YooMoney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
YooMoney
ruse ЮMoney
Emblemo de la pagsistemo
Fondodato la 24-an de julio 2002
Fondoloko Sankt-Peterburgo, Rusio
Kompanio Sberbanko
Nombro de uzantoj 60 milionoj da registritaj monujoj (2019)
Eldonado de kartoj haveblas
Pagokluzo haveblas
API haveblas
Retejo yoomoney.ru
vdr

YooMoney (ruse ЮMoney; antaŭe Yandex Mono, ruse Яндекс.Деньги) estas la rusia elektronika pagsistemo, la dua laŭ populareco inter interretaj pagiloj en Rusio post Sberbank Online (decembro 2020)[1]. Ĝia posedanto ekde 2020 estas Sberbanko, kiu aĉetis ĝin ĉe la origina posedanto Yandex[2]. La servo uzeblas per retejo kaj movtelefonaj aplikaĵoj. Ĝi estas partnero de MasterCard kaj eldonas proprajn virtualajn kaj plastajn kartojn. Fine de 2019 ĝi havis 2 milionojn da plastaj kaj 19 milionojn da virtualaj kartoj, ligitajn al 60 milionoj da registritaj monujoj[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnova rusa emblemo.

Malnova angla emblemo.

Yandex Mono ekfunkciis la 24-an de julio 2002 kiel kunlabora projekto de Yandex kaj la kompanio PayCash (Sankt-Peterburgo), en kiu Yandex investis ilojn por interagi kun amasa uzantaro kaj PayCash donis teknologian platformon[4]. La 14-an de novembro la Centrobanko eldonis por ĝi la unuan en Rusio bankan atestilon por sistemo de interretaj pagoj[5].

En aprilo 2007 Yandex elaĉetis 50% de akcioj de sia partnero kaj iĝis la sola posedanto de la sistemo. La ĉefsidejo de la kompanio restis en Sankt-Peterburgo, ĉar tie troviĝis plejparto de la teknika personaro[6][7].

Komence Yandex Mono funkciis forme de aplikaĵo-monujo, sed en 2005 ĝi transformiĝis je interreta servo, alirebla per retumilo. Danke al tio jam en 2006 ĝi akiris duoble pli da uzantoj ol antaŭjare, kaj en 2007 ĝi havis 1,5 milionojn da uzantoj[8].

La 27-an de junio 2011 aperis leĝo "Pri nacia pagsistemo", kiu postulis ke ĝis la 1-a de oktobro 2012 la posedantoj de la elektronikaj pagsistemoj registriĝu kiel nebankaj kreditaj organizaĵoj aŭ ricevu bankan licencon. Yandex Mono tiutempe ĉiutage peris pli ol 80 mil pagojn, ĝian pagilon akceptis pli ol 3000 interretaj vendejoj, ĝi havis pli ol 8 mil monujoj[9]. Post esplorado de kelkaj variantoj, somere de 2012 Yandex Mono ricevis licencon kiel nebanka kredita organizaĵo. En decembro 2012 ĝi informis, ke Sberbanko aĉetis 75% de la statuta kapitalo minus 1 rublon, paginte 60 milionojn da dolaroj. Direktoro de la firmao restis Jevgenija Zavaliŝina. En 2012 Yandex Mono havis pli 11 milionoj da registritaj monujoj, ĉiutage aldoniĝis ĉirkaŭ 9000 pliaj kaj okazis pli ol 120 mil pagoj. En marto 2012 15% de la loĝantoj de plej grandaj (kun loĝantaro pli ol 800 mil) urboj de Rusio uzis tiun ĉi pagsistemon[2].

En julio 2019 aperis la elsendflua servo Ya.Elsendfluisto (ruse Я.Стример) [1], ebliganta konekti spektantojn kaj kolekti iliajn donacojn[10].

Laŭ raportoj de 2016-2016 fare de e-Finance User Index kaj Mediascope, ĝi estis la tria plej populara pagilo en Rusio post Sberbank Online kaj bankokartoj. En 2018 inter demanditaj de la esplorejo Mediascope retumantoj 12 ĝis 55 jarojn aĝaj kaj loĝantaj en urboj kun loĝantaro je pli ol 700 mil homoj, 71% uzis elektronikajn pagilojn kaj 48,5% el ili pagis per Yandex Mono (en 2017 — 33%), dum WebMoney uzis 38,9%, PayPal — 38,6%[11]. La 30-an de junio 2020 PayPal anoncis ĉesigon de ĝiroj ene de Rusio ekde aŭgusto 2020, do forlasis tiun ĉi parton de la rusia merkato[12].

Fine de junio 2020 Yandex anoncis ke kadre de ĝenerala disiĝo kun Sberbanko ĝi vendos siajn akciojn al ĝi kontraŭ 2,4 miliardoj da rubloj, do Sberbanko iĝos la sola posedanto de Yandex Mono[13]. La 23-an de julio la kontrakto estis subskribita[14]. En junio 2020 la prezidanto de Sberbanko German Gref diris ke malgraŭ ĝenerala disiĝo de la banko kaj Yandex pro kreskinta konkurenco inter ili, Yandex Mono plu restos en Sberbanko, ĉar ĝi havas multe da kontanta mono kaj estas sukcesa projekto[15]. Li diris ke ĝis la fino de 2020 la kompanio ŝanĝos la nomon kaj dezajnon. La uzantoj plu povos identigi sin per Yandex-konto, ĉiuj kartoj plu funkcios[3]. La 17-an de septembro 2020 okazis alinomo kaj Yandex Mono transformiĝis je YooMoney (cirile: ЮMoney), kie la cirila litero Ю referencas al la angla You (vi). Ĝis la 15-a de decembro 2020 oni samtempe uzis ambaŭ nomojn por alkutimigi la klientojn. Laŭ la sama logiko servo Yandex Kaso estis transformita je YooKassa (cirile: ЮKassa). Ю servos kiel ombrela varomarko, sub kiu poste aperos pliaj servoj kaj submarkoj[16].

