Erevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yerevan)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Erevano (stacidomo).
Erevano
(armene Երևան)
ĉefurbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Երևան
Lando Armenio Armenio
Distriktoj
Historiaj regionoj
Monto Ararato
Konataj lokoj Fortikaĵo Erebuno, Matenadarano
Riveroj rivero Hrazdan, rivero Arakso
Situo Erevano
 - alteco 989,4 m s. m.
 - koordinatoj 40° 11′ 00″ N 44° 31′ 00″ O / 40.18333 °N, 44.51667 °O / 40.18333; 44.51667 (mapo)
Areo 227,0 km² (22 700 ha)
Loĝantaro 1 111 300 (2009)
Fondo 782 a.K.
Urbestro Tigran Avinyan

(ekde 10-a de oktobro 2023)

Horzono UTC (UTC+4)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +374 1
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Armenio
Vikimedia Komunejo: Yerewan
Retpaĝo: www.yerevan.am
Map

ErevanoJerevano (armene Երևան[1] [jerevan] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, estas la ĉefurbo de Armenio,[2] kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando.[3] Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 1 052 754 loĝantoj sur areo de 227 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 638 loĝantoj/km². En 2003 la urba loĝantaro estis taksita je 1 091 235 loĝantoj,[4][5] kaj 1 245 700 se oni kalkulas la ĉirkaŭajn vilaĝetojn.[6] En Erevano loĝas 42% de la tuta loĝantaro, sekvata de Gyumri, kiu havas 150 917 loĝantojn. La aliaj provincaj ĉefurboj de Armenio estas tre malgrandaj kaj havas nur kelkajn milojn da loĝantoj. Multaj el ili forlasas tiujn urbojn pro ĝenerala regado de malriĉeco kaj senlaboreco.

La historio de Erevano komenciĝas en la 8-a jarcento a.K., per la fondiĝo de la urarta fortikaĵo nomata Erebuni en la jaro 782 a.K. Iom post iom la nomo evoluis, kune kun la evoluo de la armena lingvo, inter la 5-a kaj 4-a jarcento a.K, per modifado de la litero "b" en la nomo, ĝis transiro al "v".

Erevano havas propran universitaton, Akademio de la Sciencoj, Ŝtatan Muzeon kaj diversajn publikajn bibliotekojn. En la urbo ankoraŭ ekzistas ruinoj de urarta fortikaĵo de pli ol 3000 jaroj. Inter la vidindaj konstruaĵoj de Erevano menciindas la Katedralo, la Bazaro kaj la Opero. La flughaveno situas en Zvartnoco.

Etimologio kaj naciaj simboloj[redakti | redakti fonton]

La naskiĝo de Erevano ĉe la fortikaĵo de Erebuno: kojnoforma skribo lasita de la reĝo Argiŝto la 1-a de Urarto sur bazalta ŝtono pri la fondaĵo de la urbo en la jaro 782 a.K.
"EREVAN" (ԵՐԵՒԱՆ) skribaĵo el la monaĥejo Keĉaris, kiu venas el la jaro 1223[7]

Unu teorio pri la origino de la nomo de Erevano estas la urbo, kiu ricevis la nomon de la armena reĝo, Jervand (Oronto la 4-a)[8], la lasta estro de la Orontida Dinastio, kaj fondinto de la urbo Jervandaŝat[8] . Tamen plejverŝajne la nomo de la urbo devenas de la urarta milita fortikaĵo Erebuni (Էրեբունի), kiu estis fondita sur la teritorio de nuntempa Erevano en 782 a.K. de Argiŝi la 1-a. Ĉar elementoj de la urarta lingvo miksiĝis kun tiu de la armena, la nomo fine evoluis al Erevano(Erebuni = Erevani = Erevan = Erevano). Akademiulo Margarit Israeljan notas ĉi tiujn ŝanĝojn komparante surskribojn trovitajn sur du kojnskribaj tabuloj ĉe Erebuni:

La transskribo de la dua kojnskriba bu [originala emfazo] de la vorto estis tre esenca en nia interpreto, ĉar ĝi estas la urarta b, kiu transiris al la armena v (b> v). La originala skribo de la surskribo tekstis «er-bu-ni»; tial la elstara armenologo kaj orientalisma profesorino Ghapancjan ĝuste obĵetis, rimarkante ke la urarta b ŝanĝiĝis al v komence de la vorto (Biani> Van) aŭ inter du vokaloj (ebani> avan, Zabaha> Javaĥk )... En aliaj vortoj b estis metita inter du vokalojn. La vera elparolo de la fortikaĵa urbo estis ŝajne Erebuni .

La origino de la urbonomo venas de la fortikaĵo Erebuno (de la Reĝlando Urarto), situanta en la urbocentro kaj nuntempe nur restas la ruinoj. En tiu epoko ĝi estis unu el la ĉefaj urartaj urboj. Cetere, unu el la 12 distriktoj de Erevano nomiĝas Erebuni kiel memoraĵo al ĝia pranomo.[9]

La ĉefa simbolo de Erevano, evidente, estas la monto Ararato, videbla dum mildaj tagoj ekde iu ajn punkto de la urbo. Ĝi estas reprezentata en la urboŝildo. Tamen, la monto Ararato ne plu apartenas al Armenio, sed al Turkio pro militoj de la pasinta jarcento kiam ĝi perdis tiun teritorion hodiaŭ nomata historia teritorio de Armenio.

En la urboŝildo videblas kronita leono[10] kiu iam estis antaŭe uzata de la Armena Respubliko en 1918 post ĝia sendependiĝo disde la Rusa Imperio. Tiu ĉi simbolo reprezentas la unuan reĝon de la Armena reĝlando en Kilikio, Leo la 2-a de Armenio. La nomo venas de leono, en la latina lingvo.

La leono Levon, kaj ĉiuj reĝoj de la Roupenida dinastio, estas reprezentataj per la krono kaj cetro en la dekstra gambo, kaj en la centro de la dizajno de la monto Ararato, kvarpiede marŝante, la ŝtatestron.[11] Kontraste, la okcidentaj simboloj , kie la leono reprezentiĝas stare (en la 13-a jarcento, Armenio rigardas al la romia okcidento kiel modelo).

Ekde 2004, Erevano havas propran nacian himnon, Erebuni-Erevan, verkita de Parujr Sevak kaj komponita de Edgar Hovhannisjan en 1968 okaze de la 2750a datreveno de ĝia fondiĝo, elektita dum konkurso por reprezenti la urbon, kaj flagon surbaze de la urboŝildo.[12] La flago enhavas la ŝildon kun leono sur blanka fono, ĉirkaŭata de 12 etaj ruĝaj trianguloj kiuj reprezentas la dek du sinsekvajn armenajn ĉefurbojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

La ruinoj de la Fortikaĵo Erebuno

La antikva Erevano kreditigas sian fruan ekzistadon sur sulko de la reĝo de Urarto, Argiŝto la 1-a kiu mencias la fondiĝon de la fortikaĵo Erebuno en 782 a. K., kiel ŝirmaĵo kontraŭ la atakoj kaj invadoj el la nordo de Kaŭkazio. Erevano, estas unu el la plej antikvaj urboj de la mondo. Inter la sesa kaj kvara jarcentoj a.K., Erevano estis unu el la ĉefaj centroj de la aĥemenida dinastio. En 585 a.K, la fortikaĵo Teiŝebaini (Karmir Blur), 30 mejloj norde de Erevano, estis detruita de la skitoj.

La nomo Erevano (aŭ Jerevano) estas uzata ekde la 7-a jarcento a.K sub regado de la persoj. Ĝi sekvis la destinon de Armenio kaj estis disputata de la romianoj, persoj kaj partoj, ĝis la araba regado, kaj sinsekvaj regionaj dinastioj.

Erebuni[redakti | redakti fonton]

La praa reĝlando Urarto estis formita en la 9-a jarcento antaŭ Kristo fare de reĝo Arame en la baseno de la lago Van de la Armena Altebenaĵo, inkluzive de la teritorio de nuntempa Erevano.  Arkeologiaj pruvoj, kiel kojnskriba surskribo,  indikas, ke la urarta militista fortikaĵo Erebuni (Էրեբունի) estis fondita en 782 a.K. per la ordono de reĝo Argiŝti la 1-a en la loko de nuntempa Erevano[13], por servi kiel fortikaĵo kaj citadelo gardanta la zonon kontraŭ atakoj el la norda Kaŭkazo.  La kojnskriba surskribo eltrovita ĉe Fortikaĵo Erebuni tekstas:

Per la grandeco de la dio Ĥaldi , Argiŝti, filo de Menua, konstruis ĉi tiun potencan fortikaĵon kaj proklamis ĝin Erebuni por la gloro de Biainili [Urarto] kaj por ensorbigi timon inter la malamikoj de la reĝo. Argiŝti diras, "La tereno estis dezerto, antaŭ la grandaj verkoj, kiujn mi plenumis sur ĝi. Per la grandeco de Ĥaldo, Argiŝti, filo de Menua, estas potenca reĝo, reĝo de Biainili kaj reganto de Tuŝpo." [Van].

Dum la pinta epoko de la urarta potenco, irigaciaj kanaloj kaj artefaritaj akvorezervujoj estis konstruitaj en Erebuni kaj ĝiaj ĉirkaŭaj teritorioj.

Fortikaĵo Erebuno fondita de Argiŝti la 1-a de Urarto en 782 a.K.

Meze de la 7-a jarcento a.K., la urbon Teiŝebaini konstruis Rusa la 2-a de Urarto, ĉirkaŭ 7 kilometrojn okcidente de Fortikaĵo Erebuni.  Ĝi estis fortikigita sur monteto, nuntempe konata kiel Karmir Blur ene de distrikto Ŝengavito de Erevano, por protekti la orientajn limojn de Urarto de la barbaraj cimeroj kaj skitoj . Dum elfosadoj, estis eltrovitaj la restaĵoj de la palaco de la regantoj kiu enhavis cent dudek ĉambrojn kiu disvastiĝis tra pli ol 40,000 m 2, kune kun citadelo dediĉita al la urarta dio Tejŝebo. La konstruado de la urbo Tejŝebaini, same kiel la palaco kaj la citadelo estis finita antaŭ la fino de la 7-a jarcento a.K., dum la regado de Rusa la 3-a. Tamen Tejŝebaini estis detruita de alianco de medoj kaj skitoj en 585 a.K.

Antikva Armenio[redakti | redakti fonton]

Dum la venka periodo de Aleksandro la Granda, kaj post la malkresko de la aĥemenida dinastio, la orontidaj regantoj de la Armena satrapio atingis sendependecon kiel rezulto de la Batalo de Gaŭgamelo en 331 a.K., fondante la Reĝlandon Armenio. Kun la starigo de novaj urboj kiel Armavir, Zarehavan, Bagaran kaj Jervandaŝat, la graveco de Erebuni iom post iom malpliiĝis.

Kun la pliiĝo de la potenco de la artaksia dinastio de Armenio kiu usurpis la povon en 189 a.K., la Reĝlando Armenio tre disetendiĝis por inkludi gravajn teritoriojn de Malgranda Azio, Atropateno, Iberio, Fenicio kaj Sirio. La artaksidoj konsideris Erebuni kaj Tuŝpo urbojn de persa heredaĵo. Sekve, novaj urboj kaj komercaj centroj estis konstruitaj de reĝoj Artaksio la 1-a, Artavasdes la 1-a kaj Tigrano la Granda. Tiel, kun la superrego de urboj kiel Artaŝata kaj Tigranakerto , Erebuni signife perdis sian gravecon kiel centra urbo.

Sub la regado de la arsakida dinastio de Armenio (54-428 p.K.), multaj aliaj grandaj urboj ĉirkaŭ Erebuni inkluzive de Vagharŝapat kaj Dvin prosperis. Sekve, Erebuni estis tute neŭtraligita, perdante sian rolon kiel ekonomia kaj strategia centro de Armenio. Dum la periodo de la arsakidaj reĝoj, Erebuni estis registrita nur en maniĥea teksto de la 3-a jarcento, kie estas menciite, ke unu el la disĉiploj de la profeto Maniĥeo fondis maniĥean komunumon proksime al la kristana komunumo en Erebuni.

Laŭ Aŝĥaracjuc, Erebuni estis parto de la kantono Kotajko (Կոտայք գավառ, Kotajk-gavar, malsama al la nuna Kotajko) de la provinco Ajrarato, ene de Granda Armenio.

Armenio fariĝis kristana nacio komence de la 4-a jarcento, dum la regado de la arsakida reĝo Tiridato la 3-a.

Sasanida kaj romia epoko[redakti | redakti fonton]

Ciranavor, 6-a jarcento

Post la dispartigo de Armenio fare de la bizanca kaj sasanida imperioj en 387 kaj en 428, Erebuni kaj la tuta teritorio de orienta Armenio falis antaŭ la potenco de sasanida Persio. La armenaj teritorioj formis la provincon Persa Armenio ene de la Sasanida Imperio . Pro la malpliigita rolo de Erebuni, kaj ankaŭ pro la foresto de taŭgaj historiaj datumoj, plejparto el la historio de la urbo sub la sasanida regado estas nekonata [14]. En 587 dum la regado de imperiestro Maŭrico, Erevano kaj granda parto de Armenio venis sub romian administradon post kiam la romianoj venkis la Sasanidan Persan Imperion ĉe la batalo de Blaratono. Baldaŭ poste, La preĝejo Ciranavor de Avano estis konstruita inter 595 kaj 602. Malgraŭ esti parte damaĝita dum la tertremo en 1679), ĝi estas la plej malnova pluvivanta preĝejo ene de modernaj limoj de la urbo Erevano.

La provinco Persa Armenio (ankaŭ konata kiel Persarmenio Parskahajk) daŭris ĝis 646, kiam la provinco dissolviĝis kun la islama konkero de Persio.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Rekonstruado de la Bagratida standardo

La disvolviĝo de la urbo intensiĝas dum Mezepoko (ĉ. la 5-a kaj 6-a jarcentoj), kaj la unua erevana preĝejo, Preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estas baptata en la 5-a jarcento. Pluraj historiaj konstruaĵoj de la urbo, interalie la preĝejo Avan atestas pri tiu epoko. Post pluraj konkeraj intencoj de la araboj, en 658 ili okupas la urbon[15]. Ĝi fariĝis la dua plej grava urbo de la regiono post Dvin, kiu estis restonta kiel la ĉefa ekonomika centro de la Ararata plataĵo ĝis la 11-a jarcento. La araboj intencas islamigi la armenan loĝantaron pere de amasaj islamigoj, sed ĝenerala rezistado devigas ilin forlasi tiun intencon. Post tio la sekvaj kalifoj toleris la kristanismon kaj donas ampleksan memstarecon al la armenoj. Erevano konis pacan kaj prosperan jarcenton ĝis la ribeliĝoj de 740. La vilaĝo estis invadata kaj pluraj kvartaloj bruligataj; konsekvence, la urbo perdis la memstarecon ĝis 850 kiam la estonta armena reĝo Aŝoto la 1-a de Armenio kiu estis reganto, per titolo « princo el la princoj », rekuperas ĝin. Tiu ĉi reĝo markas la komencon de la Bagratida dinastio

Mapo de la Ĥanato de Erevano.

