Yma Sumac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Yma Sumac 1953.jpg
Yma Sumac en 1953

Zoila Augusta Emperatriz Chávarri del Castillo naskiĝis en la Distrikto Ichocán, Cajamarca - Peruo, la 10-an de septembro 1922 kaj forpasis en Los-Anĝeleso, Kalifornio - Usono, 1-an de novembro 2008, plej konata kiel Yma Sumac (transliterigo el la keĉua lingvo Ima Sumaq, "kia bela"), ŝi estis kantistino soprano el Peruo kiu atingis la plej altan registron de kvin oktavoj en la epoko kiam la mezumo atingita de kiu ajn operkantisto estis du oktavojn kaj duonon. Oni diras ke ekde ŝia infaneco ŝi intencis imiti la birdokantojn, ekiĝante tiamaniere ŝia pasio por kantado. Yma Sumac atingis famegon en la tuta mondo kaj pro la alta registro kaj pro ŝia ekzota beleco, kaj la magia aŭro kiu signifis intepreti inkaan sacerdotinon aŭ sunvirgulinon. Ŝi estas la sola peruanino kiu havas sian nomon enskribitan ĉe la Holivuda Fampromenejo

Biografio

Ŝiaj gepatroj estis Sixto Chávarri kaj Emilia del Castillo Atahualpa. Ŝia kondiĉo kiel devenanto de la inkao Atahualpa estis oficiale certigita la 23an de majo 1946 de la Perua Registaro. En la dokumento, subskribita de la konsulo José Varela y Arias, diras:

"Mi atestas per tiu ĉi medio ke je mia bona kompreno kaj akorde al la asertoj de la aŭtoritatoj en la historio de la inkaoj kaj en la perua historio ĝenerale, Imma Summack estas devenanto de la Inkao Atahualpa."

Post la malkovro de ŝia talento je la 13 aĝo, Yma Sumac translokiĝis al la urbo Limo. Ŝia unua apero en la radio estis en 1942. Edziĝis al Moisés Vivanco, tekstisto kaj bandestro, la 6an de junio samjare. Uzante la artistan nomo Imma Sumack surbendigis kiel minimume ok kanzonojn el la perua folkloro en Argentino en 1944.

Dum la unuaj surbendigoj por la diskeldonejo Odeon aperis la grupo de Moisés Vivanco, nomata "Perua Arto-Ensemblo" — grupo integrita de 46 denaskaj dancistoj, kantistoj kaj muzikistoj. En 1946 Inma Sumac kaj Vivanco vojaĝis al la Novjorko kie ŝi kantis kun la triopo "Trío Inca Taky", tiamaniere ili atingis subskribi kontrakton kun Capitol Records en 1950.

La 2an de majo 2006, post 30 jaroj de scenejmalapero kaj je la 83a aĝo ŝi revenis al Peruo por ricevi serion da ordenoj de la registaro de tiu ĉi lando kaj aliaj autoritatoj kaj kulturaj organizoj. Danke al la iniciatemo de la Kultuara Asocio Romanza kaj al la elpaŝoj de Miguel Molinari, ano de la Kultura Asocio de Muzikarto Romanza, Yma Sumac vizitis Peruon en majo 2006. La soprano, 84aĝa, restis dum 15 tagoj en la lando, sufiĉe da tempo por viziti kaj Kuskon kaj Machu Picchun.

Sabate la 1an de novembro 2008, Yma Sumac forpasis post longa batalo kontraŭ kancero ĉe hospitalo en Los-Anĝeleso. Laŭ deziro de la soprano kaj de ŝiaj plej proksimaj parencoj estis entombigita en Holivudo kie ŝi loĝis 60 jarojn.

Diskografio

Filmaro

Unua surbendigoj en 1943

  • A Ti Solita Te Quiero
  • El Picaflor
  • La Benita
  • Amor
  • Amor Indio
  • Waraka Tusuy
  • Carnaval Indio
  • Un Amor
  • Mi Vida y La Tuya
  • Te Quiero
  • Cholo Traicionero
  • Wifalitay
  • El Payandé
  • La Sirena
  • Pariwana
  • Mashiringa
  • Melgar
  • Andina
  • Punchauniquipy
  • Cholitas Puneñas
  • Qué Lindos Ojos
  • Virgenes del Sol

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. "Four Octave Inca"