Jokohama FC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yokohama FC)
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj futbalkluboj de la urbo Jokohamo. Ekzistas ankaŭ artikolo pri la klubo Jokohamo F. Marinos.
la stadiono

Jokohama FC aŭ en plena Esperanto Jokohama FK, do "Jokohama futbalklubo" (横浜FC, latinliterigite Yokohama Efushī) estas profesia futbalteamo de Japanio, kies unua vira teamo nune ludas en la 2-a Japana Ligo. La oficiala hejmurbo de la teamo estas Jokohamo, kaj FC estas la tradicia mallongigo por futbalklubo en Anglio, la devenlando de la sporto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Yokohama Flügels[redakti | redakti fonton]

La klubo estas la daŭrigo de la futbalklubo Yokohama Flügels ("Jokohamaj flugiloj", laŭ la germana vorto Flügel, flugilo, mise pluraligita per anglalingva plurala afikso -s), kiu konkuris en la 1-a Japana Profesia Futbala Ligo inter la jaroj 1993 kaj 1998. La tiama nomo aludis al la kluba sponsoro, la aviada kompanio All Nippon Airways. Kiam en 1999 la klubo kuniĝis kun la samurba konkura klubo "Jokohamo Marinos" por formi Jokohamo F. Marinos, multaj subtenantoj de la antaŭa klubo kontraŭis la kunigon kaj samjare apartiĝis per fondo de nova klubo, nomata Jokohama FC.


Iuj futbalistoj de la nuna klubo:[redakti | redakti fonton]

Iuj futbalistoj de la antaŭa klubo "Jokohamaj flugiloj":[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]