Saltu al enhavo

Yo el Supremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yo el Supremo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Augusto Roa Bastos
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Ĝenro diktatorromano • historia fikcio
vdr

Yo el Supremo (Mi la Superulo) estas romano de la paragvaja verkisto Augusto Roa Bastos publikigita en 1974, kiam li loĝis ekzile en Bonaero.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

«El Supremo» (La Superulo) estis kromnomo de la advokato, revoluciulo kaj porviva diktatoro de Paragvajo, nome José Gaspar Rodríguez de Francia, kiu regis la landon unue en triumviraro en 1811, en konsularo el 1813 kaj kiel unupersona magistratano ekde 1816 ĝis sia morto, okazinta en 1840. La romano montras la plej negativajn aspektojn de lia regado, nome la maljusteco kaj la dureco de la diktatoro.

Yo el Supremo estas historia romano pri la politika vivo de la diktatoro laŭlonge de liaj du dek sep jaroj de regado, en kiuj firmiĝis mondo de maljustico, espluatado, rasismo, malriĉigo, persekutado kaj murdoj, same kiel popola sento disigita inter la deziro de ribelo kaj la longdaŭra stoikismo.

La verko elstaras montrante pli realisman rigardon ol tiu kutima en la latinamerika ĝenro de la «romano pri diktatoro». Ĝi portretas la figuron de Rodríguez de Francia nek mitigante ĝin nek demonigante ĝin, sed pere de verŝajnaj informoj. Ĝi klare atakas la aŭtoritatismon, ĉefe denoncante la subpremadon kiun oni suferis en la lando kaj kritikante la povegon. Oni rakontas la historion de la doktoro Francia el la vidpunkto de la viktimoj de la reĝimo, sekvante la notoj el lia privata kajero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]