En 920, kun apogo de la Bizanca Imperio, la reĝo Aŝoto la 2-a aneksis Erevanon kaj sian regionon al la reĝlando. Dum la 10-a jarcento pro ĝia ekonomia kaj militista potenco, Erevano fariĝas la centro de la orienta Armenio. Ĝis la 11-a jarcento ĝis estis parto de la reĝlando de la bagratidoj, sed estis kaŝe ofertata al la bizancanoj en 1023 antaŭ aparteni al la Selĝukidoj. Post la morto de la reĝo en 1041, Mikaelo la 5-a reklamas kaj rekuperas la urbon, Ani kaj la plataĵon Ararato.[16] Sed dua invado de la selĝukidoj estis malfavora al la regiono, la bizancanoj retiriĝis al la vilaĝo Ani.[17] Tradicie agresemaj, la selĝukidoj atakas, disrabas, bruligas kaj fine detruas Erevanon. Ili lasis la urbon abandonata, la kadavroj kovris la stratojn, kaj finfine prenis la kontrolon de la reĝlando en 1064.[17] En la 12-a jarcento, Kartvelio fariĝas grava regiona militista potenco kaj akceptis kuniĝi al la armenoj por la forpelado de la selĝukidoj. Erevano estas prenata de la armenoj en 1201, kiuj rekontruas ĝin kaj la urbo konas dum 20 jaroj oran epokon. Ekde 1225, la turkmenaj kaj mongolaj invadoj sinsekvas unu la alian kaj ili finiĝas per tolerema regado al la kristanoj. En 1236 la mongoloj konkeras la urbon Anion kaj Armenion iĝas parto de Ilĥanlando. En 1256 Erevano iĝas ĉefurbo de unu el la kvar regionoj de la Mongola Imperio. Fine de la 13-a jarcento, la islamiĝo de Ĝazan-Ĥano kaj la mongola nomadismo bremsas la disvolviĝon de la regiono[15]. La tuta lando suferas je malsatego kaj la loĝantaro preferas forfuĝi kaj abandoni plian fojon la urbon Erevano. En 1387, Tamerlano invadas, disrabas kaj la urbon kaj la regionon, post pluraj sensukcesaj provoj.

Erevano en 1796

Dum la turko-persaj militoj, la urbo ŝanĝis 14-foje sian reganton inter 1513 kaj 1737. En 1604, laŭ ordono de Abaso 1-a la granda, dekmiloj da armenoj (inkluzive de la erevananoj) estis deportitaj al Persio. Kiel konsekvenco, la erevana loĝantaro fariĝis 80% muslima kaj 20% kristan-armenoj. Dum la jardeko de 1670, la franco Jean Chardin vizitis la urbon kaj priskribis ĝin en siaj Vojaĝoj de Chardin Cavalier tra Transkaŭkazio en 1672-1673. La 7-a de junio 1679, Tertremo de Erevano 1679 detruis la urbon.

Post 1747, la urbo estis parto de la Ĥanato de Erevano, muslima princlando sub persa regado. Dum la dua ruso-persa milito, Erevano estis liberigita fare de la rusaj trupoj sub gvidado de Ivano Paskeviĉ la 1-a de oktobro 1827, kaj formale cedata de la persoj en 1828.

Triboj ak-kojunloj kaj kara-kojunloj[redakti | redakti fonton]

La maŭzoleo de kara-kojunlaj emiroj en Argavando peroksime al Erevano

Dum la lasta kvarono de la 14-a jarcento, la tjurkaj triboj ak-kojunloj kaj kara-kojunloj transprenis Armenion, inkluzive de Erevano. En 1400, Timuro invadis Armenion kaj Kartvelion, kaj kaptis pli ol 60 000 el la postvivintaj lokanoj kiel sklavoj. Multaj distriktoj inkluzive de Erevano estis senhomigitaj.[18]

En 1410, Armenio falis sub la regon de la ŝijaisma oghuza tjurka tribo kara-kojunloj. Laŭ la armena historiisto Tomaso de Mecop, kvankam la kara-kojunloj postulis pezajn impostojn kontraŭ la la armenoj, la fruaj jaroj de ilia regado estis relative pacaj kaj ia rekonstruo de urboj okazis.[19] La kara-kojunloj igis Erevanon la centro de la nove formita administra teritorio Ĉuĥur Saad. La teritorio ricevis la nomon de tjurka gvidanto konata kiel emiro Saad .

Tamen ĉi tiu paca periodo estis frakasita kun la kresko de Kara Iskander inter 1420 kaj 1436, kiu laŭdire igis Armenion "dezerto" kaj submetis ĝin al "detruo kaj rabado, buĉado kaj kaptiteco"[20]. La militoj de Iskander kaj lia fina malvenko kontraŭ la timuridoj, okazigis plian detruon en Armenio, ĉar denove multaj armenoj estis kaptitaj kaj venditaj kiel sklavoj kaj la tero estis submetita je rekta ŝtelado, devigante multajn el ili forlasi la regionon[8].

Post la falo de la Armena reĝlando en Kilikio en 1375, la sidejo de la Armena Eklezio estis transdonita de Siso al Eĉmiadzin proksime de Erevano en 1441. Tiel Erevano fariĝis la ĉefa ekonomia, kultura kaj administra centro en Armenio.

Irana regado[redakti | redakti fonton]

Kond, historia kvartalo de Erevano, kreita dum la 17a jarcento
Erevano en 1796 dum la persa dinastio de la kaĝaroj, de G. Sergeeviĉ. Armena preĝejo videblas maldekstre kaj persa moskeo desktre

En 1501-1502, la plejparto de la orientaj armenaj teritorioj inkluzive de Erevano estis rapide konkeritaj de la aperantaj safavidoj de Irano gviditaj de ŝaho Ismail la 1-a[21].  Baldaŭ poste en 1502, Erevano iĝis la centro de la Erivan Beglarbegi, nova administra teritorio de Irano formita de la Safavidoj. Dum la sekvaj 3 jarcentoj, ĝi restis, kun mallongaj paŭzoj, sub la irana regado. Pro ĝia strategia signifo, Erevano, konata kiel Revan de la Otomanoj, estis komence ofte kontraŭbatalita, kaj pasis tien kaj reen, inter la regado de la rivalaj irana kaj otomana imperioj, ĝis ĝi konstante iĝis kontrolita de la safavidoj. En 1555, Irano certigis sian legitiman posedon super Erevano kun la otomanoj per la Traktato de Amasja[22] .

En 1582–1583, la otomanoj estritaj de Serdar Ferhad Paŝao mallonge regis Erevanon. Ferhad Paŝao sukcesis konstrui la fortikaĵon Erivan sur la ruinoj de miljara antikva armena fortikaĵo, ĉe la bordo de la rivero Hrazdan.  Tamen, otomana regado finiĝis en 1604 kiam la la persaj trupoj reakiris Erevanon kiel rezulto de la unua otomana-safavida milito .

Ŝaho Abaso la 1-a de Irano kiu regis inter 1588 kaj 1629, ordonis la deportadon de centmiloj da armenoj inkluzive de civitanoj de Erevano ĝis kontinenta Irano. Kiel konsekvenco, Erevano grave perdis sian armenan loĝantaron, kiu malpliiĝis al 20%, dum islamanoj inkluzive de persoj, turkoj, kurdoj kaj tataroj (poste konataj kiel azeroj) akiris dominecon kun ĉirkaŭ 80% de la loĝantaro de la urbo. Islamanoj estis aŭ sidemaj, duon-sidemaj aŭ nomadaj. Armenoj ĉefe okupis la kvartalon Kond de Erevano kaj la kamparajn antaŭurbojn ĉirkaŭ la urbo. Tamen la armenoj superregis diversajn profesiojn kaj komercojn en la regiono kaj havis grandan ekonomian signifon por la persa administracio [23] .

Dum la dua otomana-safavida milito, otomanaj soldatoj sub la ordono de Murado la 4-a konkeris la urbon la 8an de aŭgusto 1635. Revenante kun sia venko al Konstantinopolo, li malfermis la " Erevanan Kioskon " ( Revan Köşkü ) en Palaco de Topkapı en 1636. Tamen, iranaj trupoj subkomanditaj de ŝaho Safi reprenis Erevanon la 1an de aprilo 1636. Kiel rezulto de la Traktato de Zuhab en 1639, la irananoj rekonfirmis sian regadon super orienta Armenio, inkluzive de Erevano. La 7an de junio 1679, giganta tertremo detruis la urbon sur la teron [24].

Ilustraĵo pri Erevano de franca vojaĝisto Jean Chardin en 1673 de kiam li vojaĝis tra la safavida imperio

En 1724, la fortikaĵo Erivan estis sieĝita de la otomana armeo. Post periodo de rezisto, la fortikaĵo falis sub la turkoj. Rezulte de la otomana invado, la Erivan Beglarbegi de la safavitoj estis nuligita.

Post mallonga periodo de otomana regado super orienta Armenio inter 1724 kaj 1736, kaj kiel rezulto de la falo de la Safavida dinastio en 1736, Erevano kune kun la apudaj teritorioj iĝis parto de la lastatempe formita administra teritorio de Ĥanato de Erevano sub la afŝaridoj de Irano, kiu ampleksis areon de 15.000 kvadrataj kilometroj. La afŝaridoj regis orientan Armenion ekde la meze de la 1730-aj jaroj ĝis la 1790-aj jaroj. Post la falo de la afŝaridoj, la kaĝaroj de Irano prenis la regon de Orienta Armenio ĝis 1828, kiam la regiono estis konkerita de la Rusa Imperio post ilia venko super la kaĝaroj kiu rezultigis la Traktaton de Turkmenĉajo de 1828.

Rusa regado[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Franz Roubaud pri la fortikaĵo Erevano sieĝita en 1827, de la rusaj fortoj dub la gvidanto Ivan Paskeviĉ dum la rusa-persa milito de 1826-1828
Dzoragyugh neighbourhood of old Yerevan in the 19th century

Dum la dua rusa-persa milito de la 19-a jarcento, la rusa-persa milito de 1826–1828, Erevano estis kaptita de rusaj trupoj sub generalo Ivan Paskeviĉ la 1an de oktobro 1827 [25][26][27].  Ĝi estis formale cedita de la irananoj en 1828, post la Traktato de Turkmenĉajo[28].  Post 3 jarcentoj sub irana okupo, Erevano kune kun la cetero de Orienta Armenio nomata kiel "Armena Provinco", fariĝis parto de la Rusa Imperio, periodo kiu daŭrus ĝis la disfalo de la Imperio en 1917. La rusoj sponsoris la reloĝigan procezon de la armena loĝantaro el Persio kaj Turkio. Pro la reloĝigo, la procento de la armena loĝantaro de Erevano kreskis de 28% al 53,8%. La reloĝigo celis krei rusan potencan ponton en Mezoriento.  En 1829, armenaj repatriigitaj el Persio estis transloĝigitaj en la urbo kaj nova kvartalo estis konstruita.

Erevano funkciis kiel sidejo de la nove kreita armena provinco inter 1828 kaj 1840. Antaŭ la vizito de Nikolao la 1-a en 1837, Erevano fariĝis ujezdo . En 1840, la Armena provinco dissolviĝis kaj ĝia teritorio enkorpiĝis en novan pli grandan provincon; la Kartvelia-Imeretia-Gubernio. En 1850 la teritorio de la iama provinco estis reorganizita en la Erevana Gubernio, kovrante areon de 28,000 kvadrataj kilometroj. Erevano estis la centro de la nove establita gubernio [29].

En tiu periodo, Erevano estis urbeto kun mallarĝaj vojoj kaj stratetoj, inkluzive de la centra kvartalo Ŝahar, la komerca centro Ghantar , kaj la loĝkvartaloj Kond, Dzoragjugh, Nork kaj Ŝentagh. Dum la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj, multaj lernejoj malfermiĝis en la urbo. Tamen la unua grava plano de Erevano estis adoptita en 1856, dum kiu fondiĝis lernejo de knabinoj de Sankta Ripsime kaj Sankta Gajane kaj malfermiĝis la Angla Parko. En 1863, la strato Astafjan estis renovigita kaj malfermita. En 1874, Zaĥarja Gevorgjan malfermis la unuan presejon de Erevano, dum la unua teatro malfermis siajn pordojn en 1879.

La 1an de oktobro 1879, Erevano ricevis statuson de urbo per dekreto de Aleksandro la 2-a de Rusio. En 1881 malfermiĝis La Seminario de Erevanaj Instruistoj kaj la Erevana Bierfarejo, sekvita de la fabriko de vinoj kaj brandoj de Tairjan en 1887. Aliaj fabrikoj por alkoholaj trinkaĵoj kaj minerala akvo estis malfermitaj dum la 1890-aj jaroj. La monumenta preĝejo de Sankta Gregorio la Iluminanto estis malfermita en 1900. Elektro kaj telefonaj linioj estis enkondukitaj en la urbon respektive en 1907 kaj 1913.

Ĝenerale Erevano rapide kreskis sub la rusa regado, kaj ekonomie kaj politike. Malnovaj konstruaĵoj estis malkonstruitaj kaj anstataŭe konstruiĝis novaj konstruaĵoj el eŭropa stilo.

Komence de la 20-a jarcento la loĝantaro de Erevano superis 29.000.  En 1902, fervoja linio ligis Erevanon kun Aleksandropol, Tbiliso kaj Ĝulfo. Samjare malfermiĝis la unua publika biblioteko de Erevano. En 1905, la pranevo de Napoleono la 1-a; princo Louis Joseph Jérôme Napoléon (1864–1932) estis nomumita kiel guberniestro de Erevana provinco.  En 1913, por la unua fojo en la urbo, funkciis telefona linio kun okdek abonantoj [30].

Erevano funkciis kiel la centro de la gubernio ĝis 1917, kiam Erevana gubernio dissolviĝis kun la kolapso de la Rusa Imperio.

Mallonga sendependeco[redakti | redakti fonton]

Registara domo de la Armena Demokratia Respubliko, kie Aram Manugjan proklamis la sendependecon en majo de 1918

Komence de la 20-a jarcento, Erevano estis malgranda urbo kun 30 000 loĝantoj.  En 1917, la Rusa Imperio finiĝis per la Oktobra Revolucio. Post tio armenaj, kartvelaj kaj islamaj estroj de Transkaŭkazio unuiĝis por formi la Transkaŭkazan Federacion kaj proklamis la secesion de Transkaŭkazio [31].

La federacio tamen estis mallongdaŭra. Post akirado de la potenco super Aleksandropolo, la turka armeo avancis direkte al la sudo kaj oriento por elimini la centron de armena rezisto bazita en Erevano. La 21an de majo 1918, la turkoj komencis sian kampanjon moviĝi direkte al Erevano tra Sardarapat. Katolikoso Gevorg la 5-a ordonis, ke preĝejaj sonoriloj sonoru dum 6 tagoj, kiel armenoj de ĉiuj sociaj kampoj, kamparanoj, poetoj, forĝistoj kaj eĉ klerikoj, kunvenis por formi organizitajn armenajn trupojn.  Civiluloj, inkluzive de infanoj, helpis pri la penado ankaŭ, ĉar "Ĉaroj tiritaj de bovoj, akvobubaloj kaj bovinoj blokis la vojojn alportante manĝaĵojn, provizaĵojn, municiojn kaj volontulojn de la ĉirkaŭaĵo de Erevano"[32].

Antaŭ la fino de majo 1918, la armenoj povis venki la turkan armeon en la bataloj de Sardarapat, Aparan kaj Karakilisa . Tiel, la 28an de majo 1918, la daŝnaka gvidanto Aram Manukjan deklaris la sendependecon de Armenio. Poste, Erevano fariĝis la ĉefurbo kaj la centro de la ĵus fondita Armena Demokratia Respubliko, kvankam la membroj de la Armena Nacia Konsilio ankoraŭ restis en Tbiliso ĝis sia alveno en Erevano por formi la registaron en la somero de la sama jaro. Armenio fariĝis parlamenta respubliko kun kvar administraj dividoj. La ĉefurbo Erevano estis parto de la Ararata Provinco. Tiutempe Erevano ricevis pli ol 75 000 rifuĝintojn el okcidenta Armenio, kiuj postvivis la masakrojn faritajn de la otomanaj turkoj dum la Armena genocido[33].

