Yandex Mapoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yandex Mapoj
ruse Яндекс Карты
Yandex Mapoj ruse Яндекс Карты
Yandex Mapoj
ruse Яндекс Карты
retejogeografia informsistemopoŝtelefona aplikaĵo
Lando  Rusio
Retadreso https://yandex.com/maps/
Kategorio Serĉo kaj informoj
Lingvo(j) rusa, ukraina, angla, turka, kazaĥa, uzbeka
Posedanto Yandex
Fondiĝo 27-a de aŭgusto 2004
vdr

Yandex Mapoj (ruse Яндекс Карты) estas rusa retaplikaĵo de mapoj[1] apartenanta al Yandex. Ĝi proponas ruleblajn mapbildojn same kiel satelitajn fotojn de la mondo kaj eĉ la itineron inter malsamaj lokoj aŭ stratnivelajn bildojn kun Yandex Panoramoj. Ĝi estis lanĉita en 2004.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aŭgusto 2004 Yandex lernis serĉi en geografiaj mapoj kaj montri rezultojn en Yandex Mapoj[3].

La 19-an de decembro 2007 en Yandex Mapoj aperis skemoj de metrooj en Rusio[4], la 2-an de aprilo 2008 — mapoj de la plej grandaj urboj kaj skemoj de metrooj en Ukrainio[5], la 2-an de septembro 2008 — la plej detala tiutempe ruslingva geografia mondomapo sur kiu estis markitaj ĉiuj setlejoj kun pli ol 50 mil loĝantoj[6].

La 13-an de novembro 2008 la posedantoj de retejoj ekhavis eblecon uzi API de Yandex Mapoj por krei proprajn geografiajn servojn surbaze de tiu ĉi aplikaĵo[7].

2009[redakti | redakti fonton]

La 15-an de aprilo 2009 ekfunkciis unueca mondomapo kun serĉado tra la tuta mondo. La servo lernis rekoni toponimojn laŭ iliaj sinonimoj, misskriboj kaj skriboj en origina lingvo[8].

La 8-an de julio la uzantoj ricevis eblecon vidi en komputilo siajn GPS-itinerojn kaj sendi ilin al la aliaj[9].

La 14-an de oktobro aperis unueca mondomapo, sur kiu eblis serĉi organizojn laŭ nomo aŭ agadsfero[10].

2010[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aprilo 2010 ekfunkciis Popola Mapo (ruse Народная карта), ebliginta aldoni kaj redakti geografiajn objektojn surmape[11].

La 23-an de junio kadre de kunlaboro inter Yandex kaj socia reto VK uzantoj kaj programistoj de la reto por kreado de apoj[12].

La 1-an de julio estis anoncita fino de la aĉetprocezo de kompanio "GIS Teknologii" (ruse ГИС Технологии), kiu ekde 2008 provizis datumojn por Yandex Mapoj[13].

2011[redakti | redakti fonton]

La 16-an de marto 2011 aperis la maŝintraduka servo Yandex Tradukilo (ruse Яндекс.Переводчик)[14].

La 18-an de aprilo 2011 aperis unuaj propraj mapoj de Yandex[15].

La 2-an de junio la servo lernis konstrui itinerojn atingeblajn per publika transporto[16].

La 11-an de julio en movtelefona aplikaĵo de la servo aperis panoramoj de la stratoj[17].

2012[redakti | redakti fonton]

La 30-an de januaro 2012 Yandex aĉetis ĉe la usona kompanio NAVTEQ ciferecajn mapojn de la tuta mondo por krei propran mondomapon[18].

2013[redakti | redakti fonton]

La 12-an de novembro 2013 Yandex anoncis komplete renovigitan version de Yandex Mapoj, kiuj transiris al la unueca platformo, ebliganta subteni kaj memstare aktualigi iom ajn grandajn datumbazojn[19].

2014[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2014 aperis tridimensiaj bildoj de konstruaĵoj en pluraj urboj[20].

2015[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aprilo 2015 aperis nova interfaco kaj Popola Mapo, kiu antaŭe estis aparta servo, iĝis redaktilo de Yandex Mapoj, kiuj tiel unuigis laboron de profesiaj kaj amatoraj redaktantoj[21].

2016[redakti | redakti fonton]

La 29-an de marto 2016 aperis nova versio de Yandex Mapoj, jam en vektora formato, kun ebleco elŝuti la mapojn kaj uzi ilin eksterrete[22].

2018[redakti | redakti fonton]

La 22-an de marto 2018 estis prezentita nova versio de Yandex MapKit, ilo ebliganta instali Yandex Mapoj en movtelefonaj aplikaĵoj[23].

