Yehudi Menuhin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yehudi Menuhin

Yehudi MENUHIN (naskiĝis la 22-an de aprilo 1916, mortis la 12-an de marto 1999) estis usona kaj brita violonisto kaj orkestrestro de rusa kaj juda deveno. Nuntempe oni konsideras lin kiel unu el la plej bonaj violonistoj de la 20-a jarcento. Li ricevis multajn premiojn kaj partoprenis en bonfaraj iniciatoj. Li ankaŭ interesiĝis pri pedagogio de muziko. Li estis vegetarano.[1]

Honorigoj

Iom antaŭ lia morto Menuhin ricevis el la manoj de la litova prezidanto Valdas Adamkus la Ordenon de la Litova Grandduko Gediminas. La litova muzikakademio elektis lin kiel honoran doktoron.[2]

Referencoj

  1. http://www.ivu.org/history/europe20b/menuhin.html
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/12, paĝo 20: Ordeno al Yehudi Menuhin verkita de Antanas Grinceviĉius.