Celebrado de la unua datreveno de la Armena Demokratia Respubliko en 1919

La 26an de majo 1919, la registaro aprobis leĝon por malfermi la Erevanan Ŝtatan Universitaton, kiu situis sur la ĉefa Astafjan (nun Abovjan) strato de Erevano [34].

Post la subskribo de la Traktato de Sèvres en 1920, Armenio ricevis formalan internacian agnoskon. Usono, kaj ankaŭ multaj sudamerikaj landoj, oficiale malfermis diplomatiajn kanalojn kun la registaro de sendependa Armenio. Erevano ankaŭ malfermis reprezentantejojn en Britio, Italio, Germanio, Serbio, Grekio, Irano kaj Japanio .

Tamen, post la mallonga periodo de sendependeco, Erevano falis sub la bolŝevikojn , kaj Armenio estis integrigita en Soveta Rusio la 2an de decembro 1920. Kvankam naciismaj fortoj sukcesis repreni la urbon en februaro 1921 kaj sukcese liberigis ĉiujn malliberigitajn politikajn kaj militajn personojn, la la naciisma elito de la urbo denove estis venkita de la sovetiaj fortoj la 2an de aprilo 1921.

Soveta regado[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de 12 kopekoj de 1968, kiuj memorigas la datrevenon 2750 de la erevana fondiĝo

La Ruĝa Armeo invadis Armenion la 29an de novembro 1920 ekde la nordoriento. La 2an de decembro 1920, Erevano kune kun la aliaj teritorioj de la Unua Respubliko Armenio, fariĝis parto de Soveta Rusio, konata kiel Armena Soveta Socialisma Respubliko. Tamen la Armena SSR iom poste formis la Transkaŭkazan FSSR kune kun la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko kaj la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko, inter 1922 kaj 1936.

Sub la sovetia regado, Erevano fariĝis la unua inter la urboj en Sovetunio, por kiu ĝenerala plano estis ellaborita. La "Ĝenerala Plano de Erevano" ellaborita de la akademiano Aleksandero Tamanjan, estis aprobita en 1924. Ĝi estis komence projektita por loĝantaro de 150 000 homoj. La urbo rapide transformiĝis je moderna industria metropolo kun pli ol unu miliono da homoj. Novaj edukaj, sciencaj kaj kulturaj institucioj estis fonditaj ankaŭ.

Patrino Armenio starigita en 1967, anstataŭante la monumentan statuon de Josif Stalin

Tamanjan asimilis naciajn tradiciojn kun tiutempa urba konstrumanieroj. Lia projekto prezentis radian-ringan aranĝon, kiu kovris la ekzistantan urbon kaj enkorpigis grandan parton de sia ekzistanta stratplano. Rezulte de ĝi, multaj historiaj konstruaĵoj estis malkonstruitaj, inkluzive preĝejojn, moskeojn, la persan fortikaĵon, banejojn, bazarojn kaj karavanserajojn . Multaj el la distriktoj ĉirkaŭ centra Erevano estis nomitaj laŭ iamaj armenaj komunumoj detruitaj de la otomanaj turkoj dum la Armena genocido. La distriktoj Arabkiro, Malatio-Sebastio kaj Nork Maraŝo, ekzemple, ricevis la nomon de la urboj Arabkiro, Malatjo , Sebastjo kaj Maraŝo, respektive. Post la fino de Dua Mondmilito, germanaj militkaptitoj kutimis helpi en la konstruado de novaj konstruaĵoj kaj strukturoj, kiel ekzemple la ponto Kievjan [35].

Kun la paso de la jaroj, la centra distrikto Kentrono fariĝis la plej evoluinta areo en Erevano, io, kio kreis signifan breĉon kompare kun aliaj distriktoj de la urbo. La plej multaj el la instruaj, kulturaj kaj sciencaj institucioj centriĝis en la distrikto Kentrono.

En 1965, dum la memorfestoj de la kvindeka datreveno de la Armena genocido, Erevano estis la loko de manifestacio, la unua tia manifestacio en Sovetunio, por postuli agnoskon de la genocido fare de la sovetaj aŭtoritatoj. En 1968, la 2,750-a datreveno de la urbo estis festita.

Erevano ludis ŝlosilan rolon en la armena nacia demokratia movado aperinta dum la Gorbaĉov-epoko de la 1980-aj jaroj. La reformoj de Glasnost kaj Perestrojko malfermis demandojn pri aferoj kiel la statuso de Montara Karabaĥo, la medio, rusigo, koruptado, demokratio kaj eventuale sendependeco. Komence de 1988, preskaŭ unu miliono da armenoj el pluraj regionoj de Armenio okupiĝis pri manifestacioj pri ĉi tiuj temoj, centritaj en la Teatra Placo de la urbo (nuntempe Placo de Libereco).

Post la sendependeco[redakti | redakti fonton]

Nokta vido de Erevano en aŭtuno 2013
La nova aspekto de la Erevana urbocentro ĉe la komerca kaj negoca centro de la urbo

Post la dissolvo de Sovetunio, Erevano fariĝis ĉefurbo de Armenio la 21an de septembro 1991 [36].  Subteni provizojn de gaso kaj elektro montriĝis malfacila afero; konstanta elektro ne estis restarigita ĝis 1996 inter la kaoso de la malbone instigita kaj planita transiro al merkata ekonomio.

Ekde 2000, centra Erevano transformiĝis je vasta konstruejo, kun gruoj starigitaj tra la tuta distrikto Kentrono. Oficiale la dudekopo de multetaĝaj konstruaĵoj estas parto de grandskalaj urboplanaj projektoj. Ĉirkaŭ 1,8 miliardoj da dolaroj elspeziĝis por tia konstruado en 2006, laŭ la nacia statistika servo. Prezoj por urbocentraj apartamentoj kreskis ĉirkaŭ dekoble dum la unua jardeko de la 21a jarcento. Multaj novaj stratoj kaj avenuoj estis malfermitaj, kiel la strato Argiŝti, strato Italio, avenuo Saralanĵ, avenuo Monte Melkonjan kaj Norda Avenuo.

Tamen, kiel rezulto de ĉi tiu ekprospero, la plimulto de la historiaj konstruaĵoj situantaj sur la centra strato Aram estis aŭ tute detruitaj aŭ transformitaj en modernajn loĝkonstruaĵojn per la konstruado de pliaj etaĝoj. Nur kelkaj strukturoj konserviĝis, ĉefe en la parto, kiu etendiĝas inter la strato Abovjan kaj avenuo Mesrop Maŝtoc[37].

La unua grava post-sendependeca protesto en Erevano okazis en septembro 1996, post la anonco pri la venko de Levon Ter-Petrosjan en la prezidanta elekto. Gravaj opoziciaj partioj tiutempaj, solidigitaj ĉirkaŭ la eksa komitatano de Karabaĥo kaj eksa ĉefministro Vazgen Manukjan, organizis amasajn manifestaciojn inter la 23a kaj la 25a de septembro, pro akuzoj je fraŭdoj dum la balotadoj de Ter-Petrosjan[38].

Vidaĵo de la centro de la urbo laŭ lastaj kontruaj ondoj

Ĉirkaŭ 200 000 homoj kolektiĝis en la Placo de Libereco por protesti kontraŭ la balotaj rezultoj. Post serio de tumultoj kaj perfortaj protestoj ĉirkaŭ la parlamento konstruanta la 25an de septembro, la registaro sendis tankojn kaj soldatojn al Erevano por plenumi la malpermeson de mitingoj kaj manifestacioj en la sekva tago.  Ĉefministro Vazgen Sargsjan kaj Ministro pri Nacia Sekureco Serĵ Sargsjan anoncis en la Publika Televido de Armenio, ke iliaj respektivaj agentejoj malhelpis [39] .

En februaro 2008, agitado en la ĉefurbo inter la aŭtoritatoj kaj opoziciaj manifestaciantoj gviditaj de eks-prezidanto Levon Ter-Petrosjan okazis post la armena prezidant-elekto en 2008. La eventoj rezultigis 10 mortojn kaj postan 20-tagan krizostaton deklaritan de prezidanto Robert Koĉarjan[40].

En julio 2016, grupo de armitaj viroj nomantaj sin Sasna Crer sturmis policejon en la distrikto Erebuni de Erevano , prenante plurajn ostaĝojn, postulante la liberigon de opozicia gvidanto Ĵirajr Sefiljan kaj la eksiĝo de prezidanto Serĵ Sargsjan. El ili 3 policanoj estis mortigita kiel rezulto de la atako.  Multaj kontraŭregistaraj protestantoj aranĝis amaskunvenojn solidare kun la pafantoj.  Tamen, post 2 semajnoj da intertraktadoj, la krizo finiĝis kaj la pafantoj kapitulacis[41].

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Erevano je 20 km alte, nordokcidente

Erevano troviĝas en orienta Armenio, en la nordorienta zono de la valo de la monto Ararato. La supra parto de la urbo estas ĉirkaŭata de montaro en tri punktoj, dume la suda parto troviĝas la bordoj de rivero Hrazdan, kiu enfluas en la rivero Arakso. La rivero Hrazdan dividas la urbon en du partoj. La urba alteco estas inter 900 kaj 1300 m.

Rivero Hrazdan

Ĉar Erevano estas la ĉefurbo de la lando, ĝi ne apartenas al iu ajn marzo. Malgraŭ tio, ĝi estas ĉirkaŭata de la sekvaj marzoj: Kotajko (norde), Ararato (sude), Armaviro (provinco) (sudokcidente) kaj Aragacotno (nordokcidente).

La klimato de Erevano estas kontinenta, kun sekaj kaj varmaj someroj kaj malvarmaj kaj neĝa vintroj. La temperaturo en aŭgusto atingas 40 °C, dume en januaro, la plej malvarma monato ĝi povas atingi −15 °C (5 ). La pluvado estas malofta, kun mezuma ĉiujara pluvado de 350 mm.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

Erevano estas la ĉefurbo de Armenio ekde la Unua Respubliko en 1918. Tiam, malgranda ĉefurbo de la armena regno situanta en la plataĵo ĉe la monto Ararato, antikva tero de la armenoj, tial evidentiĝas ĝia altrudo kiel ĉefurbo de la juna respubliko.

Malgraŭ tio ke Armenio perdas sian sendependon kaj estas aneksata al Sovetio kiel Armena Soveta Socialista Respubliko, Erevano restas kiel ĉefurbo kaj gastas la politikajn instituciojn de la respubliko. En 1991, post la fondiĝo de la tria armena respubliko, Erevano restas kiel la politika centro kaj arigas ĉiujn naciajn instituciojn: parlemento, ministerioj, prezidenta palaco, publikaj organismoj kaj juraj institucioj.

Municipo[redakti | redakti fonton]

Aŭtoj de la municipa polico de Erevano

La Konstitucio de la Armena Respubliko, adoptata la 5-a de julio 1995 ne inkluzivas Erevanon inter la marzoj de la lando.[42] Ĝi estas aparta administra regiono kvankam ĝia regado similas al la cetero de la marzoj sed kun kelkaj specifaĵoj.[2]

La administra aŭtoritato de Erevano estas reprezentata de:

  • La urbestro, nomumata de la prezidento (kiu povas ankaŭ lin/ŝin forigi) laŭ propono de la unua ministro, ĉirkaŭata de kvar sekretarioj kiuj gvidas 11 sektorojn (i.a. financo, transporto, dungado, kulturo, edukado, ktp.),[43]
  • la Konsilio de Erevano, kiu arigas sub la aŭtoritateco de la urbestro la distriktestrojn,[44]
  • Dek du distriktoj, ĉiu distrikto havas sian propran distriktestron kaj ĝian konsilion sub la gvidado de la urbestro. Entute, Erevano havas ĉefan urbodomon kaj etan urbodomon po distrikto.

La lasta modifado de la Konstitucio (27-a de novembro 2005) transformis la urbon en komunumo ; la konstitucio disponigas de tiam ke tiu komunumo devas esti regata de urbestro rekte aŭ nerekte elektata, kaj ke ĝi devas esti regata per specifa leĝo,[45] la leĝo rilate al Erevano. Tiu leĝo estis aprobata fine de 2008 kaj ratifita de la respublika prezidento la 15-a de januaro 2009; ĝi antaŭvidas la elektadon de urbestro fare de la

Erevano kaj Ararato fone

Municipa Konsilio por kvarjara regadperiodo kaj lia/ŝia anstataŭo inter la 12 vic-urbestroj el la dekdu dependaj distriktoj de la urbo.[46] Laŭ tiu leĝo, la Konsilio estos renovigata dum la elektadoj de la 31-a de majo 2009, ĝi konsistos el 65 membroj kaj estos elektata la urbestro el ĝia sino.[47]

Hambartsum Galstjan estis la lasta urbestro de la Armena Soveta Socialista Respubliko kaj la unua de la sendependa Armenio. Ekde la sendependo en 1991, ok urbestroj sukcediĝis. Jervand Zaharjan estis la urbestro en 2003 ĝis marto 2009,[48] dato kiam la prezidanto Serĵ Sargsjan anstataŭas lin per Gagik Beglarjan kiel antaŭvido al la municipa balotado la 31-a de majo.[49]

Krom la nacia kaj strata polico, Erevano havas municipan policon. Tiuj tri policaj organismoj okupiĝas pri la ordo en la urbo per opa laborado.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Erevano dividiĝas en 12 distriktoj (Համայնք).[50]

Ĉiu distrikto estas subdividata en kvartalojn (Թաղամաս). Unu distrikto povas havi ĝis sep kvartalojn.

La 12 distriktoj de Erevano
Distriktoj kaj kvartaloj de Erevano
Distriktoj (Համայնք) Loĝantaro Areo Kvartaloj (Թաղամաս)
Aĵapnjako
Աջափնյակ
125;800
25,68 km
Aĵapnjako, Noraŝeno, Nazarbekiano, Silikiano,
Lukaŝino, Haĝtanako, Vahaknio
Arabkiro
Արաբկիր
150 200
12,35 km
Nor Arabkir, Aygedsor
Avano
Ավան
50 400
8,37 km
Avano, Avan-Areŝo 1 et 2
Davtaŝeno
Դավթաշեն
50 500
6,71 km
Davtachen, Narek
Erebuno
Էրեբունի
126 200
48,41 km
Erebuno, Nor-Areŝo, Sari-Taĝo, Vardaŝeno,
Muŝavano, Verin-Hraŝeno
Kanaker-Zejtuno
Քանաքեր-Զեյթուն
102 700
8,10 km
Kanakero, Nor-Zejtuno
Kentrono
Կենտրոն
179 100
14,20 km
Pokr-Kentrono, Noragjuĝo, Nor-Kilikio, Ajgestano,
Kondo
Malatjo-Sebastio
Մալաթիա-Սեբաստիա
158 700
25,80 km
Nor-Malatjo, Nor-Sebastio, Zoravar-Antraniko,
Ŝahumiano, Araratiano
Nork-Maraŝo
Նորք-Մարաշ
14 600
4,60 km
Norko, Nor-Maraŝo
Nor-Norko
Նոր Նորք
132 100
14,47 km
Nor-Norko
Nubaraŝeno
Նուբարաշեն
9 300
18,11 km
Nubaraŝeno
Ŝengavito
Շենգավիթ
146 100
4,05 km
Nerkin-Ŝengavito, Verin-Ŝengavito, Koĝbo,
Nerkin-Ĉarbaĥo, Verin-Ĉarbaĥo, Noragavito

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la komenco ĝi estis eta vilaĝo, sed kun la paso de la tempo kaj diversaj historiaj okazintaĵoj, Erevano fariĝas ĉefurbo de Armenio, granda urbo kun pli ol unu miliono da loĝantoj. Tamen, en 1827 la urbo nur havis 6 publikajn parkojn, 851 vendejojn, 7 karavangastejojn, 10 banejojn kaj 1 736 ŝtonajn domojn. En 1989 la erevana loĝantaro estas la triono de la tuta enlanda armena loĝantaro.

