Yebra de Basa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yebra de Basa
loĝloko • municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 0° 17′ U (mapo)42.4875-0.28083333333333Koordinatoj: 42° 29′ N, 0° 17′ U (mapo) [+]
Alto 884 m [+]
Areo 90,874231 km² ( 908 7.4 231 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Yebra de Basa (Provinco Ŭesko)
Yebra de Basa (Provinco Ŭesko)
DEC
Yebra de Basa
Yebra de Basa
Situo de Yebra de Basa
Yebra de Basa (Hispanio)
Yebra de Basa (Hispanio)
DEC
Yebra de Basa
Yebra de Basa
Situo de Yebra de Basa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yebra de Basa [+]
vdr

Yebra de Basa [ĜEbra deBAsa] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la oriento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Alto Gállego. Ĝia teritorio estas en la valo de la rivero Basa. La municipa teritorio estas trapasata per la ŝoseo N-260, kiu komunikas okcidente kun Sabiñánigo kaj oriente kun Boltaña kaj Aínsa.

La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Fanlillo, Orús, San Julián de Basa, Sobás kaj Yebra de Basa mem, plus senhomejojn Cillas, Cortillas, Espín kaj Sasa de Sobrepuerto.

La loĝloko Yebra de Basa mem (1 060 msm) estas je 58 km norde de Huesca inter du rojoj alfluantoj de la rivero Basa, kiu estas trans la nacia ŝoseo. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Yebra de Basa suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Yebra de Basa oni malaltiĝis ĝis nunaj 154 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Tiukadre Ĝi iomete iĝas rezideja loĝloko por semajnfinoj, senhoma dum la cetero de la jaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Laŭrenco, de 16-a jarcento, de gotika stilo, kun interesaj renesancaj pentraĵoj, kaj aliaj valoraĵoj.
  • Preĝejo de Sankta Johano, en Orús, de romanika stilo, de 12-a jarcento, Monumento Histori-Arta.
  • Zoque de la Cruz aŭ de Sankta Orosia, de 20-a jarcento.
  • Interpretejo de Sankta Orosia, kun kvarlingvaj klarigtabuloj.
  • Estas grava vojo al ermitejoj, el kiuj kelkaj enrokaj aŭ grotaj, nome Ermitejo de Sankta Maria, de 16-a jarcento, rekonstruita; Zoque de L'Angusto, de 17-a jarcento; Zoque de las Escoronillas, de 17-a jarcento, restaŭrita; Zoque de las Arrodillas, de 17-a jarcento, ruina; Groto de Sankta Blaso, de 17-a jarcento; Groto de Sankta Kornelio, de 17-a jarcento; Groto de Sankta Barbara, kun dato de 1629 ĉeporde; kaj Ermitejo de Sankta Orosia, inter 1665 kaj 1669.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]