Yoani Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yoani Sánchez
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1975 (1975-09-04) (48-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Alma mater Universitato de Havano
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto • homrajta aktivulo • politikisto • blogisto • Interreta famulo
TTT
Retejo http://www.desdecuba.com/generationy/
vdr
Foto de Yoani maskita kun peruko kaj okulvitroj, por ne esti rekonata, iom antaŭ debato pri la interret-aliro organizita de la kuba revuo Temoj.

Yoani SÁNCHEZ (n. en Havano la 4-an de septembro 1975) estas kuba filologino kaj ĵurnalisto, loĝante en Havano, ŝi famiĝis tutmonde per diversaj gravaj amaskomunikiloj pro ŝia blogo Generacio Y (hispane Generación Y), ekde kie ŝi kritike priskribas la realecon de Kubo, malgraŭ la persekutoj kiujn ŝi denuncas (kaj kiuj eĥiĝas en tutmondaj amaskomunikiloj) flanke de la registaro de Raúl Castro. Generacio Y, kies aliro estis blokita en Kubo, estas la kuba blogo kun pli da sekvantoj kun tradukoj en 17 lingvoj, ĝi registras ĉ. 14 milionojn da vizitoj monate kun miloj da komentoj de la legantoj.[1]

Ŝi kaj sia persona retpaĝaro estis premiitaj per multnombraj premioj kaj distingaĵoj: la hispana tagĵurnalo El País ŝin koncedis en 2008 la "Premion Ortega y Gasset" pri ĵurnalismo konsistanta el 15.000 eŭroj, en la branĉo pri cifereca ĵurnalismo;[2][3] la revuo Time selektis ŝin en 2008 inter la 100 plej influaj personoj de la mondo;[4] Generacio Y estis elektita de Time kaj la usona televidĉeno CNN inter la 25 plej bonaj blogoj de la mondo kaj Generacio Y ricevis la premion de la juĝantaro kiel la plej bona blogo en la konkurso The BOBs de la Deutsche Welle;[5] cetere, ŝi estis la unua blogantino kiu gajnis unu el la prestiĝaj premioj pri ĵurnalismo Maria Moors Cabot, en 2009.[6]

Yoani defendas la reformojn kaj ŝanĝojn (ekonomiajn kaj politikajn) en Kubo por ke ĝiaj civitanoj povu atingi materian bonstaton kaj personan realiĝon.[7] Ŝi ankaŭ elstaras pri ŝia aktivado en la promociado de la kuba alternativa blogaro kaj pro ŝia denunco kontraŭ la perfortado de la homaj rajtoj en Kubo.[8][9] La usona prezidento Barack Obama diris pri ŝia blogo:

Citaĵo
 Via blogo ofertas ja al la mondo specialan fenestron pri la realeco de la ĉiutaga vivo en Kubo. Estas revelaciiga ke Interreto ofertis kaj al vi kaj al aliaj kubaj kuraĝaj blogantoj liberespriman spacon, kaj mi aplaŭdas tiujn kolektivajn penojn por kuraĝigi viajn sampatrianojn esprimiĝi pere de la teknologio.[10] 

Krom ŝia agado en la blogo Generacio Y, Yoani kunlaboras en The Huffington Post, enretan ĵurnalon kaj aldoninto de blogoj klasifita kiel la plej ligita blogo en interreto.[11]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]