Ĝis la Perestrojko kaj falo de Sovetunio en 1991, la loĝantaro estis plimulte armenoj sed ankaŭ estis gravaj malplimultoj de rusoj, kurdoj, azeroj kaj persoj. La tuta azera malplimulto malaperis por la milito pro la Montara Karabaĥo inter 1988 kaj 1994, kaj la ekonomia krizo de la 90-aj jaroj forfuĝigas grandan parton de la rusoj. Hodiaŭ, la erevananoj estas ĉefe armenoj.

Kiel en la cetero de la lando kaj de aliaj eksaj sovetaj respublikoj, multaj personoj foriris al la eksterlando (ĉefe al Eŭropo kaj Nord-Ameriko) pro la ekonomia krizo..[51] La tuta erevana loĝantaro estis 1 245 700 en 2006 laŭ la erevana urbodomo.

Erevananoj (jerevanciner) ĝenerale uzas la Erevanan dialekton, orientan armenan dialekton plej probable formita dum la 13-a jarcento. Ĝi estas nuntempe parolata en Erevano kaj ĉirkaŭe, inkluzive de la urboj Eĉmiadzin kaj Aŝtarako. Vortoj el la Klasika armena lingvo (Grabar) konsistigas signifan parton de la vortprovizo de la dialekto.  Laŭlonge de la historio, ĝi estis influita de pluraj lingvoj, precipe rusa kaj persa kaj pruntaj vortoj havas signifan ĉeeston en ĝi hodiaŭ. Ĝi estas nuntempe la plej disvastigita armena dialekto en la regiono.

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Erevano estis loĝata unue de armenoj kaj restis homogena ĝis la 15-a jarcento. La loĝantaro de la Fortikaĵo Erivan, fondita en la 1580-aj jaroj, estis ĉefe kunmetita de islamaj soldatoj, ĉirkaŭkalkulita du ĝis tri mil.  La urbo mem estis ĉefe loĝata de armenoj. Franca vojaĝanto Jean-Baptiste Tavernier, kiu vizitis Erevanon eble ĝis ses fojojn inter 1631 kaj 1668, deklaras ke la urbo estas ekskluzive loĝita de armenoj. La demografio de la regiono ŝanĝiĝis pro serio de militoj inter la Otomana, Irana kaj Rusa imperioj. Ekde la frua 19-a jarcento, Erevano havis islaman plimulton.

Ĝis sovetiigo de Armenio, Erevano estis multkultura urbo, ĉefe kun armena kaj "kaŭkaza tatara" (nuntempa azera) popoloj. Post la Armena genocido multaj rifuĝintoj de tio, kion la armenoj nomas Okcidenta Armenio (nuntempe Turkio, tiama Otomana Imperio ) eskapis al Orienta Armenio. En 1919, ĉirkaŭ 75.000 armenaj rifuĝintoj de la Otomana Imperio alvenis al Erevano, plejparte el la regiono Vaspurakano (urbo Van kaj ĉirkaŭaĵoj ). Signifa parto de ĉi tiuj rifuĝintoj mortis pro tifo kaj aliaj malsanoj [52].

De 1921 ĝis 1936, ĉirkaŭ 42,000 etnaj armenoj de Irako, Turkio, Irano, Grekio, Sirio, Francio, Bulgario ktp. iris al sovetia Armenio, kun la plej multaj el ili ekloĝantaj en Erevano. La dua ondo de repatriigo okazis de 1946 ĝis 1948, kiam ĉirkaŭ 100.000 etnaj armenoj de Irano, Sirio, Libano, Grekio, Bulgario, Rumanio, Kipro, Palestino, Irako, Egiptio, Francio, Usono ktp. translokiĝis al sovetia Armenio, el kiuj la plejmulto ekloĝis en Erevano. Tiel, la etna konsisto de Erevano fariĝis pli unueca dum la unuaj 3 jardekoj en Sovetunio. Fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj jaroj, la ceteraj 2 000 azeroj forlasis la urbon, pro la konflikto de Montara Karabaĥo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Armena Apostola Eklezio[redakti | redakti fonton]

Katedralo Sankta Sarkis, sidejo de la Ararata Pontifika Diocezo.

La Armena Apostola Eklezio estas la superrega religio en Armenio. La preĝejo Sanktaj Paŭlo kaj Petro de la 5-a jarcento malkonstruita en novembro 1930 de la sovetianoj, estis unu el la plej fruaj preĝejoj iam ajn konstruitaj en regiono Erebuni-Erevano. Multaj el la praaj armenaj kaj mezepokaj preĝejoj de la urbo estis detruitaj de la sovetianoj en la 1930-aj jaroj dum la Granda Purigo. La reguliga korpo de la armena eklezio en Erevano estas la Ararata Pontifika Diocezo, kie la Katedralo Sankta Sarkis estas la sidejo de la diocezo. Ĝi estas la plej granda diocezo de la Armena Eklezio kaj unu el la plej malnovaj diocezoj en la mondo, kovranta la urbon Erevano kaj la Araratan Provincon de Armenio. Erevano nuntempe estas hejmo de la plej granda armena preĝejo en la mondo, la Katedralo de Sankta Gregorio la Iluminanto. Ĝi estis konsekrita en 2001, dum la 1700-a datreveno de la fondiĝo de la Armena Eklezio kaj la adopto de kristanismo kiel la nacia religio en Armenio. Erevano havas 17 aktivajn armenajn preĝejojn same kiel kvar kapelojn.

Rusa Ortodoksa Eklezio[redakti | redakti fonton]

Rusa katedralo de Sankta Nikolaj, detruita en 1931

Post la kapto de Erevano fare de la rusoj kiel rezulto de la rusa-persa milito de 1826–1828, multaj rusaj ortodoksaj preĝejoj estis konstruitaj en la urbo sub la ordonoj de la rusa komandanto generalo Ivan Paskeviĉ . La Katedralo Sankta Nikolao malfermita dum la dua duono de la 19-a jarcento, estis la plej granda rusa preĝejo en la urbo. La Preĝejo de la Propeto de la Sankta Dipatrino estis malfermita en 1916 en Kanaker-Zejtun. Tamen plej multaj preĝejoj estis fermitaj aŭ malkonstruitaj de la sovetianoj dum la 1930-aj jaroj. La Katedralo Sankta Nikolao estis tute detruita en 1931, dum la Preĝejo de la Propeto de la Sankta Dipatrino estis fermita kaj transformita unue en magazenon kaj poste en klubon por la militistaro. Diservoj rekomencis en la preĝejo en 1991, kaj en 2004 aldoniĝis kupolo kaj sonorilturo al la konstruaĵo. En 2010 okazis la pionira ceremonio de la nova rusa ortodoksa preĝejo Sankta Kruco kun la ĉeesto de patriarko Cirilo la 1-a de Moskvo . La preĝejo estis fine konsekrita la 7an de oktobro 2017, kun la ĉeesto de Katolikoso Garegino la 2-a, rusaj episkopoj kaj la eklezia bonfaranto Ara Abramjan .

Sinagogo en Erevano.

Aliaj religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Ivan Chopin, estis ok moskeoj en Erevano meze de la 19-a jarcento. La Blua Moskeo de Erevano, el la 18a jarcento, estis reestigita kaj remalfermita en la 1990-aj jaroj, kun irana financado, kaj estas nuntempe la nura aktiva moskeo en Armenio, plejparte servante la iranajn loĝantojn kaj vizitantojn. Erevano estas hejmo de etaj jezida, molokana, novpagana, bahaa kaj juda komunumoj, kun la juda komunumo reprezentata de la Juda Konsilio de Armenio. Diversaj netriunuaj komunumoj, konsiderataj danĝeraj sektoj de la Armena Apostola Eklezio, ankaŭ troviĝas en la urbo, inkluzive de Atestantoj de Jehovo, Mormonoj, Adventistoj de la Sepa Tago kaj Vorto de Vivo .

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio[redakti | redakti fonton]

Erevana Ararat Brando-Fabriko (maldekstre)

la urbo Erevano en la ĉiujara totala industria produkto de Armenio kontribuas kun ĉirkaŭ 41%. La industrio de Erevano estas sufiĉe diversigita inkluzive de kemiaĵoj, primaraj metaloj kaj ŝtalproduktoj, maŝinaro , kaŭĉukaj produktoj, plastaĵoj, tapiŝoj kaj teksaĵoj, vestaĵoj kaj ŝuoj, juvelaĵoj, lignoproduktoj kaj mebloj, konstrumaterialoj kaj ŝtonprilaborado, alkoholaj trinkaĵoj, minerala akvo, laktaĵoj kaj prilaboritaj manĝaĵoj. Kvankam la ekonomia krizo de la 90-aj jaroj detruis la industrion de la lando, pluraj fabrikoj restis ĉiam funkciantaj, precipe en la petrolkemia kaj la aluminia sektoroj.

Armenaj trinkaĵoj, precipe armena konjako kaj biero, havas tutmondan famon. Tial, Erevano estas hejmo de multaj ĉefaj entreprenoj de Armenio kaj Kaŭkazo por produktado de alkoholaj trinkaĵoj, kiel ekzemple la Erevana Fabriko de Brando Ararat, Yerevan Brandy Company , Erevana Ĉampana VinFabriko , "Biero de Erevano" (Kilikia Beer) bierfarejo, Armco Branda Fabriko, Proŝjan-Branda Fabriko kaj Astafjana Vina-Branda Fabriko. La 2 tabakproduktantoj en Erevano estas la kompanioj "Cigaronne" kaj "Grand Tabak".

Erevana Brando-kompanio

Tapiŝa industrio en Armenio havas profunde enradikiĝintan historion kun antikvaj tradicioj, sekve, tapiŝa produktado estas sufiĉe disvolvigita en Erevano kun tri ĉefaj fabrikoj, kiuj ankaŭ produktas manfaritajn tapiŝojn. La fabriko "Megerian Carpet" estas la ĉefa en ĉi tiu sektoro.

Aliaj ĉefaj plantoj en la urbo inkluzivas la kemian kaj kaŭĉukan fabrikon "Nairit", fabrikon de aluminio Rusal Armenal, fabrikoj de armen-kanadaj sukeraĵejoj "Grand Candy", ĉokoladfabriko "Arcolad", fabriko "Marianna" por laktaĵoj, "Grupo Talgrig" por tritikaj kaj farunaj produktoj, "Shant" glaciaĵfabriko, "Crown Chemicals" por farboj, "ATMC" Travertina mina kompanio, Yerevan Watch Factory "AWI-horloĝoj", Yerevan Jewellry Plant, kaj la mineralakvaj fabrikoj de "Arzni", " Sil ", kaj" Dilijan Frolova ".

Manĝaĵoj inkluzivas prilaboritajn viandojn, ĉiajn konservaĵojn, tritikon kaj farunon, dolĉaĵojn kaj ĉokoladon, sekajn fruktojn, nealkoholaĵojn kaj trinkaĵojn. Konstrumaterialoj ĉefe inkluzivas travertinon, dispremitajn ŝtonojn, asfalton kaj asfaltan betonon.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo el la 19a jc. en la urbocentro, remodeligita kun modernaj aldonaĵoj

La konstrua sektoro spertis signifan kreskon dum la unua jardeko de la 21a jarcento.  Ekde 2000, Erevano atestis masivan konstruan eksplodon, financitan plejparte de armenaj milionuloj de Rusio kaj Usono, kun vasta kaj kontestata renoviga procezo en kiu multaj konstruaĵoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis malkonstruitaj kaj anstataŭigitaj per novaj konstruaĵoj. Ĉi tiu kresko kuniĝis kun signifa kresko de nemoveblaĵoj.[53]

Multaj gravaj konstruprojektoj estis faritaj en Erevano, kiel la Norda Avenuo kaj la rehabilitado de Malnova Erevano ĉe la strato Aram. La Norda Avenuo finiĝis kaj estis malfermita en 2007, dum la projekto Malnova Erevano ankoraŭ estas prilaborata. En la lastaj jaroj, la urbocentro ankaŭ spertis gravan vojan rekonstruadon, same kiel la renovigon de la Placo de la Respubliko, financita de la uson-armena milionulo Kirk Kerkorian. Aliflanke, la argentina armena komercisto Eduardo Eurnekian transprenis la flughavenon, dum la kaskada disvolva projekto estis financita de la usona armena milionulo Gerard L. Cafesjian .

Tamen la sektoro grave falis antaŭ la fino de la unua jardeko de la 21-a jarcento, sekve de la tutmonda nemoveblaĵa krizo en 2007-2009. En 2013, Erevano regis pli ol 58% de la ĉiujara totala konstrua sektoro de Armenio.

Historiaj distriktoj estis malkonstruitaj kaj anstataŭitaj per modernaj konstruaĵoj

En februaro 2017, la urba disvolva komitato de la registaro malkaŝis siajn planojn por la venontaj gravaj konstruaj projektoj en la urbo. Kun totala kosto de 300 milionoj da usonaj dolaroj, nova komerca distrikto altiĝos en la centro de la urbo, por anstataŭigi la nunan butikan regionon Firdusi.  La komitato ankaŭ anoncis la konstruadon de etnografia loĝdistrikto Noj (Noa) ĉe la okcidenta ĉirkaŭaĵo de distrikto Kentrono, kun proksimuma kosto de 100 milionoj da usonaj dolaroj [54].

Publikaj plibonigaĵoj[redakti | redakti fonton]

La stratoj, pontoj, publikaj parkoj, fervojoj (i.a.) kiuj estis forlasataj dum la 90-aj jaroj pro la ekonomia krizo, denove estas riparataj iom post iom kaj novaj stratoj estas konstruataj, post kelkaj jaroj. Nuntempe la ekonomio estas pli prospera, la investaĵoj pliiĝas kaj la riparado kaj kreado de novaj servoj estas bezonataj por rekuperi forlasatan sektoron post 15 jaroj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Bazaro de Erevano

Turismo en Armenio evoluas jaron post jaro kaj la ĉefurbo Erevano estas unu el la gravaj turismaj celoj. La urbo havas la plimulton de luksaj hoteloj, modernaj restoracioj, drinkejoj kaj noktokluboj. La flughaveno Zvartnoco ankaŭ faris renovigan projektojn kun la kreskanta nombro da turistoj vizitantaj la landon. Multaj lokoj en Erevano estas allogaj por turistoj, kiel ekzemple la dancaj fontanoj de la Placo de la Respubliko, la Operejo, la Kaskado-komplekso, la ruinoj de urarta Erebuno, la historia loko de Karmir Blur ( Teishebaini), ktp. La hotelo Armenia Marriott situas en la koro de la urbo ĉe Placo de la Respubliko, dum aliaj gravaj hotelĉenoj ankaŭ estas en la urbocentro, kiel ekzemple la Ora Tulipo Yerevan Hotel kaj Congress Hotel. Antaŭnelonge, novaj luksaj hoteloj estis inaŭguritaj en la kvartalo Silikjan de la distrikto Aĵapnjak.

