Yehezkel Ben-Ari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yehezkel Ben-Ari
Persona informo
Naskiĝo 1-a decembro de 1943
en Kairo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Hebrea universitato de Jerusalemo Israelo

Universitato Pierre kaj Marie Curie Francio
Universitato de Kembriĝo Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Universitato McGill Kanado

Profesio
Okupo scienca esploristo vd
Verkado
Verkoj Q119729417 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yehezkel BEN-ARI (naskiĝis la 1-an de decembro 1943 en Kairo) estas biologo, kies sciencaj esploroj klarigis la cerban disvolviĝon. Per sia koncepto "neŭroarkeologio", Yehezkel Ben-Ari ebligis pli bonan komprenadon de diversaj malsanoj kiel la epilepsio, la aŭtismo kaj la Parkinsona malsano[1]. Li fondis la Neŭrobiologi-instituton de la mediteraneo (INMED) en Marsejlo kaj poste li direktis la Ben-Ari instituton de neŭroarkelogio (IBEN), kiu dediĉis siajn sciencajn esplorojn al la gravedeco kaj al la aŭtismo[2]. Li ricevis multajn premiojn de la amerikaj kaj eŭropaj asocioj pri la epilepsio. En 2009, li ricevis la grandan premion de la instituto INSERM, kiu ĉiujare honoras scienciston, kies laborado ebligis la progresadon de la sano[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

De la infanaĝo ĝis la doktora diplomo (1943-1971)[redakti | redakti fonton]

Yehezkel Ben-Ari naskiĝis en Kairo je 1943 : lia patro havis iran-liban-siriajn originojn kaj lia patrino estis egiptino kun italaj originoj. La familio de Yehezkel modere edukis lin en la judismon kaj li ricevis plie la kateĥismon en la franca katolika mezlernejo Saint-Jean-Batiste-De-La-Salle[4]. Dum lia infanaĝo, Yehezkel Ben-Ari multe vojaĝis kaj estis kulturita de diversaj popoloj, kiuj ebligis al li flue paroli plurajn lingvojn: francan, araban, anglan kaj hebrean[5].

En 1956, la milito en Sinajo komenciĝis: Israelo kun la apogo de Francujo kaj Britujo batalis kontraŭ Egiptujo, kies prezidanto Naser deziris naciigi la Suezan Kanalon. Tiam ĉiuj judoj, francoj kaj britoj estis forpelataj el Egiptujo: Yehezkel kaj lia familio ekzilis sin en Israelo. Tie, la patro de Yehezkel kreis nutraĵvendejon en tre malriĉa kvartalo, kie la vendado de ovoj kaj olivoj ne sufiĉis por pagi la fakturojn. Li mortis en 1963 de korinfarkto, sed la origino de lia morto estis pli profunda laŭ Yehezkel : "Mia patro simple mortis de tristeco"[6].

En 1966, Yehezkel translokiĝis en Parizon por daŭrigi sian studadon pri biologio, kiun li komencis en la universitato de Jerusalemo. En Francujo, li malkovris la gravecon de esencaj principoj, kiel la libereco kaj la laikeco, sed ankaŭ la artoj. Je la 6-a de junio 1967, la Sestaga milito komenciĝis. Por helpi la israelan armeon, Yehezkel Ben-Ari partoprenis en policaj misioj en la urbo Hebrono. Tiuj kontrolmisioj estis supozitaj evitigi grandan ribelon. En sia verko "Les 1000 premiers jours" (esperante "La 1000 unuaj tagoj"), Yehezkel Ben-Ari skribis : "Post kelkaj jaroj mi komprenis, ke estis fakte la unua etapo de longa okupacio, pro kiu ni nuntempe vidas la malbonajn konsekvencojn"[7].

En 1967 en la instituto Marey en Parizo, Yehezkel Ben-Ari komencis doktoran disertaĵon por studi du strukturojn de la cerbo, kiuj konsistas respektive en la kontrolado de la emocioj kaj de la memoro: la migdalo kaj la hipokampo[8]. Li konstatis, ke la neŭronoj kaj la sinapsoj ĉiam movas sin: neŭronaj ligaĵoj aperas, malaperas, reorganizas sin. Do la cerbo neniam ĉesas adapti sin al ĉiaj petoj: estas tio, kion Yehezkel nomas neŭroplasteco[9]. Dum la periodo Majo de 1968, Yehezkel Ben-Ari proksimiĝis al la maldekstraj politikaj partioj kaj poste al la komunismo, antaŭ ol li komprenis, ke kelkaj tentaj ideologioj povas fakte kaŝi pli kompleksan realecon[10]. Dum liaj doktorigaj studoj, por ke la neŭroplasteco iĝu pli efika, Yehezkel Ben-Ari studis ĝin asociante diversajn sensajn stimulojn je la sama tempo. Tiel, en 1971, li publikigis sian doktoran disertaĵon pri la "unuopa nerva plasteco"[11].

