala kuirarto, infanaj manĝaĵoj. La sistemo montras nur manĝejojn, el kiuj eblas alporti mendojn ene de duonhoro[2]. Oni povas ŝanĝi aŭ nuligi la mendon antaŭ alveno de sciigo, ke manĝejo ekkuiris la pladon (kutime ĝi venas ene de du minutoj)[3][4]. Oni povas mendi liveradon je difinita horo aŭ fari antaŭmendon (ĝis antaŭ 24 horoj)[5]. Specialajn informojn (alergio al certaj ingrediencoj, malŝato de iuj el ili, ktp) eblas aldoni en komentoj[6].

La servo aŭtomate difinas situon de la mendinto kaj montras ĝin, sed eblas korekti ĝin permane. La mendinto ricevas sciigojn dum la tuta procezo: pri ekkuirado de la manĝaĵo, pri ĝia transdono al kuriero kaj fine povas vidi kiel la kuriero moviĝas laŭ mapo direkte al li. Se kuriero malfruiĝis je pli ol dek minutojn, sekvan fojon kliento ricevos rabaton[7]. Se kuriero venis, sed kliento estas for, la servo telefonos al la mendinto. Se li ne respondos, la kuriero atendos dek minutojn kaj poste foriros, la mendo estos konsiderata plenumita[8].

Akcepteblas pago per la 16- kaj 18-ciferaj bankokartoj Visa, MasterСard, Maestro kaj Mir. Foje akcepteblas ankaŭ kontanta mono, pri kio avertas restoracia menuo[9].

Ĉiuj kurieroj havas firmaajn flavajn jakojn kun simboloj de la kompanio. La manĝaĵoj estas transportataj en samkoloraj kofrujoj.

Firmaoj kaj organizaĵoj povas mendi manĝaĵojn por siaj klientoj kiel premian bonuson, subskribinte kontrakton kaj ricevinte eblecon regi la procezon[10].

Historio[redakti | redakti fonton]

La servo estis kreita surbaze de la firmao Foodfox, fondita en marto 2016 de Maksim Firsov kaj Sergej Polissar. Serĉante novajn merkatajn niĉojn ili atentis la manĝoliveradon, evoluintan eksterlande, sed ankoraŭ subevoluintan en Rusio. Tiutempe en Rusio jam funkciis la kompanio Delivery Club, do ili konvinkiĝis, ke tiu komerco estas promesplena. Kiel modelon ili prenis la firmaojn Deliveroo (Britio) kaj Foodora (Germanio), adaptiĝinte la komercan modelon al la rusia realo[11]. La 22-an de decembro 2017 la firmao Yandex Taxi aĉetis Foodfox, laŭ iuj fontoj kontraŭ 8,5 milionoj da dolaroj[12].

La 19-an de januaro 2018 Yandex Taxi fondis subfirmaon Yandex Manĝaĵoj (ruse Яндекс.Еда), kiu iĝis parto de la kreata korporacia grupo, unuiganta Yandex Taxi kaj Uber (en Rusio kaj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj). Yandex interesiĝis pri la servo, ĉar ĝia ĉefa rusia konkuranto Mail.ru Group jam ekhavis en 2017 du proprajn liverservojn — Delivery Club kaj ZakaZaka. Ekde februaro 2017 ankaŭ Uber lanĉis en Rusio sian liverservon Uber Eats, kiu tamen funkciis nur en Moskvo[13]. La 7-an de februaro 2018 unuiĝado de Yandex Taxi kaj Uber finiĝis[14].

La 2-an de marto 2018 Yandex Taxi prezentis propran liverservon Yandex Manĝaĵoj. Komence ĝi funkciis nur en Moskvo kaj sole surbaze de Foodfox[15]. La 30-an de majo 2018 ankaŭ la servo Uber Eats iĝis parto de Yandex Manĝaĵoj[16].

La 18-an de junio 2018 la servo ekfunkciis en Sankt-Peterburgo[17].

La 10-an de junio 2019 komenciĝis testado de la nova servo Yandex Butiko (ruse Яндекс.Лавка). Temas pri vendejoj de manĝaĵoj kaj hejmaĵoj, kiuj vendas nur rete kaj liveras la mendojn al aĉetintoj. Averaĝa livertempo estas 15 minutoj, la prezoj estas samaj kiel en kutimaj vendejoj. La servo uzeblas per aplikaĵo Yandex Manĝaĵoj. Testado komenciĝis en la distrikto Ĥamovniki (Moskvo)[18].

En decembro 2018 nombro de mendoj atingis unu milionon[19].