La 9-an de junio la servo ekproponis biciklajn itinerojn, ĉe tio konsiderante vetureblecojn ĝuste por bicikloj[24].

La 28-an de junio ekfunkciis movtelefona aplikaĵo Popola Mapo (ruse Народная карта), ebliganta al la uzantoj partopreni kreadon kaj ĝustigadon de la mapoj per sendo de fotoj aŭ filmetoj. Per komputila vidadoen la servo trovas en la bildoj kaj videoj necesajn informojn kaj laŭe al tio korektas la mapojn[25].

2019[redakti | redakti fonton]

La 1-an de aŭgusto 2019 aperis etaĝaj skemoj de konstruaĵoj[26].

La 14-an de novembro aperis sekcio Transporto, akumulinta ĉiujn informojn kiuj antaŭe estis en la aparta aplikaĵo Yandex Transporto[27].

2020[redakti | redakti fonton]

La 21-an de februaro 2020 al Yandex Mapoj estis translokitaj la ĉefaj funkcioj de la servo Yandex Transporto, kiu plu funkciis ĝis majo[28].

2022[redakti | redakti fonton]

En junio 2022 de sur la ĉefa mondomapo malaperis limoj inter la ŝtatoj[29].

En julio 2022 aperis ebleco aldoni informojn pri alireblo de organizaĵo aŭ alia objekto por handikapuloj, indikinte konkretajn elementojn kiel ramplo, lifto, necesejo por handikapuloj ktp. Aldoni tiujn ĉi informojn povas posedantoj de la objektoj aŭ ordinaraj uzantoj. La projekton iniciatis du ĵurnalistoj-aktivuloj kun cerba paralizo[30].

En aŭgusto 2022 aperis ebleco optimumigi itineron, se ĝi enhavas 4 ĝis 10 veturojn. Por tio necesas konstrui la unuan itineron kaj poste aldoni al ĝi 4 ĝis 10 vizitotajn lokojn, kaj premi butonon optimumigi. La sistemo mem konstruos la plej racian itineron, konsiderante trafikŝtopiĝojn, horaron de publika transporto ktp[31].

En septembro 2022 ekfunkciis ebleco anticipe konstrui itineron kaj plani veturon por certa tempo. Yandex Mapoj kalkulas la tempoveturon surbaze de historiaj datumoj pri trafiko kaj ŝtopiĝoj en respektivaj lokoj[32].

En oktobro 2022 aperis ebleco krei itinerojn konsiderante limigojn por kamionoj, inkluzive ŝarĝon por akso, mason, ŝarĝokapablon, dimensiojn, ekologian klason de la motoro haveblon de postveturilo. Yandex Mapoj avertos pri obstakloj kiel malpli alta viadukto ks[33]. Malaperis limoj de regionoj kaj federaciaj urboj en Rusio[29].

En novembro 2022 Yandex Mapoj komencis montri al la uzantoj informojn kolektitajn ne nur el priskriboj de organizaĵoj, sed ankaŭ trovitajn de ĝia artefarita neŭra reto en recenzoj, fotoj, retejoj kaj aliaj fontoj[34].

En decembro 2022 en informoj pri urboj aperis sekcioj "Kion manĝi" (ruse Что поесть) kaj "Pri kio okupiĝi" (ruse Чем заняться) kun laŭtemaj kolektoj da informoj, generataj de artefarita neŭra reto de la servo[35]. Dum kunveno YaC 2022 estis prezentita estonta aspekto de la mapoj, kiuj iĝos pli detalaj, naturaj kaj foje tridimensiaj[36].

2023[redakti | redakti fonton]

En januaro 2023 la aplikaĵo komencis averti pri traknivelaj pasejoj, pramaj transriverejoj, stratoĝiboj kaj proponi alternativajn itinerojn se ŝoforo elektis opcion "eviti malbonajn kaj grundajn vojojn"[37].