Erevano mem, inspiras fremdulojn viziti la urbon por ĝui la miraklan vidon de la biblia monto Ararato, ĉar la urbo situas sur la piedoj de la monto formante la formon de romia amfiteatro. Ekzistas amaso da historiaj ejoj, preĝejoj kaj citadeloj en areoj kaj regionoj ĉirkaŭante la urbon (Garni, Zvartnoco, Ĥor-Virapo, ktp.).

Aliflanke, vizitantoj kaj turistoj povas ĝui la ĉarmajn noktojn de Erevano kun gamo de pluraj specoj de restoracioj, strato-kafejoj, tetrinkejoj, kazinoj, drinkejoj, diskotekoj, noktokluboj kaj karaokeejoj.

Garni, proksime de Erevano

Kun ĉ. 380 000 vizitantoj en 2006 kaj pli ol 450 000 antaŭviditaj en 2007,[55] Armenio plifortigas la enlandan turismon. La unua urbo kiu profitas la alvenon de amasaj tursimaj grupoj aŭ unuopuloj estas Erevano kie troviĝas la ĉefaj kulturaj institucioj. La dizajno de hoteloj, restoracioj (kiuj multe pliiĝas dum la lastaj kvin jaroj), la flughaveno estis ampleksigata, novaj amuzparkoj estas konstruataj kaj multnombraj vojaĝagentejoj kaj turismaj oficejoj. La pliiĝo de taksioj kaj prestiĝaj vendejoj estas la nerekta konsekvenco de la turisma ekspansio.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Armenio, ĉiutage alproksimiĝas al la okcidenstila ekonomika sistemo, la surstrataj bazaroj kaj komercaj centroj aperas en la tuta urbo. Ĉiuj grandaj markoj estas reprezentataj en Erevano: Armani, Adidas, Lacoste, Puma, Levi's, Naf Naf, LG, Philips kaj Hertz.[56]

Servoj[redakti | redakti fonton]

En 2001 la kontribuo de Erevano en la nacia sektoro de servoj altiĝis al 76,3 %.[57]

Erevano gastigas la sidejojn de la ĉefaj enlandaj naciaj amaskomunikiloj: presaĵoj (Armenian liberty, Azg, ktp.), radioj [58] (Nacia Armena Radio,[59] Radio 2, Radio VEM,[60] Radio Van,[61] City FM, Radio Aurora,[62] RFI, ktp.) kaj televidkanaloj (Armenio 1, Armenio TV, Erevano TV, ktp.).

La bonaj studoj kaj kleriĝo de la loĝantaro kaj la malaltaj salajroj forte allogas la eksterlandajn investantojn. La informadiko, inter aliaj, en plena disvolviĝo kaj post la instalado de Lycos Europe en Erevano junie 2005,[63] Estas Microsoft kiu decidis malfermi oficejon en Armenio.[64] Aliflanke, la fakaj societoj pri la interreta domajno aŭ de la poŝtelefonaj, post forta kreskado kaj postulado de ĝiaj servoj, instalis sidejon en Erevano.

Lastatempe la vivnivelo pliboniĝas kaj altiĝas,[65] kiel avantaĝo, la nunaj necesaĵoj povas esti kontentige solvataj, spite al antaŭa jardeko ; tial multnombraj bankaj agentejoj malfermiĝis post la 90-aj jaroj kaj ankaŭ pluraj advokatoficejoj kaj financaj konsilejoj.

Sano[redakti | redakti fonton]

Medicina Centro Astghik

La du trionoj[66] de la armena sansistemo troviĝas en Erevano. La urbo havas kvin ĝeneralajn hospitalojn, naŭ plurfakajn sancentrojn kaj pluraj urĝejoj kaj aliaj medicinaj centroj,[66] kaj publikaj kaj privataj.

Kuracaj servoj en Armenio, krom de patrineco, ne estas subvenciitaj de la registaro. Tamen la registaro ĉiujare asignas certan sumon el la ŝtata buĝeto por la kuracaj bezonoj de la socie pli vundeblaj grupoj.

En Erevano estas grava kuracista kaj medicina servo en la regiono. Pluraj hospitaloj de Erevano renovigitaj per modernaj teknologioj, provizas kuracajn kaj medicinajn esplorojn, kiel ekzemple Medicina Centro Ŝengavit, Medicina Centro Erebuni, Medicina Centro Izmirljan, Medicina Centro Sankta Gregorio la Iluminanto, Medicina Centro Nork-Maraŝ, Medicina Respublika Centro de Armenio, Medicina Centro Astghik , Armenian American Wellness Center , kaj Mĥitar Heraci Hospitala Komplekso de la Erevana Ŝtata Medicina Universitato. La komunumo administras 39 poliklinikojn / medicinajn centrojn tra la urbo.[67]

La Esplora Centro pri Patrina kaj Infana San-Protekto funkcias en Erevano ekde 1937, dum la Klinika Centro Armenicum estis malfermita en 1999, kie esploroj estas farataj ĉefe pri infektaj malsanoj kaj rilataj esploroj, inkluzive de HIV , imunomanko kaj hepatito.

La Farmacia Fabriko Liqvor, kiu funkcias ekde 1991 en Erevano, estas nuntempe la plej granda fabrikanto de medikamentoj en Armenio.

Batalo kontraŭ la malriĉeco[redakti | redakti fonton]

La indekso pri malriĉeco de Erevano forte malpliiĝis dum la lastaj jaroj kaj multe pli rapide ol la cetero de Armenio: la ekstrema malriĉeco kaj la malriĉeco respektive transisris de 24,8 % kaj 58,4 % de la loĝantaro en 1998-1999 al 3,6 % kaj 23,9 % en 2005.[65] Tamen, la ĉefurbo prezentas la plejan malegalecon en la tuta lando.[65] La distrikto Kentrono estas la malplej malriĉa, sed la distriktoj Aĵapnjako, Ŝengavito kaj Nubaraŝeno estas la plej malriĉaj distrikoj.[65]

Tiu ĉi pozitiva evoluo naciskaliĝas (kun la helpo de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso) pro la akceliĝo de la ekonomika kreskado kaj la intenco malpliigi la maldungadon. La plej rimarkinda produktiveco de Erevano laŭ raportoj de la cetero de la lando ŝuldiĝas al la koncentriĝo de la ekonomikaj aktivecoj en la ĉefurbo.[57]

Urbocentro[redakti | redakti fonton]

La urbocentro gastigas la universitatojn, la Nacian Sciencan Akademion de la Armena Respubliko, la muzeojn, ministeriojn, publikajn bibliotekojn, artgaleriojn, dancejojn, koncertejojn.

La distrikto Kentrono (kentron « centro » en la armena lingvo) ampleksiĝas komence de la placo de la Respubliko kaj la Opero. La urbocentro estas esence formata de longaj ombrumitaj avenuoj bordataj de sovetstilaj konstruaĵoj. La originaleco de tiuj konstruaĵoj el tufo (vulkanaj rozkoloraj ŝtonoj) kiuj kovras la fasadojn ornamitaj per mezepokaĵoj. Unu el la plej rimarkindaĵoj de la urbo estas la multaj fontanoj ĉe la verdaj spacoj de la urbo.

La nuna Erevano[redakti | redakti fonton]

Post la sendependeco, Erevano iom post iom liberiĝas de la komunismaj simboloj. La stratoj kaj placoj kun sovetaj nomoj estas renomitaj kaj la statuoj de sovetuniaj herooj estas forigataj.

La vilaĝo konstante transformiĝas, pli kaj pli alproksimiĝante al la stilo de okcidentaj ĉefurboj. Malgraŭ la krizo de la 90-aj jaroj la komercejoj kaj restoracioj ĉie floras kaj pluraj gravaj urbestraj agadoj transformas la centron. La plej rimarkinda el tiuj agadoj estas sendube la konstruado de avenuo por piedirantoj - la Norda Avenuo - preskaŭ 800 metrojn longa kiu kunligas la du plej gravajn neŭralgiajn punktojn de la ĉefurbo, kiuj estas la Opero kaj la Placo de la Respubliko. Pli ol simpla strato, ĝi fariĝis nova kvartalo el moderna dizajno kun pluraj vendejoj, restoracioj kaj grandega subtera parkejo. Tre proksime de la Placo de la Respubliko troviĝas la sola GLAT-ejo de la lando, kiu konsistas el trinkejo nomata Meline's Bar.

Avenuo Marŝal Bagramjan (armene Մարշալ Բաղրամյան Պողոտա) estas avenuo en la centra distrikto Kentrono kaj la nordokcidenta distrikto Arabkiro. Placo Charles Aznavour (armene Շառլ Ազնավուրի հրապարակ), estas malgranda placo en la distrikto Kentrono. Placo Garegin Nĵdeh (armene: Գարեգին Նժդեհի Հրապարակ Garegin Nĵdehi hraparak), antaŭe Placo Suren Spandarjan (armene: Սուրեն Սպանդարյանի հրապարակ Suren Spandarjani hraparak), estas la dua plej granda placo en la urbo. La Strato Tamanjan (armene: Թամանյան Փողոց, Tamanjan pogoc') estas piedira strato la centra distrikto Kentrono kaj ligas la Erevanan Kaskadon norde kun la strato Moskovjan sude.

La konstanta kreskado de la aŭtomobila trafiko devigis la urbodomon entrepreni konstrulaborojn kiuj konsistas el periferia strato por mildigi la trafikon en la urbocentro. Tiu kreskado de aŭtoj ankaŭ okazigas seriozan problemon pro la serĉado de parkejo. La urbodomo anoncis en aprilo 2008 la konstruadon ĝis 2011 de 10 000 subteraj parkejoj ĉe la plej bezonataj lokoj de la urbo, tiaj kiaj la Urbodomo, la Opero aŭ la Stadiono Hrazdano, por la solvado de tiu problemo..

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj konstruaĵoj el la 19a jarcento en Erevano, sur strato Aram

La Placo de la Respubliko, la Opero de Erevano, kaj la Kaskado estas inter la ĉefaj famaĵoj en la centro de Erevano, ĉefe disvolvitaj surbaze de la originala projektado de la akademiano Aleksandro Tamanjan, kaj la reviziita plano de arkitekto Ĵim Torosjan[68].

Grava renoviga procezo estis lanĉita en Erevano ekde 2000. Rezulte de tio, multaj historiaj strukturoj estis malkonstruitaj kaj anstataŭigitaj per novaj konstruaĵoj. Ĉi tiu urba renoviga plano renkontiĝis kun opozicio kaj kritiko de pluraj loĝantoj, ĉar la projektoj detruas historiajn konstruaĵojn devenantajn de la periodo de la Rusa Imperio, kaj ofte lasas loĝantojn senhejmaj. Urbocentraj domoj laŭkriterie tro malgrandaj estas pli ofte disfaligitaj kaj anstataŭigitaj per altaj tur-aspektaj konstruaĵoj.

Modernaj konstruaĵoj en la Norda Avenuo

La katedralo Sankta Gregorio, la nova konstruaĵo de la urbodomo de Erevano, la nova sekcio de la instituto Matenadarano, la nova terminalo de la internacia flughaveno Zvartnoco, la Cafesĝjan Centro por la Artoj ĉe la Kaskado, la Norda Avenuo kaj la nova registara komplekso de ministerioj estas inter la ĉefaj konstruprojektoj plenumitaj dum la unuaj du jardekoj de la 21a jarcento[69][70][71].

Strato Aram de malnova Erevano kaj la ĵuskonstruita Norda Avenuo estas respektive inter la rimarkindaj ekzemploj kun la tradiciaj kaj modernaj arkitekturaj trajtoj de Erevano.

En majo 2017, Erevano estas hejmo de 4.883 loĝdomaj konstruaĵoj, kaj 65.199 stratlanternoj instalitaj sur 39.799 stratlumaj fostoj, kovrantaj totalan longon de 1.514 km. La urbo havas 1 080 stratojn kun totala longo de 750 km

Parkoj kaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Poplavok

Erevano estas tre verda urbo, plena de parkoj kaj fontanoj, la centro estas ĉirkaŭata de «verda zono», longa plurkilometra parko kie estas kafejoj, sportejoj (teniso kaj manpilko), statuoj kaj multnombraj arboj. La verda zono komenciĝas sude, ĉe la Katedralo Sourp Krikor Loussavoritĉ, kaj finiĝas norde fare de granda kafejo-restoracio simile al ŝipo, nomata Poplavok, apud la Avenuo Mesrop Maŝtoc, malantaŭ la Opero. Proksime de la Opero troviĝas la Placo de la Libereco, kiu estas parko kies baseno kaj dekduo da kafejoj kaj restoracioj multe allogas kaj la erevananoj kaj la turistojn.

Super la altaĵoj de la urbo, ĉe Parko de la Venko troviĝas monumento al la Patrino Armenio kiu donas eksterordinaran vidaĵon de Erevano, la monto Ararato kaj parto de ĝia plataĵo. Ankaŭ troveblas eta amuzparko, piknikejo, baseno kun barkoj, kafejoj kaj granda luksa hotelo, la Golden Palace.[72] Krome estas la Parko 2800-a datreveno de Erevano, la Ringa Parko, Parko de la enamiĝintoj kaj la Parko Ĥaĉatur Abovjan.

Multaj aliaj grandaj parkoj beligas la urbocentron kaj la periferiajn kvartalojn kiuj kelkfoje estas ĉirkaŭataj de vastaj verdaj zonoj. En resumo, nur restas kelkaj cikatroj el la ekonomia kriza epoko de 1992 ĝis 1993, kiam la erevananoj devis haki la plejparton de la arboj de la urbo por varmigi sin dum la krudaj malvarmaj vintroj.[73]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Historiaj[redakti | redakti fonton]

Multaj el la strukturoj de Erevano estis detruitaj aŭ dum eksterlandaj invadoj aŭ kiel rezulto de la giganta tertremo en 1679. Tamen kelkaj strukturoj restis modere sendamaĝaj kaj estis renovigitaj dum la sekvaj jaroj.

Fortikaĵo Erebuni, ankaŭ konata kiel Arin Berd , estas la monteto, kie la urbo Erevano estis fondita en 782 antaŭ Kristo fare de reĝo Argiŝti la 1-a. La restaĵoj de aliaj strukturoj de pli fruaj periodoj ankaŭ troviĝas en Ŝengavito.

La kapelo el la 4-a jarcento, de la Sankta Dipatrino kaj la preĝejo Ciranavor el la 6-a jarcento, ambaŭ situantaj en distrikto Avan en norda Erevano, estas inter la plej malnovaj pluvivaj kristanaj strukturoj de la urbo. Origine antaŭurbo norde de Erevano, Avan estis fine sorbita de la laŭgrada ekspansio de la urbo. La distrikto ankaŭ estas hejmo al la restaĵoj de la kapelo Sankta Johano el la 12a kaj 13a jarcentoj.

Preĝejo Katoghike, mezepoka kapelo en la centro de Erevano konstruita en 1264, estas unu el la plej bone konservitaj preĝejoj de la urbo. Preĝejo Zoravor Sankta Dipatrino estas ankaŭ inter la plej bonaj pluvivaj preĝejoj de Erevano, konstruita inter 1693-1694 tuj post la detrua tertremo, sur la ruinoj de mezepoka preĝejo. Katedralo Sankta Sarkis rekonstruita en 1835–1842 estas la sidejo de Ararata Pontifika Diocezo de la Armena Eklezio.