Teknologioj[redakti | redakti fonton]

Yandex Manĝaĵoj uzas fleksan sistemon de liverprezoj, kiu kreskas se aĉetpostulo en iu urboparto superas liverproponojn, kion plej ofte kaŭzas malbona vetero. Tio ebligas allogi en respektivajn urbopartojn pliajn kurierojn. La sama teknologio estas aplikata en Yandex Taxi[20]. Foje kosto de liverado el najbara domo atingas 500 rublojn[21]. Krome funkcias algoritmo, kiu prognozas nombron de mendoj por sekva semajno por ĉiu urboparto[22].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kuriero de Yandex Manĝaĵoj. Tjumeno, Rusio.

La 19-an de aprilo 2019 aperis informoj ke post dekhora labortago en Sankt-Peterburgo mortis la 21-jara kuriero Artik Orozalijev, falinte morta de sur sia biciklo. Yandex Manĝaĵoj klarigis, ke la kurieroj laboras en partneraj firmaoj, kiuj respondecas pri iliaj laborhoroj. La kurieroj mem elektas labortempon, kiu varias de 4 ĝis 12 horoj. Monpunoj kaj laborkondiĉoj ankaŭ dependas de la partneraj firmaoj, kiuj estas dungantoj de la kurieroj. Tamen la firmao promesis pli strikte kontroli la laborhorojn por eviti superŝarĝojn[23]. Sekco montris ke la junulo montris pro la akuta kora malsufiĉo, kvankam liaj parencoj asertis ke li neniam plendis pri iuj korproblemoj. Post tio Yandex Manĝaĵoj ebligis al la kurieroj memstare preni paŭzon, preminte specialan butonon en la aplikaĵo (antaŭe ili devis peti pri tio sian estron). Oni promesis malfermi "varman linion", kien ĉiu kuriero povos telefoni kaj anonime rakonti pri siaj problemoj[24].

Polico de Moskvo en julio 2019 akuzis la servon pri dungado de kontraŭleĝaj enmigrintoj, sed la kompanio kontestis tion, dirinte ke la kurierojn dungas ne Yandex Manĝaĵoj, sed ĝiaj partneroj[25].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Что такое Яндекс.Еда (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  2. Какие рестораны доступны (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  3. Как изменить заказ (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  4. Как отменить заказ (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  5. Можно ли оформить заказ заранее (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  6. Особые предпочтения в еде (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  7. Что делать, если курьер опаздывает (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  8. Что делать, если меня не будет по адресу доставки (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  9. Оплата (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  10. Еда для бизнеса (ruse). Yandex Manĝaĵoj. Alirita 2019-10-17.
  11. Лена Верещагина (2017-01-18)Foodfox: Как выходцы из Lamoda меняют рынок общепита Москвы (ruse). The Village. Alirita 2019-10-17.
  12. Andrey Frolov (2017-12-25)«Яндекс» приобрёл сервис доставки еды Foodfox (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-17.
  13. "Яндекс.Такси" объединит бизнесы по доставке еды в сервис "Яндекс.Еда" (ruse). Interfax (2018-01-19). Alirita 2019-10-17.
  14. Яндекс.Такси и Uber закрыли сделку по объединению сервисов (ruse). Interfax (2018-02-07). Alirita 2019-10-17.
  15. Роман Бобылев (2018-03-02)«Яндекс» запустил собственный сервис доставки еды, который объединит Foodfox и Uber Eats (ruse). Alirita 2019-10-17.
  16. Andrey Frolov (2018-05-30)«Яндекс» закрыл в России сервис доставки еды Uber Eats. vc.ru. Alirita 2019-10-17.
  17. Константин Куркин«Яндекс.Еда» доехала до Петербурга (ruse). Kommersant. Alirita 2019-10-17.
  18. Andrey Frolov (2019-06-10)«Яндекс» начал тестировать сервис «Яндекс.Лавка» — это продуктовые магазины, работающие только на доставку (ruse). Alirita 2019-10-17.
  19. «Яндекс» впервые раскрыл число заказов в сервисе «Яндекс.Еда» (ruse). Vedomosti (2019-01-14). Alirita 2019-10-17.
  20. Maxim Firsov (2018-10-05)Динамическое ценообразование на «Яндекс.Еде»: ни снег, ни дождь, ни жара, ни сумрак ночи (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-17.
  21. Дмитрий Шестоперов (2019-10-16)Либо время, либо деньги (ruse). Alirita 1019-10-17.
  22. Внутренняя кухня «Яндекс.Еды» (ruse). vc.ru (2019-07-02). Alirita 2019-10-17.
  23. Курьер «Яндекс.Еды» умер после десятичасовой смены. В сервисе заявили, что намерены улучшить контроль над переработками (ruse) (2019-04-19). Alirita 2019-10-17.
  24. «Чтобы подобное больше не повторилось». В «Яндекс.Еде» рассказали, как защитят курьеров от переработок (ruse). Fontanka.ru (2019-04-25). Alirita 2019-10-17.
  25. Татьяна Боброва (2019-07-25)Московская полиция обвинила «Яндекс.Еду» в незаконном использовании труда мигрантов (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-17.