En marto 2023 aperis ebleco trovi pli ol 24 mil akceptejojn de reciklotaj materialoj, kies validecon konfirmis Recyclemap (projekto de Greenpeace en Rusio). La mapo montras liston de akceptataj materialoj, eblas ankaŭ serĉado laŭ konkreta tipo de materialoj[38].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.igismap.com/8-best-alternative-to-google-maps-classic-old-map/
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 10 de septembro de 2017. Alirita 8 de oktobro 2017.
  3. Новый сервис Яндекса — поиск по картам (ruse). Yandex (2004-08-27). Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2023-04-12.
  4. Яндекс ищет по метро (ruse). Yandex (2007-12-19). Alirita 2023-04-12.
  5. Яндекс нашел украинские миллионники (ruse). Yandex (2008-04-02). Alirita 2023-04-12.
  6. Поиск Яндекса на карте мира (ruse). Yandex (2008-09-02). Arkivita el la originalo je 2020-10-31. Alirita 2023-04-18.
  7. Яндекс.Карты каждому сайту (ruse). Yandex (2008-11-13). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2023-04-18.
  8. Яндекс.Карты в единой системе координат (ruse). Yandex (2009-04-15). Arkivita el la originalo je 2015-12-09. Alirita 2023-04-18.
  9. Треки на Яндекс.Картах (ruse). Yandex (2009-07-08). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2023-04-18.
  10. Поиск организаций в мобильных Яндекс.Картах (ruse). Yandex (2009-10-14). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  11. Народная карта от Яндекса (ruse). Yandex (2010-04-08). Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2023-04-19.
  12. Яндекс.Карты для пользователей ВКонтакте (ruse). Yandex (2010-06-23). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  13. Яндекс приобрёл картографическую компанию (ruse). Yandex (2010-07-01). Arkivita el la originalo je 2022-06-06. Alirita 2023-04-19.
  14. Яндекс запустил сервис онлайн-перевода (ruse). Yandex (2011-03-16). Arkivita el la originalo je 2022-11-24. Alirita 2023-04-19.
  15. Яндекс выходит на рынок картографии (ruse). Yandex (2011-04-18). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  16. Общественный транспорт на Яндекс.Картах (ruse). Yandex (2011-06-02). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  17. Панорамы улиц в мобильных Яндекс.Картах (ruse). Yandex (2011-07-11). Arkivita el la originalo je 2023-04-19. Alirita 2023-04-19.
  18. Яндекс купил карты NAVTEQ (ruse). Yandex (2012-01-30). Arkivita el la originalo je 2021-09-17. Alirita 2023-04-26.
  19. Яндекс.Карты: обновление мирового масштаба (ruse). Yandex (2013-11-12). Arkivita el la originalo je 2023-04-27. Alirita 2023-04-27.
  20. Новые Яндекс.Карты — с объёмными зданиями (ruse). Yandex (2014-10-29). Arkivita el la originalo je 2017-12-03. Alirita 2023-04-10.
  21. Яндекс.Карты меняют интерфейс и объединяются с Народной картой (ruse). Yandex (2015-04-08). Arkivita el la originalo je 2023-05-02. Alirita 2023-04-10.
  22. Поиск по мобильным Яндекс.Картам теперь работает без интернета (ruse). Yandex (2016-03-29). Alirita 2023-05-05.
  23. Яндекс.Карты поделились технологиями для мобильных приложений (ruse). Yandex (2018-03-22). Alirita 2023-05-11.
  24. Яндекс.Карты подскажут дорогу велосипедистам (ruse). Yandex (2018-06-09). Alirita 2023-05-11.
  25. Яндекс выпустил приложение для обновления карт (ruse). Yandex (2018-06-28). Alirita 2023-05-11.
  26. Яндекс.Карты покажут схемы зданий (ruse). Yandex (2019-08-01). Alirita 2023-05-11.
  27. Яндекс.Карты представили новый раздел «Транспорт» (ruse). Yandex (2019-11-14). Alirita 2023-05-11.
  28. Яндекс.Транспорт и Яндекс.Карты объединились в одно приложение (ruse). Yandex (2020-02-21). Alirita 2023-05-12.
  29. 29,0 29,1 Николай Антипин (2022-10-06) «Яндекс» убрал из сервиса карт границы регионов (ruse). Kommersant. Alirita 2023-05-23.
  30. Яндекс Карты собирают данные о доступности (ruse). Yandex (2022-07-06). Alirita 2023-04-07.
  31. Яндекс Карты построят оптимальный маршрут, когда нужно в несколько мест подряд (ruse). Yandex (2022-08-17). Arkivita el la originalo je 2023-04-07. Alirita 2023-04-07.
  32. В Яндекс Картах можно выбирать время отправления и строить маршруты на будущее (ruse). Yandex (2022-09-20). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  33. В Яндекс Картах появились маршруты для грузовиков (ruse). Yandex (2022-10-26). Alirita 2023-04-06.
  34. Яндекс Карты запустили нейросетевой поиск организаций (ruse). Yandex (2022-11-09). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  35. Тематические подборки в Яндекс Картах помогут определиться, где поесть и чем заняться в любом городе России (ruse). Yandex (2023-01-17). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  36. Яндекс Карты показали карты нового поколения (ruse). Yandex (2022-12-15). Alirita 2023-04-07.
  37. Новые функции в Яндекс Картах помогут водителям выбрать оптимальный маршрут и лучше спланировать поездку (ruse). Yandex (2023-01-17). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  38. В Яндекс Картах появились пункты сбора вторсырья (ruse). Yandex (2023-03-20). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.