La Blua Moskeo aŭ "Gök Jami", konstruita inter 1764 kaj 1768 en la centro de la urbo, estas nuntempe la sola enkzistanta moskeo en Armenio.

La Ruĝa Ponto de Rivero Hrazdan estas strukturo el la 17a jarcento, konstruita post la tertremo en 1679 kaj poste rekonstruita en 1830.

Nuntempaj[redakti | redakti fonton]

Erevana Opera Teatro aŭ la Armena Nacia Akademia de Opero kaj Baleta Teatro malfermiĝis en 1933, estas grava orientilo en la urbo kune kun la Matenadarano malfermita en 1959, kaj la komplkeso Cicernakaberdo de la Armena genocido malfermiĝis en 1967.

Kinejo Moskvo, malfermita en 1937 sur la loko de la preĝejo Sanktaj Paŭlo kaj Petro de la 5-a jarcento, estas grava ekzemplo de la soveta erao. En 1959, monumento estis starigita proksime al la stacidomo de Erevano dediĉita al la legenda armena heroo David de Sasuno. La monumenta statuo de Patrino Armenio estas ina personigo de la armena nacio, starigita en 1967, anstataŭante la grandegan statuon de Josif Stalin en la parko de la Venko .

La Panteono Komitas estas tombejo malfermita en 1936 kie multaj famaj armenoj estas entombigitaj, dum la Panteono Jerablur, estas armea tombejo kie pli ol 1,000 armenaj martiroj de la milito en Montara Karabaĥo estas entombigitaj ekde 1990.

Multaj novaj rimarkindaj konstruaĵoj estis konstruitaj post la sendependeco de Armenio kiel la Kaskado, kaj la Katedralo Sankta Gregorio malfermiĝis en 2001 por memorfesti la 1700-an datrevenon de kristanismo en Armenio. En majo 2016, monumenta statuo de la elstara armena ŝtatisto kaj armea gvidanto Garegin Nĵdeh estis starigita en la centro de Erevano.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Erevana Ŝtata Universitato

La plej antikvaj universitatoj de Erevano venas de la unua respubliko (1918-1920) :Ĉar Erevano estas la ĉefurbo de Armenio, ĝi havas la plejparton de la instru-centroj de la lando. En Armenio troviĝas 27 lernejoj[74] kaj 12 artlernejoj[75] kiuj estas administrataj de la Ministerio pri Edukado.

La plej grandaj universitatoj de Armenio, kaj publikaj kaj privataj havas sian sidejon en Erevano. Ili multe allogas la eksterlandajn studantojn, ĉefe el Hindio, pro la tre malalataj prezoj kompare kun aliaj landoj kaj altkvalita instruado de medicino en la angla lingvo.[76]

La malfermado de sovetiaj universitatoj fariĝis dum la 30-aj jaroj:

Ankaŭ la eksterlandaj universitatoj malfermis siajn pordojn post la sendependeco:

  • La Usona Universitato de Armenio (Հայաստանի Ամերիյան Համալսարան)[82] en 1991.
  • La Ŝtata Rusa-Armena Universitato (Հ.Ռ.Հ. - RAU), kiu akceptas 1 600 dulingvajn studantojn ekde 1997.
  • La Franca Universitato en Armenio (UFAR)[83] en 2000.
Armena Ŝtata Universitato de Ekonomiko

Kulturo kaj amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Erevano estas hejmo de multaj muzeoj, artgalerioj kaj bibliotekoj. La plej elstaraj el tiuj estas la Nacia Galerio de Armenio, la Historia Muzeo de Armenio, la Kafesĝjan Arta Centro, la Matenadarano: biblioteko de malnovegaj manuskriptoj, kaj la Muzeo kaj memorejo pri la Armena Genocido de la komplekso Cicernakaberd.

La Nacia Galerio de Armenio

Fondita en 1921, la Nacia Galerio de Armenio kaj la Historia Muzeo de Armenio estas la ĉefaj muzeoj de la urbo. Aldone al konstanta ekspozicio de verkoj de armenaj pentristoj, la galerio enhavas kolekton de pentraĵoj, desegnaĵoj kaj skulptaĵoj eldonitaj de germanaj, usonaj, aŭstraj, belgaj, hispanaj, francaj, hungaraj, italaj, nederlandaj, rusaj kaj svisaj artistoj. Ĝi kutime aranĝas portempajn ekspoziciojn[84].

La muzeo pri Armena genocido troviĝas ĉe la piedo de monumento Cicernakaberdo kaj prezentas multajn ĉeestintajn rakontojn, tekstojn kaj fotojn de la epoko. Ĝi konsistas el memorŝtono el tri partoj, kies lasta estas dediĉita al intelektaj kaj politikaj personoj, kiuj, kiel diras la retejo de la muzeo, "protestis kontraŭ la genocido farita de la turkoj kontraŭ la armenoj. Inter ili estas Armin. T. Wegner, Hedvig Büll, Henry Morgenthau Sr., Franz Werfel, Johannes Lepsius, James Bryce, Anatole France , Giacomo Gorrini , Benedikto la 15-a, Fritjof Nansen, kaj aliaj.

Vidaĵo el terasa ĝardeno de la Kafesĝjan Arta Centro de la Kaskado

Kafesĝjan Arta Centro ene de la Kaskada komplekso estas arta centro malfermita la 7an de novembro 2009. Ĝi montras amasan kolekton vitran arton, precipe la verkojn de la ĉeĥaj artistoj Stanislav Libenský kaj Jaroslava Brychtová. La antaŭaj ĝardenoj montras skulptaĵojn el la kolekto de Gerard L. Cafesjian.

La muzeo Erebuni fondita en 1968, estas arkeologia muzeo enhavanta urartajn artefaktojn trovitajn dum elfosadoj ĉe la fortikaĵo Erebuni. La Historia Muzeo de Erevano kaj la Historia Muzeo de Armena Revolucia Federacio estas inter la elstaraj muzeoj, kiuj respektive havas la historion de Erevano kaj la Unua Respubliko de Armenio. La Militista Muzeo ene de la komplekso Patrino Armenio temas pri la partopreno de armenaj soldatoj en la dua mondmilito kaj en la milito en Montara Karabaĥo.

Muzeo Komitas

La urbo ankaŭ estas hejmo de granda nombro da artaj muzeoj. La dommuzeo de Sergej Paraĝanov malfermita en 1988 estas dediĉita al la artverkoj de Sergej Paraĝanov en kino kaj pentraĵo. La Muzeo Komitas malfermita en 2015, estas muzika arta muzeo dediĉita al la fama armena komponisto Komitas. La Muzeo de Literaturo kaj Artoj Ĉarenc malfermiĝis en 1921, Muzeo de Moderna Arto de Erevano malfermiĝis en 1972, kaj la Mezorienta Artmuzeo malfermita en 1993, estas ankaŭ inter la rimarkindaj artaj muzeoj de la urbo [85].

Biografiaj muzeoj ankaŭ oftas en Erevano. Multaj famaj armenaj poetoj, pentristoj kaj muzikistoj estas honorataj per domaj muzeoj memore, kiel poeto Hovhannes Tumanjan, komponisto Aram Ĥaĉturjan, pentristo Martiros Sarjan, romanverkisto Ĥaĉatur Abovjan, kaj franc-armena kantisto Charles Aznavour [86].

Lastatempe multaj muzeoj de scienco kaj teknologio malfermiĝis en Erevano, kiel la Muzeo pri Armena Medicino (1999), la Spaca Muzeo de Erevano (2001), Scienca kaj Teknologia Muzeo (2008), Muzeo pri Komunikado (2012) kaj la Malgranda Einstein-Interaga Scienca Muzeo (2016).

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Matenadarano, unu el la plej gravaj deponejoj pri manuskriptoj el la tuta mondo, situanta en Erevano.

La Nacia Biblioteko de Armenio situanta sur strato Terjan de Erevano, estas la publika biblioteko de la urbo kaj de la tuta respubliko. Ĝi estis fondita en 1832 kaj funkcias en sia nuna konstruaĵo ekde 1939. Alia nacia biblioteko de Erevano estas la Infana Biblioteko Ĥnko Aper, fondita en 1933. Aliaj ĉefaj publikaj bibliotekoj inkluzivas la Centran Bibliotekon Avetik Isahakjan fondita en 1935, la Respublikan Medicinan Bibliotekon de Sciencoj fondita en 1939, la Bibliotekon de Scienco kaj Teknologio fondita en 1957, kaj la Muzikan Bibliotekon fondita en 1965. Krome, ĉiu administra distrikto de Erevano havas sian propran publikan bibliotekon (kutime pli ol unu biblioteko).

La Matenadarano estas biblioteko-muzeo kaj esplorcentro, regrupigante 17 000 antikvajn manuskriptojn kaj plurajn bibliojn el la mezepoko. Ĝiaj arkivoj enhavas riĉan kolekton de valoraj antikvaj armenaj, malnovgrekaj, arameaj, asiraj, hebreaj, latinaj, mezaj kaj modernaj persaj manuskriptoj. Ĝi situas sur Avenuo Mesrop Maŝtoc centra Erevano.

La 6an de junio 2010, Erevano estis nomumita kiel Monda Libroĉefurbo en 2012 fare de la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko). La armena ĉefurbo estis elektita pro la kvalito kaj vario de la programo, kiun ĝi prezentis al la elekta komitato, kiu kunvenis en la sidejo de Unesko en Parizo la 2an de julio 2010.

La Ŝtatarkivo de Armenio fondita en 1923, estas scienca esplorcentro kaj deponejo, kun kolekto de ĉirkaŭ 3,5 milionoj da valoraj dokumentoj.

Arto[redakti | redakti fonton]

Manfaritaj armenaj tapiŝoj

Erevano estas unu el la historiaj centroj de tradicia armena tapiŝo. Diversaj tapiŝeroj estis elfositaj en lokoj ĉirkaŭ Erevano devenantaj de la 7-a jarcento a.K. aŭ pli frue. La tradicio plue disvolviĝis ekde la 16-a jarcento kiam Erevano fariĝis la centra urbo de persa Armenio. Tamen, tapiŝa fabrikado en la urbo multe riĉiĝis per la aro de okcidentaj armenaj migrantoj el la Otomana Imperio tra la 19a jarcento, kaj la alveno de armenaj rifuĝintoj postvivintaj la genocidon en la frua 20a jarcento. Nuntempe en la urbo troviĝas la fabriko Arm Carpet malfermita en 1924, same kiel la manfaritaj tapiŝoj Tufenkjan (ekde 1994), kaj manfaritaj tapiŝoj (ekde 2000).

La subĉiela bazaro de Erevana Vernisaĵo formita fine de la 1980-aj jaroj sur la strato Aram, prezentas grandan kolekton de diversaj specoj de tradiciaj armenaj manfaritaj artverkoj, precipe lignaj skulptaĵoj, tapiŝoj kaj pentraĵoj. Aliflanke, la Parko Sarjan situanta proksime al la operejo, estas fama ĉar tie la artistoj konstante elmontras siajn pentraĵojn.

La Armena Centro por Nuntempa Eksperimenta Arto fondita en 1992 en Erevano [87], estas kreiva centro helpanta interŝanĝi spertojn inter profesiaj artistoj en taŭga etoso.

Kinejoj, teatrejoj, operejoj kaj koncertejoj[redakti | redakti fonton]

Opero (Erevano) malfermita en 1933, konstruita ene de la plano de f Aleksandro Tamanjan

Erevano havas plurajn kinejojn inter ili la plej fama kinejo nomata Moskvo. La plejparto de la famaj sukcesaj filmoj spekteblas en la kinejo samtempe kiel en aliaj landoj. Scipovo de la rusa lingvo estas nepra kondiĉo por spekti filmojn en kinejoj ĉar ĉiuj filmoj estas dublataj en la rusan.

Ekde 2004 la kinejo Moskvo okazigas ĉiujare la Internacian Festivalon Ora Abrikoto. Ekde 2005 ĝi estas prezidata de Atom Egoyan kaj la premion ekzemple en 2007 ricevis la filmo Import/Export de la aŭstria reĝisoro Ulrich Seidl.[88]

La Operejo de Erevano havas en unu flanko la koncertejon Aram Ĥaĉaturjan kaj aliflanke la operan nacian teatron kaj la baletejon Aleksandr Spandarjan. Grandnombraj kvalitaj teatrejoj permesas la ĉeestadon al pluraj teatraĵoj kaj pluraj spektaklejoj inter kiuj elstaras Hamalir kiu ofertas plurajn koncertojn kvankam la trankvileco de la armenoj faciligas la subĉielajn koncertojn ĉe diversaj placoj.

Kino[redakti | redakti fonton]

Kinejo Nairi.

Kinarto en Armenio naskiĝis la 16an de aprilo 1923, kiam la Armena Ŝtata Komisiono de Kino estis establita per dekreto eligita fare de la sovetia armena registaro.

En marto 1924, la unua armena filmstudio; Armenfilm (armene : Հայֆիլմ "Hajfilm", ruse : Арменкино "Armenkino") estis malfermita en Erevano, komencante per dokumenta filmo nomata Soveta Armenio. Namus estis la unua armena silenta nigroblanka filmo, reĝisorita de Hamo Beknazarjan en 1925, surbaze de teatraĵo de Aleksander Ŝirvanzade, priskribanta la malbonan sorton de du amantoj, kiuj estis dungitaj de siaj familioj inter si ekde infanaĝo, sed pro malobservoj de namus(tradicio de honoro), la knabino estis geedzita de sia patro kun alia persono. La unua produktita sonfilmo estis Pepo reĝisorita de Hamo Beknazarjan en 1935.

Nuntempe Erevano estas hejmo de pluraj kinejoj inkluzive de Kinejo Moskvo, Kinejo Nairi, Kinejo Hajasta, kineja komplekso Cinema Star de Dalma Garden Mall, kaj la KinoPark-plurkinejoj de Erevana Butikcentro. Ekde 2004, la Kinejo Moskvo aranĝas ĉiujare la Internacian Filmfestivalon Ora Abrikoto en Erevano . La ReAnimania Internacia Animacia Filmo & Bildliteratura Arta Festivalo de Erevano lanĉita en 2005, estas ankaŭ inter la popularaj jaraj eventoj en la urbo.

Danco[redakti | redakti fonton]

Armena danco prezentita en Erevano.

Tradicia dancado estas tre populara inter la armenoj. Dum la malvarmeta somera tempo de la urbo, eblas trovi tre ofte homojn dancantajn grupe ĉe la Norda Avenuo aŭ la strato Tamanjan proksime al la Kaskado. Profesiaj dancgrupoj formiĝis en Erevano dum la sovetiaj tagoj. La unua grupo estis la Armena Popola Muziko kaj Danca Ensemblo fondita en 1938 de Tatul Altunjan . Ĝin sekvis la Ŝtata Danc-Ensemblo de Armenio en 1958. En 1963 formiĝis la Danca Ensemblo de Berd. La Barekamutjun Ŝtata Ensemblo de Armenio estis fondita en 1987 fare de Norajr Mehrabjan.

La Karin Tradicia Ensemblo de Kanto kaj Danco fondita en 2001 de Gagik Ginosjan estas konata pro revigligado kaj prezentado de la antikvaj armenaj dancoj de la historiaj regionoj de la Armena altebenaĵo, kiel ekzemple Hamŝen, Muŝ, Sasun, Karin, ktp.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Operejo de Erevano

Ĵazo, klasika, popola kaj tradicia muziko estas inter pluraj ĝenroj popularaj en la urbo Erevano. Granda nombro da ensembloj, orkestroj kaj korusoj de diversaj specoj de armena kaj internacia muziko aktivas en la urbo.