De la CNRS ĝis la INSERM (1972-1998)[redakti | redakti fonton]

En 1972, Yehezkel Ben-Ari eklaboris en la CNRS kaj li decidis perfektigi sian biologian studadon per du postdoktoraj staĝoj: la unua staĝo okazis en la brita universitato de Kembriĝo por profundigi siajn sciojn pri la migdalo; la dua staĝo estis en la kanada universitato McGill por studi la cerb-hipokampon, en la kadro de la studtemo pri la epilepsia krizo[8]. Dum tiu staĝo, Yehezkel starigis teknikon, kiu ebligis registri la aktivecon de la neŭronoj en la ronĝul-hipokampo. Pli precize tiu tekniko estis enmeti en la cerbo elektrodeton, kiu devas eniri en neŭronon, kies grandeco estas 20 µm. Tiam rimarkis Yehezkel kaj la profesoro Krešimir Krnjevic, ke estis la malsufiĉeco da GABA, kiu kaŭzis la epilepsikrizon[12]. Plie ili konstatis, ke la intenso de la epilepsio kreskis duoble, kiam kloroj penetris en la nervaj ĉeloj[13].

En 1980 Yehezkel Ben-Ari relaboris en la CNRS, en fiziologia laborejo, kiu situas en la franca urbo Gif-Sur-Yvette. Por daŭrigi siajn esplorojn pri la epilepsio, li studis la efikadon de ekscitataj drogoj, kiuj agis sur la cerbo. Tiel Yehezkel uzis la kainatan acidon, kiun ronĝuloj ricevis en ilia cerbo. Li konstatis, ke la epilepsia krizo komenciĝis en la hipokampo, antaŭ ol la epilepsio disiris al aliaj strukturoj[14]. Kiam la kainata acidoj atingis neŭronon, tiam tiu estis ekscitata ĝis la morto : la troo da elektra aktiveco kreis lezojn, kiuj mortigis la neŭronon. Ĝenerale kiam la nerva celo mortas, la destinitaj neŭronoj longigas siajn ligaĵojn. Kontraŭe montris Yehezkel, ke la epilepsio tre malbonigis la situacion, ripetante krizojn[15].

En 1985, Yehezkel Ben-Ari vizitis la naskejon Port-Royal, kiu estis situata en la malsanulejo Cochin en Parizo. Tie, la kuraca instituto INSERM havas esploran laborejon, kiu nomiĝis la "Esplora unuo 29", kaj kiu temis pri la disvolviĝo de la antaŭnaskitaj kaj postnaskitaj infanoj. La Esplora unuo 29 serĉis tiam novan direktiston kaj Yehezkel Ben-Ari kandidatiĝis. Lia rolo estis precizigi la diversajn fazojn de la cerbo, dum la disvolviĝo de la bebo, por ke la kuracoj dum la nasko estu pli bonefikaj[16]. Tiel Yehezkel malkovris, ke la neŭromesaĝo GABA, kiu normale estas respondeca pri la nerva inhibo en la adolta cerbo, agis kontraŭe kiel ekscitaĵo en la beba cerbo. Pri tio, Yehezkel kun siaj kunlaborantoj publikigis artikolon en 1989[17].

La INMED kaj la koncepto "checkpoint" (1999-2008)[redakti | redakti fonton]

En 1999, post tridek jaroj en la laborejo Esplora unuo 29, Yehehezkel Ben-Ari translokiĝis en Marsejlon por fondi la Neŭrobiologi-instituton de la mediteraneo (INMED), kiu rapide iĝis unu el la plej gravaj institutoj pri la neŭrobiologio[18]. De 1999 ĝis 2007, Yehezkel estis direktisto de la INMED kaj li profundigis siajn esplorojn pri la elektra aktiveco de la cerbo, kio ebligis al li pli bone kompreni la cerban disvolviĝon kaj la epilspsian patologion[8].

En 2008, post interparolo kun la biologiisto Nicole Spitzer en Ĉikago, Yehezkel proponis teorion pri la konstruado de la cerbo, kion li nomis "checkpoint" (esperante "kontrolejo"): dum la cerba disvolviĝo, la elektra aktiveco de neŭrono samtempe indikas la progresan fazon kaj, ke tiu devas aŭ daŭri aŭ ĉesi. Por testi tiun hipotezon, Yehezkel Ben-Ari analizis la nervajn ĉelojn de la retino ĉe la frunaskitoj. Plie li testis la hipotezon sur la musoj, ĉar ili estas blindaj ĝis la dua semajno, post la naskiĝo. La konkludo estis ke la retinaj ondoj, kiujn produktas la elektra aktiveco de la nervaj ĉeloj por la vido, ne ankoraŭ havas sensan funkcion (t.e. vidi). Fakte, la retina ondo indikas al la genoj, ke la vid-disvolviĝo devas daŭri: sed kiam la retina longondo iĝos sufiĉe malgranda, tiam la vidkapablo funkcios. Aliflanke, la genoj respondas informon al la nervaj ĉeloj, per la produkto de proteino. Per tiu eksperimento, la celo de Yehezkel Ben-Ari estis kompreni la akcidentojn, kiuj okazas dum la cerba disvolviĝo kaj ilian konsekvencojn, per kiuj aperas la malsanoj kiel la epilepsio[19].

