Ye Quan-Zhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ye Quan-Zhi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1989 (1989-01-01) (35-jaraĝa)
en Kantono
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Universitato de Okcidenta Ontario • Universitato Sun Jatsen
Okupo
Okupo astronomo
vdr

YE Quan-Zhi (ankaŭ skibita YE Quanzhi, ĉine 叶泉志) estas ĉina astronomo naskiĝinta en 1989.

Li studis ĉe la Universitato Sun Jatsen. Li poste lernis de 2011 ĉe la Universitato de Okcidenta Ontario (Kanado) kie li ricevis magistron de scienco pri astronomio kaj planedoscienco en 2013 kaj Ph.D. pri astronomio en 2016.

De 2016 ĝis 2019, li laboris ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio por la Zwicky Transient Facility, astronomia kampanjo por gvati maldaŭrajn fenomenojn elde la Observatorio de la Monto Palomar, post 2019, li laboras ĉe la Universitato de Marilando.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 202 asteroidojn inter 2002 kaj 2008,[1] 26 sole kaj la aliajn kun aliaj astronomoj el kiuj Lin Hongqin, Lin Qisheng, Yang Tingzhang, Shi Jiayou, Xiao Xiangyao kaj Man-Ti Chang.

Li ankaŭ kunmalkovris la kometon C/2007 N3 (Lulin) kun la tajvana astronomo Lin Qisheng ; kaj li malkovris la kometon C/2019 K4 (Ye).[2][3].

Krom astronomo, Ye Quan-Zhi estas ankaŭ violonisto.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2007 li ricevis la "Gene Shoemaker Near Earth Object Grant" de la Planetary Society[4] ; la : Nacian Pemion por Junuloj en Scienco, Teknologio kaj Novaĵo (Ĉinio) ; kaj la Unuan Pemion en Nacia Defia Pokalo en Scienco kaj Teknologio (Ĉinio).

La asteroido 10280 Yequanzhi estis nomita en lia honoro[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ye Quan-Zhi en la franca Vikipedio.