La Armena Filharmonia Orkestro fondita en 1925, estas unu el la plej malnovaj muzikaj grupoj en Erevano kaj moderna Armenio. La Armena Nacia Radia ĉambra Muzika Koruso fondita en 1929, gajnis la Unuan Premion de Sovetunio en la konkurso de 1931 inter la respublikoj de Sovetunio. Popola kaj klasika muziko de Armenio estis instruataj per ŝtataj subvencioj dum la sovetiaj tagoj. La Folka Muzika Ensemblo Sajat Nova estis fondita en Erevano en 1938. Nuntempe reĝisorita de Tovmas Poghosjan, la ensemblo prezentas la verkojn de elstaraj armenaj gusanoj kiel Sajat-Nova, Ĝivani, kaj Ŝeram .

En 1939 malfermiĝis la Armena Nacia Akademia Teatro de Opero kaj Baleto. Ĝi estas hejmo de la koncertejo Aram Ĥaĉaturjan kaj la aŭditorio Aleksander Spendiarjan de la Nacia Teatro de Opero kaj Baleto.

Ene de la Komitas Ĉambra Muzika Domo

La Ĉambra Muzika Domo Komitas malfermiĝis en 1977, ĝi estas la hejmo de ĉambromuzikaj interpretistoj kaj amantoj en Armenio. En 1983, la Sporta kaj Koncerta Komplekso Karen Demiĝjan estis malfermita. Ĝi estas nuntempe la plej granda muzika komplekso en Armenio.

La Nacia Ĉambra Orkestro de Armenio (fondita en 1961), Erevana Ŝatata Bando (1964), Orkestro de Popolaj Instrumentoj de Armenio (1977), Ensemblo de Gusanoj kaj Popolaj Kantoj de Armenio (1983), Ĉambra Koruso Hover (1992), Popola Ensemblo Ŝogaken (1995), Erevana Ŝtata Ĉambra Koruso (1996), Ŝtata Orkestro de Armenaj Naciaj Instrumentoj (2004), kaj la Junulara Ŝtata Orkestro de Armenio (2005), estas ankaŭ inter la famaj muzikaj ensembloj de la urbo Erevano. La duopa piano Ars lunga, violonĉelo atingis internacian famon ekde sia fondiĝo en 2009 en Erevano.

Armena religia muziko restis liturgia ĝis Komitas enkondukis polifonion antaŭ la fino de la 19-a jarcento. Komencante de la malfruaj 1950-aj jaroj, religia muziko disvastiĝis kiam armenaj ĉantoj (ankaŭ konataj kiel ŝarakan ) estis prezentitaj de la soprano Lusine Zakarjan. La ŝtata Tagharan Ensemblo de Erevano fondita en 1981 kaj nuntempe direktita de Sedrak Yerkanjan, ankaŭ prezentas ritan kaj antikvan armenan muzikon.

Ĵazo estas ankaŭ inter la popularaj ĝenroj en Erevano. La unua ĵazbando en Erevano estis fondita en 1936. Nuntempe multaj ĵazaj kaj etnoĵazaj grupoj aktivas en Erevano kiel Time Report, Art Voices, kaj Nuance Jazz Band. La ĵaza klubo Malĥas fondita de fama artisto Levon Malĥasjan, estas inter la plej popularaj kluboj en la urbo. La Erevana Ĵaz-Festo estas ĉiujara ĵaza festivalo okazanta ĉiun aŭtunon ekde 2015, organizita de la Armena Ĵaza Asocio kun la subteno de la Urbodomo de Erevano [89].

Kohar Simfonia Orkestro kaj Ĥoro, ĉe la Placo de Libereco en 2011

Armena roko estiĝis en Erevano meze de la 1960-aj jaroj, ĉefe per Arthur Mesĉjan kaj lia bando Arakjalner (Disĉiploj) . En la fruaj 1970-aj jaroj, ekzistis gamo da profesiaj grupoj en Erevano sufiĉe fortaj por konkuri kun siaj sovetiaj kolegoj. En post-sovetia Armenio, armena progresivroka sceno estis disvolvigita en Erevano, ĉefe per Vahan Arcruni , la rokmuzika grupo Oaksenham, kaj la bando Dorians. La Armena Mararmea Bando fondita de Arto Tunçboyacıyan en 1998 ankaŭ famas pro ĵazo, avangardo kaj popolmuziko. Regeo populariĝas ankaŭ en Erevano ĉefe per la muzika bando Reenkarniĝo .

La Kafesĝjan Arta Centro estas konata pro ĝiaj regule programitaj eventoj inkluzive de la "Cafesjian Classical Music Series" la unuan merkredon de ĉiu monato, kaj la "Music Cascade" serio de ĵazo, popmuziko kaj rok-muziko prezentitaj ĉiun vendredon kaj sabaton. .

Subĉielaj koncertoj ofte okazas en Erevano dum somero, kiel ekzemple la Kafesĝjan Skulptaĵ-ĝardeno ĉe la strato Tamanjan, la Placo de la Libereco proksime al la Operejo, la Placo de la Respubliko, ktp. La fama KOHAR-Simfonia Orkestro kaj Koruso foje prezentas malfermajn subĉielajn koncertojn en la urbo.

Amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝraŝĥarh, "Akvomondo"

La bestoĝardeno de Erevano estis fondata en 1940. Post travivado de la tre malfacila ekonomia krizo de la 1990-aj jaroj, ĝi havas pli bonan ekonomian staton. La enirado, kiu kostas malpli ol unu eŭron, permesas la vidadon de pluraj bestoj: elefantoj, agloj, ursoj, kameloj kaj ducent aliaj specioj.[90]

Ĝraŝĥarh, "Akvomondo", estas akva amuzparko [91] kiu troviĝas en la altaĵo de la urbo. Ĝi havas plurajn basenojn, restoraciojn kaj kafejojn. La parko fermiĝas de oktobro ĝis majo pro la malvarma sezono, sed la konstruado ekde 2003 de 'Aquatek, kovrita parto, inkluzivas jakucojn, basenojn, turkajn banejojn, sportejon, restoraciojn kaj hotelo, permesas la ĝuadon ekde ĝia malfermiĝo en oktobro 2007 dum la tuta jaro.[92]

Kelkajn kilometrojn for, survoje al la lago Sevan, privilegia loko por la erevananoj dum la semajnfinoj, troviĝas dua amuzparko, Play City. Ĝi havas sportejojn, kinejon kaj ludejon inter aliaj..[93]

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Vardavar en Erevano

Krom la artaj festivaloj, la urbo organizas multajn publikajn festojn, kiuj tre allogas la lokanojn kaj ankaŭ la vizitantojn. Vardavar estas la plej vaste famkonata festivalo inter la armenoj, havante radikojn en la pagana historio de Armenio. Ĝi estas festata 98 ​​tagojn (14 semajnoj) post Pasko. Dum la tago de Vardavar, homoj el ĉiuj aĝoj rajtas superverŝi la fremdulojn per akvo. Ofte vidiĝas homoj kiuj verŝas sitelojn da akvo el la balkonoj super sensuspektaj homoj marŝantaj sub ili. La Cigna Lago de la Erevana Opero estas la plej populara ejo por la festadoj de Vardavar.

En aŭgusto 2015, Terjan Kultura Centro subtenata de la Erevana Urbodomo lanĉis sian unuan armenan tradician vestan festivalon konatan kiel la Erevana Taraz-Festo .

Kiel unu el la praaj vinfaraj regionoj, multaj vinfestoj estas festataj en Armenio. Erevano lanĉis siajn unuajn ĉiujarajn vinfestojn konatajn kiel la Erevanaj Vintagoj en majo 2016.  La Akvomelona Festo lanĉita en 2013 ankaŭ fariĝas populara evento en la urbo. La Erevana Biero-Festo okazas ĉiujare dum la monato aŭgusto. Ĝi unue estis organizita en 2014.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Erevana televidturo

Multaj publikaj kaj privataj televidaj kaj radiaj kanaloj funkcias en Erevano. La Publika Televido de Armenio funkcias ekde 1956. Ĝi fariĝis satelita televido en 1996. Aliaj satelitaj televidiloj inkluzivas la Armenian Televidon posedatan de la Tut-Armena Amaskomunikila Grupo, Kentron-Televidon posedata de Gagik Carukjan, Shant TV kaj kontraŭpagan Shant TV. Aliflanke Yerkir Media, Armenia 2, Shoghakat TV , Erevana televido, 21TV kaj la televidaj kanaloj de la tutarmenia amaskomunikila grupo estas inter la plej rimarkindaj lokaj televidoj de Erevano.

Rimarkindaj gazetoj eldonitaj en Erevano inkluzivas la ĉiutagajn gazetojn de Aravot, Azg , Golos Armenii kaj Hayastani Hanrapetutyun.

Transportiloj[redakti | redakti fonton]

Skemo de la aŭtoŝoseoj de Erevano

Voj-reto[redakti | redakti fonton]

Krom la grandaj aŭtoŝoseoj de la urbo, la avenuoj Maŝtoc, Bagramjan kaj Tigran Mec, Erevano havas plurdek kilometrojn da aŭtoŝoseoj, kiuj ŝajnas araneaĵo:

Aliflanke, la rapida kaj konstanta kreskado de armenaj veturiloj (ĉ. 12000 veturiloj ĉiujare), kolapsigis la trafikon en la urbocentro kaj multaj ŝoseoj suferas senmoviĝon dum la labortagoj. Por la solvado de tiu problemo, la urbodomo decidis investi en la konstruado de novaj ŝoseoj. La nuna plej videbla solvaĵo estas la riparado de malnova fervojo kiel ŝoseo de urba periferio kiu ligos la nordajn kvartalojn kun la urbocentro, trairante malantaŭ luksa rezideja zono en konstruado, post la kaskada monumento.

Publika Transporto[redakti | redakti fonton]

Metroo[redakti | redakti fonton]

Placo de la Respubliko, metrostacio de la Metroo de Erevano

La Erevana Metroo Karen Demirĝjan, (armene : Կարեն Դեմիրճյանի անվան Երեւանի մետրոպոլիտեն կայարան) estas rapida transitsistemo kiu servas la ĉefurbon ekde 1981. Ĝi havas ununuran linion de 12,1 km longa kun 10 aktivaj stacioj kaj 45 ekzempleroj funkciantaj. La interno de la stacioj similas al tiuj de la eksaj okcidentaj sovetiaj nacioj, kun lustroj pendantaj de la koridoroj. La metrostacioj ŝanĝis la plejmulton el ĝiaj originaj nomoj post la dissolvo de Sovetunio kaj la sendependeco de la Respubliko Armenio.

Nordorienta etendaĵo de la linio kun du novaj stacioj nuntempe disvolviĝas. La konstruado de la unua stacio ( Aĝapnjak ) kaj de la unu-kilometra tunelo liganta ĝin al la cetero de la reto kostos 18 milionojn da usonaj dolaroj.  La tempo de la fino de la projekto ankoraŭ ne estis difinita. Alia longdaŭra projekto estas la konstruado de du novaj linioj, sed ĉi tiuj estas negocitaj por baldaŭa ekkonstruado.

La sistemo transportas pli ol 60.000 homojn ĉiutage.

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

Ĉefa enirejo de la Flughaveno Zvartnoco

Erevano estas servita de la Internacia Flughaveno Zvartnoco, situanta 12 kilometrojn okcidente de la urbocentro. Ĝi estas la ĉefa flughaveno de la lando. Inaŭgurita en 1961 dum la soveta epoko, flughaveno Zvartnoco estis renovigita unuafoje en 1985 kaj por dua fojo en 2002 por adaptiĝi al internaciaj normoj. Ĝi trairis remodeladon ekde 2004 per la konstruado de nova fina stacio. La unua fazo de la konstruado finiĝis en septembro 2006 kun la malfermo de la alvena zono. Dua sekcio nomumita por foriroj estis inaŭgurita en majo 2007. La forira terminalo estas antaŭvidita, oktobro 2011 loĝanta stato de la artaj instalaĵoj kaj teknologio. Ĉi tio igos la internacian flughavenon Erevano Zvartnoco, la plej granda, plej okupata kaj plej moderna flughaveno en la tuta Kaŭkazo.

Nuntempe ne ekzistas naciaj flugkompanioj en Armenio. La tuta projekto kostas pli ol 100 milionojn da usonaj dolaroj. Dua flughaveno, la flughaveno Erebuni , situas ĝuste sude de la urbo. Ekde la sendependeco, "Erebuni" estas ĉefe uzita por militistaj aŭ privataj flugoj. La Armena Aera Forto same instalis sian bazon tie kaj estas kelkaj MiG-29-oj lokitaj sur la areo de Erebuni[94].

Urbaj busoj, publikaj kamionetoj kaj trolebusoj[redakti | redakti fonton]

Marŝrutko

Publika transporto en Erevano estas tre privatigita kaj plejparte prizorgata de ĉirkaŭ 60 privataj transportaj kompanioj. Ekde majo 2017, 39 urbaj busaj linioj funkcias en Erevano. Ĉi tiuj linioj plejparte konsistas el ĉirkaŭ 425 busoj Bogdan, Higer City Bus kaj Hyundai County. Tamen la merkata kotizo de ĉi tiuj busoj en publika trafiko estas nur ĉirkaŭ 39,1%.

Sed la 50,4% de publika trafiko estas ankoraŭ servata de "publikaj kamionetoj", loke konataj kiel marŝrutka. Temas pri ĉirkaŭ 1210 rusaj kamionetoj GAZelle kun nur 13 sidlokoj, kiuj funkcias same kiel aŭtobusoj, havantaj 79 malsamajn liniojn kun diversaj itineroj kaj samaj haltoj. Laŭ oficejo de la Urbodomo de Erevano, estontece marŝrutkoj estos anstataŭigitaj per ordinaraj pli grandaj busoj. Malgraŭ tio, ke la kamionetoj havas nur ĉirkaŭ 13 sidlokojn, la limo de pasaĝeroj ne estas kontrolita, kaj kutime ĉi tiuj kamionetoj portas multe pli da homoj, kiuj staras interne [95].

La Erevana trolebusa sistemo funkcias ekde 1949. Iuj malnovaj sovetepokaj trolebusoj estis anstataŭigitaj per kompare novaj trolebusoj. En majo 2017, nur 5 trolebusaj linioj funkcias, kun ĉirkaŭ 45 ekzempleroj en servo. La trolebusa sistemo estas posedata kaj funkciigita de la Erevana komunumo.

Trolebuso en Erevano

La tramreto, kiu funkciis en Erevano ekde 1906, estis malfunkciigita en januaro 2004. Ĝia funkciado havis koston 2,4-oble pli alta ol la generitaj profitoj, kio puŝis la ĉefurban registaron fermi la reton, malgraŭ lastaj klopodoj por savi ĝin je la fino de 2003. Ekde la fermo, la reloj estis malmuntitaj kaj venditaj.

Pro disiĝo inter dekoj da privataj transportaj kompanioj, la transporto estas apenaŭ reguligita, kun nur reguliga vojaĝo. Tiel, la kvalito de veturiloj ofte estas netaŭga, sen certaj reguloj pri sekureco. Male al la plimulto de mondaj ĉefurboj, ne ekzistas establita bileta sistemo en la publika transporto de Erevano. Pasaĝeroj devas pagi la monon rekte al la ŝoforo kiam ili eliras el la veturilo. La biletprezo, estante unu el la malmultaj reguloj, estas fiksita kaj kontrolita de aŭtoritatoj. Unudirekta vojaĝo kostas 100 AMD (ĉirkaŭ 0,21 USD) por ĉiuj busoj kaj publikaj kamionetoj, dum ĝi estas 50 AMD por trolebusoj. La centra stacio en kvartalo Nor Kilikia funkcias kiel busa stacidomo por interurba transporto, servante forirajn itinerojn al preskaŭ ĉiuj urboj de Armenio same kiel eksterlande, precipe Tbiliso kaj Tabrizo.