En la sama jaro, kun sia koncepto "chekpoint", Yehezkel Ben-Ari deziris studi tiun momenton, kiam nerva ĉelo ĉesas normale funkcii: kiam la ĉelo devus normale disvolviĝi, ĝi fakte konservas sian nematurecon kaj malregule emisias elektran aktivecon. Yehezkel kaj siaj kunlaborantoj uzis grandigajn bildojn por serĉi la domaĝitajn ĉelojn ĉe epilepsia muso, kies cerbo malbone formiĝis: la formado de du korteksoj[20]. Efektive, Yehezkel kaj siaj kunlaborantoj konstatis, ke la malsana kortekso (la dua kortekso) havis ĉelojn, kiuj ne ĝuste migris kaj do malbone lokiĝis. Tiuj ĉeloj malregule daŭrigis la emision de elektra aktiveco, kiu signifas la nematuran fazon de la disvolviĝo: la nematuraj ĉeloj, kies procento da kloro estis alta, favoris la aperon de neŭra krizo, kiel la epilepsio. Demetante la malsanan kortekson de la muso per kirurgia ago kaj iam antaŭ la malsano evoluis, Yehezkel kaj siaj kunlaborantoj sukcesis daŭrigi la normalan disvolviĝon de la mus-cerbo[21].

Neŭrokloro, B&A Therapeutics kaj la IBEN (2009 - hodiaŭ)[redakti | redakti fonton]

En 2009, la Asocio por la esplorado pri la aŭtismo organizis konferecon en la urbo Le Croisic kaj invitis Yehezkeln, kiu prelegis pri la cerbo. Tie li renkontis la kuraciston Eric Lemonnier, kun kiu Yehezkel eklaboris esplorojn pri la aŭtismo. Rapide ili konstatis, ke la molekulo GABA ekscitis la aŭtism-infanojn, tamen ĝi devis normale agi kiel inhibanton[22]. Per siaj pasintaj eksperimentoj pri la epilepsio, Yehezkel sciis, ke alta procento da kloro en la malsanaj ĉeloj sajnis kaŭzi la superaktivecon de la cerbo ĉe la junaj aŭtismuloj. Por malaltigi la procenton da kloro, Eric Lemonnier kaj Yehezkel Ben-Ari interesiĝis al la molekulo "bumetanido"[23]. Tiel Yehezkel Ben-Ari kreis la firmaon Neŭrokloro kaj registrigis molekulan patenton. Por eksperimenti la efikon de la kuracilo en 2009, Eric Lemonnier realigis sur 5 pacientoj la unuan provon de la fazo unua (ekzistas entute tri fazoj por validigi kuracilojn antaŭ ĝia vendado). En 2012, li realigis la unuan provon de la fazo dua sur 54 aŭtism-infanoj, kies aĝo estis inter 3 kaj 11 jaroj: la rezulto estis, ke aŭtism-signoj malaperis[24].

En 2014, Yehezkel Ben-Ari kun la kuracisto Philippe Damier kaj la biologo Constance Hammon kreis la firmaon B&A Therapeutics, kiu dediĉis la eksperimenton de la molekulo "bumetanido" al la Parkinsona malsano[25]. Ĉe Parkinsona malsanulo, la striato generas tro da elektra aktiveco: la plimulto de tiuj neŭronoj estas sentemaj al la kloraj emisioj en la cerbo. Kiel la kuracado de la aŭtismo, la celo de Yehezkel estis malaltigi la procenton da kloro en la ĉeloj[26]. En 2016, la rezultoj de la unua provo de la fazo unua estis publikigataj: unu el la Parkinsona malsanulo, kiu aĝis 58 jarojn, devis moviĝi per sia rulseĝo, antaŭ ol li marŝis pro la efikadon de la kuracilo[27]. Dum la printempo 2019, provo de la fazo dua komenciĝis kaj la pacientoj estis sekvataj dum 18 monatoj[28].

En 2017, Yehezkel Ben-Ari kreis la fonduson Ben-Ari instituto de neŭroarkeologio (IBEN), kiu celis determini kiel aperas la neŭraj malsanoj dum la gravedeco. Plie, tiu fonduso hodiaŭ kuraĝas la sciencajn esplorojn, kiuj novigas la fakojn de la publika sano, kiel la efikado de la medio al la frunaskitoj aŭ al la gravedulinoj[29].

