Yaxcabá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yaxcabá (komunumo))
Yaxcabá
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97920–97925
Kodo laŭ INEGI 31 104
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 909
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 29′ N, 88° 47′ U (mapo)20.483333333333-88.783333333333Koordinatoj: 20° 29′ N, 88° 47′ U (mapo) [+]
Alto 7 m
Areo 1 079,4 km² (107 940 ha)
Horzono UTC -6
Yaxcabá (Jukatanio)
Yaxcabá (Jukatanio)
DEC
Yaxcabá
Yaxcabá
Situo de Yaxcabá
Yaxcabá (Meksiko)
Yaxcabá (Meksiko)
DEC
Yaxcabá
Yaxcabá
Situo de Yaxcabá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yaxcabá Municipality [+]
vdr

Yaxcabá estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Yaxcabá. La komunumo estas en la regiono 5 "Centro Sur". "Centro Sur" en la hispana signifas "Centro Sudo", do tiu regiono estas en la sudcentra parto de Yucatán kaj ĝi havas limon kun la regionoj 2, 4 , 6 , 8 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31104.

La situo de la regiono 5 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 13909 loĝantojn. El tiuj estis 7123 viroj kaj 6786 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1079,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 7 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 118,3 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,9 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 7726 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5705 scipovis legi kaj skribi kaj 2017 personoj estis analfabetoj. Do 26,11% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 13243 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 9681 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 73,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]