Telfero[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 2004, ekzistis telfero kiu kunligis la urbocentron kun la rezideja kvartalo Nork, ene de la distrikto Nork-Maraŝo. Dum la monato aprilo samjare, la ĉelo dekroĉiĝis ekde 17-metra alto kaŭzante la morton al 5 el la 7 pasaĝeroj.

Ekde la akcidento la telfero estis abandonita. Jam malbonkvalita antaŭ la akcidento, la telfero serĉas investantojn por reekigi la servon. Ĝi estis ĉiutage uzata de 500 personoj.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Trajnstacidomo de Erevano, kun la statuo de Davido de Sasuno

Erevano havas ununuran centran stacidomon (pluraj fervojaj stacidomoj de antaŭurboj ne estas uzataj ekde 1990), kiu estas konektita al la urbego per la stacio Sasunci Davit. La stacidomo estas farita en sovetstila arkitekturo kun sia longa pinto sur la konstrua tegmento, reprezentanta la simbolojn de komunismo: ruĝa stelo, martelo kaj rikoltilo. Pro la turkaj kaj azeraj blokadoj kontraŭ Armenio, ekzistas nur unu internacia trajno preterpasanta unufoje ĉiun duan tagon, kun najbara Kartvelio kiel ĝia lasta celloko. Por sumo de 9 000 ĝis 18 000 dramoj, eblas preni la noktan trajnon al la kartvela ĉefurbo, Tbiliso.  Ĉi tiu trajno tiam daŭras al sia celo Batumo, ĉe la bordo de la Nigra maro en la somera sezono [96].

La sola fervojo iranta al Irano sude preterpasas la fermitan limon de Naĥiĉevano. Pro tio ne ekzistas trajnoj, kiuj iras suden de Erevano. Nuntempe estas studata konstruprojekto pri nova fervoja linio, kiu ligus Armenion kaj Iranon rekte.

Dum la unua jardeko de la 21-a jarcento, la Sudkaŭkaza Fervoja Kompanio kiu estas la nuna funkciiganto de la fervoja sistemo en Armenio, anoncis sian pretecon meti la fervojan linion Erevano-Gjumri-Kars en la okazo ke la armenaj-turkaj protokoloj estus funkciigitaj.

Taksio[redakti | redakti fonton]

Armenio estas inter la plej 10 plej sekuraj landoj, kie oni povas ĉirkaŭvagi kaj iri hejmen sola sekure nokte. Erevano fieras havi konektojn 24/7 ĉar taksioj haveblas en ajna horo de la tago aŭ nokto [97]. Taksiaj servaj kompanioj kovras la tutan urbon krom multaj interretaj taksiaj servaj provizantoj, inkluzive de GG-Taksio, Utaxi kaj Yandex.Taxi .

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Erevano naskiĝis Roberto Aleksandro Abaĝjan, Sargis kaj Marine Galstyan.

Internaciaj rilatoj kaj kunlaborado[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Erevano estas ĝemeligita kun:

Partnerecoj[redakti | redakti fonton]

Placo de Francio kun la statuo de Jules Bastien-Lepage de Auguste Rodin en la centro estas inter la simboloj kun la partnereco inter Erevano kaj Parizo Erevano ankaŭ kunlaboras kun:

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Mirza Ĝabbar Asgarzade, pedagogo

Vidaĵoj de Erevano[redakti | redakti fonton]


Panoramo en vintro
Panorama vido de la urbo je septembro 2010
Panorama vido de la urbo je septembro 2010

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Rene Grousset. Histoire de l'Armenie. Payot, Parizo, 1984.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

En 1991 fondiĝis Landa Asocio "Armena Esperantista Unuiĝo", kiu aliĝis al UEA en la jaro 1997.

En la Jarlibro de UEA 2014 estas 6 delegitoj en Erevano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Avenuo Bagramjan

Erevana Internacia Filmfestivalo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Armenica.org – Historio de Armenio

(armena) Metroo de Erevano Arkivigite je 2019-12-28 per la retarkivo Wayback Machine

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://buscon.rae.es/dpdI/SrvltConsulta?lema=Erev%E1n
  2. 2,0 2,1 http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=1&lang=eng
  3. http://www.gov.am/enversion/regional_7/regional.htm
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-27. Alirita 2009-04-21.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-10. Alirita 2009-04-21.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-13. Alirita 2009-04-21.
  7. Marie-Félicité Brosset. Rapports sur un voyage archéologique dans la Georgie et dans l'Aarménie exécuté en 1847–1848. — Académie Impériale, 1849. — P. 116
  8. 8,0 8,1 8,2 Kouymjian. "Armenia", p. 5.
  9. Vidu artikolojn Historio de Erevano, Historio de Armenio kaj Urarto.
  10. http://www.yerevan.am/index.php?page=emblem&lang=eng
  11. http://www.acam-france.org/armenie/politique/emblemes.htm
  12. http://www.yerevan.am/en/symbols-of-yerevan/
  13. Yerevan Municipality:Old Yerevan. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2020-09-22.
  14. (2000) The Heritage of Armenian Literature: From the Oral Tradition to the Golden Age 1. Detrojto: Wayne State University Press, p. [htt://archive.org/details/heritageofarmeni00ajha/e/168 168]. ISBN 978-0-8143-2815-6.
  15. 15,0 15,1 http://armenianow.com/pdf/yerevan.pdf
  16. Gérard Dédéyan (dir.), op. cit., p. 313.
  17. 17,0 17,1 Gérard Dédéyan (dir.), op. cit., p. 269.
  18. The Turco-Mongol Invasions. Rbedrosian.com. Alirita 2012-05-22.
  19. Kouymjian, Dickran (1997), "Armenia from the Fall of the Cilician Kingdom (1375) to the Forced Migration under Shah Abbas (1604)" en The Armenian People From Ancient to Modern Times, Volumo II: Foreign Dominion to Statehood: The Fifteenth Century to the Twentieth Century, eld. Richard G. Hovannisian, Novjorko: St. Martin's Press, p. 4. (ISBN 1-4039-6422-X).
  20. Kouymjian. "Armenia", p. 4.
  21. Steven R. Ward. Immortal, Updated Edition: A Military History of Iran and Its Armed Forces pp 43. Georgetown University Press, 8an de januaro 2014 (ISBN 1626160325)
  22. A Global Chronology of Conflict: From the Ancient World to the Modern Middle East, Vol. II, ed. Spencer C. Tucker, (ABC-CLIO, 2010). 516.
  23. History of Eastern Armenia. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-09-22.
  24. Encyclopaedia Iranica Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (George A. Bournoutian and Robert H. Hewsen, Erevano)
  25. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj SAE; $2
  26. The Use and Abuse of History: How the Past Is Taught to Children. ISBN 0-415-28592-5.
  27. Kirakossian, Arman J.. '. ISBN 1-884630-07-3.
  28. Timothy C. Dowling Russia at War: From the Mongol Conquest to Afghanistan, Chechnya, and Beyond p 729 ABC-CLIO, 2a de decembro 2014 (ISBN 1598849484)
  29. The Nagorno-Karabakh Conflict: A Legal Analysis. Heiko Krger, Heiko Krüger. Springer, 2010. (ISBN 3-642-11787-2), (ISBN 978-3-642-11787-9).
  30. (1980) Armenia: A Survival of a Nation, Chapter 3. Librairie Au Service de la Culture, p. [htt://archive.org/details/armeniasurvivalo0000walk_c0v5/e/75 75]. ISBN 978-0-312-04944-7.
  31. Encyclopædia Universalis France S.A., " Erevan ", 1995.
  32. (2009) Children of Armenia: A Forgotten Genocide and the Century-long Struggle for Justice. Novjorko: Simon & Schuster, p. 34. ISBN 978-1-4165-5725-8.
  33. Hovannisian. Armenia on the Road to Independence, p. 193.
  34. ФАКТЫ: Передача Иревана от Азербайджана Армении - 16 "за", 1 "против". Arkivita el la originalo je 2018-11-02.
  35. (1993) The Revenge of the Past: Nationalism, Revolution, and the Collapse of the Soviet Union. Stanford: Stanford University Press, p. [htt://archive.org/details/revengetnatio00suny/e/n144 122]. ISBN 0-8047-2247-1.
  36. Arkivita kopio (ĉine). 北京市人民政府外事办公室 (2010-12-20). Arkivita el la originalo je 2018-07-04. Alirita 2017-07-08.
  37. (2001) From Ter-Petrosian to Kocharian: Leadership Change in Armenia. University of California, Berkeley, p. 44.
  38. Astourian 2001, p. 45.
  39. (1997) Human rights watch world report 1997: events of 1996. Novjorko: Human Rights Watch, p. 198. ISBN 9781564322074.
  40. (2003) The Caucasus and Central Asian Republics at the Turn of the Twenty-First Century: A guide to the economies in transition. Novjorko: Routledge, p. [htt://archive.org/details/caucasuscentrala00jeff/e/n67 57]. ISBN 9780203358474.
  41. Մահացել է ՊՊԾ գնդի տարածքի գրավման ժամանակ վիրավորված ոստիկանը
  42. http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=2425&lang=eng
  43. http://www.yerevan.am/index.php?.
  44. http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=1305&lang=eng
  45. http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=1&lang=eng.
  46. http://www.a1plus.am/en/?page=issue&iid=68225 Arkivigite je 2009-03-09 per la retarkivo Wayback Machine.
  47. http://www.reporter.am/go/article/2009-02-27-yerevan-to-elect-a-city-council-for-the-first-time Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine.
  48. http://www.yerevan.am/index.php?page=communities.
  49. http://www.armenews.com/article.php3?id_article=49675 Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  50. http://www.yerevan.am/index.php?page=mayor Arkivigite je 2018-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  51. http://docs.armstat.am/census/pdfs/12.pdf Arkivigite je 2008-09-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  52. M. Karapetyan (1986) "The Dynamics of the Number and Ethnic Structure of the Population of Yerevan in 1600–1724 Arkivigite je 2018-09-28 per la retarkivo Wayback Machine" Patma-Banasirakan Handes. pp. 95–109. ISSN 0135-0536
  53. Haroutiun Khatchatrian, " Un ambitieux agenda économique pour l'Arménie: Le nouveau gouvernement pourra-t-il relever le défi ? " sur Caucaz.com, 18an de julio 2007 (france). Alirita 26an de majo 2008.
  54. «Նոյ» թաղամասը կարժենա $ 100 մլն
  55. Krikor Amirzayan, « Les autorités arméniennes prévoient 450 000 touristes en Arménie pour 2007 », en Nouvelles d'Arménie, la 28-an de julio 2007 (arkivigite).
  56. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-08. Alirita 2009-04-22.
  57. 57,0 57,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj PRSP; $2
  58. http://radiostationworld.com/Locations/Armenia/Radio.asp.
  59. http://www.armradio.am/.
  60. http://www.vem.am/?go=news%7Ctitre=Radio VEM.
  61. http://www.radiovan.am/.
  62. http://www.radioaurora.am/.
  63. Karine Solovieff, «Lycos Europe délocalise la majorité de ses informaticiens en Arménie», en la retejo 01net, la 23-an de majo 2005 Arkivigite je 2008-10-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  64. UITE, «Microsoft office was opened in Yerevan ». Arkivita el la originalo je 2008-02-02. Alirita 2009-04-22.
  65. 65,0 65,1 65,2 65,3 Armenia — Geographic distribution of poverty and Inequality
  66. 66,0 66,1 http://www.yerevan.am/index.php?page=headline.
  67. Armenicum Clinical Centre. Arkivita el la originalo je 2018-07-18. Alirita 2020-09-22.
  68. ArmeniaNow.com. ArmeniaNow.com. Arkivita el la originalo je 2010-08-12. Alirita 2an de julio 2010.
  69. By Gayane Mirzoyan (2015-08-11). Former Iranian Market Ferdowsi – To be Demolished | Gayane Mirzoyan. Chai Khana. Arkivita el la originalo je 2016-10-18. Alirita 2017-12-11.
  70. Kond: Stepping Back in Time | Onnik James Krikorian. Onnik-krikorian.com. Arkivita el la originalo je 2017-12-12. Alirita 2017-12-11.
  71. City of Dust: How an Ongoing Construction Boom Is Destroying Yerevan's Architectural Heritage | IANYAN Magazine. Ianyanmag.com (2015-03-19). Alirita 2017-12-11.
  72. [1]
  73. Infos de la planète, « Reforestation: le projet Arbre Arménie» Arkivigite je 2011-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 23-an de septembro 2006.
  74. http://www.edu.am/DownloadFile/229arm-ADDRESS_BOOK_of_COLLEGES.pdf.
  75. http://www.edu.am/DownloadFile/233arm-ADDRESS_BOOK_of_CRAFTSMANSHIP_COLLEGES.pdf.
  76. informoj de la retejo de la armenia abasadejo en Hindio
  77. retejo de la Ŝtata Erevana Universitato
  78. retejo de la Ŝtata Muziklernejo. Arkivita el la originalo je 2007-08-12. Alirita 2009-04-22.
  79. retejo de la Ŝtata Medicina Universitato (Ե.Պ.Բ.Հ. - JSMU)
  80. retejo de la Ŝtata Inĝeniera Universitato. Arkivita el la originalo je 2009-06-09. Alirita 2009-04-22.
  81. retejo de la Ŝtata Lingva Universitato
  82. retejo de la Usona Universitato de Armenio (Հայաստանի Ամերիյան Համալսարան)
  83. retejo de la Franca Universitato en Armenio (UFAR)
  84. Website of the National Gallery of Armenia. Arkivita el la originalo je 11an de aprilo 2008. Alirita 20an de majo 2008.
  85. ArmeniaTour. Arkivita el la originalo je 20an de februaro 2008. Alirita 20an de majo 2008.
  86. Brady Kiesling, Rediscovering Armenia, 2000, Read online Arkivigite je 2008-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
  87. (2008) Art and AsiaPacific 3 (angle). Fine Arts Press, p. 144.
  88. retejo de la Arkivigite je 2011-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Erevana Internacia Filmfestivalo
  89. Yerevan Jazz Fest. Arkivita el la originalo je 2018-06-23. Alirita 2020-09-23.
  90. la Zoo en la vikio armeniapedia
  91. "Akvomondo" en la vikio armeniapedia
  92. Julia Hakobyan, « Winter Water World: Popular park expands for cold-weather indulgence » en ArmeniaNow Arkivigite je 2009-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, la 2-an de novembro 2007.
  93. retejo de la amuzparko Play City. Arkivita el la originalo je 2009-04-26. Alirita 2009-04-22.
  94. Website of Zvartnots International Airport. Alirita 18an de majo 2008.
  95. Arminfo, "Last Tram Put Out Of Operation in Yerevan" (22an de januaro 2004). Arkivita el la originalo je 2007-10-27. Alirita 19an de majo 2008.
  96. ArmenPress, "Yerevan - Batumi railway communication to resume in Summer", ArmeniaDiaspora.com (15an de februaro 2007). Arkivita el la originalo je 2008-04-04. Alirita 19an de majo 2008.
  97. Armenio inter la dek plej sekuraj landoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.