Scienca popularigo[redakti | redakti fonton]

Yehezkel Ben-Ari famis pro klarigi al la publiko la kialojn, kiuj aperigis la neŭrajn malsanojn, kiel la epilepsion, la aŭtismon kaj la Parkinsonan malsanon. Tiel li priskribis tiujn per sia koncepto "neŭroarkeologio" : dum la disvolviĝo de la embria cerbo, la ĉeloj sin multiplikas, sin movas al la malbona loko, ĉesas sian disvolviĝon kaj fine generas elektran aktivecon, kiu konsekvence aperigos la nekuraceblajn neŭromalsanojn[1].

Yehezkel Ben-Ari edziĝis kun Constance Hamond, kiu estis direktisto de laborejo en la INSERM kaj ŝi poste interesiĝis pri la scienca edukado: en 2004, ŝi kun aliaj sciencistoj kreis la edukan projekton "Tous Chercheurs" (esperante Ĉiuj esploristoj), kiu celis eduki la lernantojn al la scienca rezono, per la eksperimentoj[30].

Pri la publika sano, Yehezkel Ben-Ari multe zorgis pri la protektado de la gravedeco. Li deziris, ke tiu iĝu pli grava celo, kiel samopiniis Alexandre Minkowski, kiu estis la antaŭa direktisto de la laborejo Esplora unuo 29 ĉe la INSERM[31].

En la fino de sia verko, Yehezkel Ben-Ari skribis :

Citaĵo
 Hodiaŭ, se mi devus pasigi nur unu mesaĝon, mi dirus ke la kultura biodiverseco, en kiu mi vivis kaj kiun mi provis starigi en miaj sciencaj esploroj, montras klare ke oni ne devas cedi al la facileco, al la praktikeco aŭ al la modoj, nek oni devas konformiĝi. Kontraŭ ĉiuj baroj, la pasio de la novigo daŭrigas efikan motivon. 
— Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Yehezkel Ben-Ari (2017). Teorio pri la cerb-disvolviĝo por kuraci la aŭtismon (france) (video). TEDxCanebière.
  2. INSERM: Interparoladoj kaj dokumentoj sur la retpaĝo de Yehzkel Ben-Ari (france). Arkivita el la originalo je 2022-11-26. Alirita 2020-09-06.
  3. INSERM: La INSERM-premioj (france). Alirita 2020-09-06.[rompita ligilo]
  4. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 11
  5. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 59
  6. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 12
  7. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 160-161
  8. 8,0 8,1 8,2 (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 83-85
  9. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 18
  10. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 13
  11. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 20
  12. (Januaro 1980) “Lability of synaptic inhibition of hippocampal pyramidal cells [proceedings]”, Journal of Physiology 298, p. 36–37. 
  13. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 87
  14. Ben-Ari Y. (Februaro 1985). “Limbic seizure and brain damage produced by kainic acid : mechanisms and relevance to human temporal lobe epilepsy”, Neuroscience 14 (2), p. 375–403. 
  15. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 89
  16. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 33-34
  17. (Septembro 1989) “Giant synaptic potentials in immature rat CA3 hippocampal neurones”, Journal of Physiology 416, p. 303–325. 
  18. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 17
  19. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 68-70
  20. Ben-Ari Y. (2008). “Epilepsies and neuronal plasticity : for better or for worse ?”, Dialogues in Clinical Neuroscience 10 (1), p. 17–27. 
  21. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 73-74
  22. Hugo Jalinière: Aŭtismo : klara plibonigo de la perturboj, per diurezilo (france) (marto 2017).
  23. Yehezkel Ben-Ari (2017). Axel Villard: Kuraci la aŭtismajn perturbojn (france). France Inter.
  24. Jean Vinçot (marto 2017). Interparolado kun la kuraciisto Eric Lemonnier pri la molekulo "bumetanid" (france). Mediapart.
  25. B&A Therapeutics (majo 2018). Maladie de Parkinson : la Bumétanide atténue la sévérité du syndrome (france) (html). CADUCEE.NET.
  26. Charlène Catalifaud (majo 2018). Vers un premier traitement non dopaminergique (france) (html). Le quotidien du médecin.
  27. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 113
  28. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 144
  29. (fr) Yehezkel Ben-Ari, Les 1000 premiers jours, Humensciences,‎ (ISBN 9782379310911), p. 197
  30. Qui sommes-nous ? (france) (html). Tous chercheurs.
  31. Yehezkel Ben-Ari (februaro 2020). Daniel Fiévet: La 1000 unuaj tagoj de nia cerbo (france) (mp3). France Inter.