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala direktoro Marija Graĉova dum konferenco. 2016.

Enigado de mono[redakti | redakti fonton]

En 2010 en Yandex Mono aperis ebleco rekte ĝiri monon al sia monujo de kartoj VisaMasterCard de iu ajn banko (antaŭe tio eblis nur por bankoj-partneroj kiel Alfa-Bank, Otkritije, Rosevrobank). La kliento pagis pro ĝiro 3,25% de la sumo[17]. En februaro 2011 Sberbanko ebligis senpage meti monon al Yandex Mono per siaj pagiloj kaj bankmaŝinoj[18]. Ekde aprilo 2018 eblas enigi monon senpage de bankokarto per aplikaĵo Yandex Mono, ĝiri monon inter la monujoj kaj preni kontantan monon de bankokartoj (ĝis 10 mil rubloj monate, post kio pagendas procentaĵo)[19][20]

Pagoj kaj ĝiroj[redakti | redakti fonton]

En 2012 aperis ebleco ĝiri monon de Yandex Mono al bankokartoj en 25 landoj. Unu ĝiro por anonima uzanto estis limigita je 15 mil rubloj, la reigstrita uzanto rajtis ĝiri ĝis 75 mil rubloj. Procentaĵo konsistigis 3%[21]. En 2014 aperis ebleco ĝiri monon inter kartoj de rusiaj bankoj sen havi monujojn ĉe Yandex Mono. Procentaĵo ĉe pago per retejo estas 1,95%, per movtelefona aplikaĵo — 1,9%[22]. Ekde majo 2015 eblas ĝiri monon al Western Union[23]

Pagojn per Yandex Mono akceptas la plej granda priservanto de loĝejoj en Sankt-Peterburgo (ekde aprilo 2014)[24], la Federacia Servo de Juĝejaj Ekzekuciistoj (ekde marto 2015)[25], la Retejo de Urbaj Servoj de Moskvo (ekde marto 2015) kaj la Retejo de Ŝtataj Servoj de Rusia Federacio (ekde marto 2016)[26]. Ekde marto 2016 uzantoj indikintaj numerojn de sia stirpermesilo kaj veturilajn registrilojn povas momente pagi monpunojn de la trafika polico[27]. Ekde decembro 2016 eblas pagi biletojn por rapidtrajnoj "Sapsan" de RZD[28]

Kolora karto de Yandex Mono

Yandex Monon akceptas kreantoj kaj vendistoj de komputilaj ludoj — Bigpoint, Wargaming.net, Electronic Arts (ekde septembro 2011), Steam (ekde oktobro 2011)[29][30], Xbox Live (ekde decembro 2013), PlayStation Network (ekde decembro 2015)[31][32]. Yandex Mono aktive kunlaboras kun Nintendo: ekde 2014 ludoj por Nintendo 3DS kaj Wii U ĉeestas en montrofenestro de Yandex Mono kaj en 2017 Yandex Mono iĝis la unua regiona distribuanto de cifereca enhavo por Nintendo Switch[33].

Yandex Mono kunlaboras kun retvendejoj kaj retbazaroj el Ĉinio. Ekde 2010 pagojn per Yandex Mono akceptas la ruslingva versio de la retvendejo Taobao, ekde 2011 — vendejo de elektronikaĵoj MiniInTheBox[34], ekde 2014 — AliExpress[35]. En 2015 Yandex Mono iĝis partnero de la komerca retplatformo TradeEase, fondita de la ĉina pagsistemo PayEase, Bank of China, ministerio pri financoj de la provinco Hejlongĝjango kaj registaro de Suifenhe por disvolvigo de retkomerco en ĉelimaj regionoj de Rusio kaj Ĉinio[36]. En septembro 2015 la ĉina retvendejo JD.Com por eniri la rusian merkaton ekuzis Yandex Kaso por ebligi akcepton de pagoj per Yandex Mono[37].

Procentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kaze de ĝiro de unu konto al alia estas pagata procentaĵo je 0,5% (se tio okazas per aplikaĵo, la procentaĵo ne pagendas)[38]. Kaze de eligo de la mono el la sistemo, pagendas 3%. La enigado de mono estas senpaga[39].

Aliaj monunuoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas malfermi kontojn en aliaj monunuoj kaj ĝiri monon inter ĉiuj kontoj, inkluzive la rublan. Tio kostas 90 rublojn monate. Tamen oni povas enigi monon nur en rubloj, poste konvertante ĝin en aliajn valutojn. La plurvaluta karto ebligas pagi en iu ajn lando, aŭtomate aĉetante respektivan valuton laŭ kurzo proksima al tiu borsa[40].

En julio 2020 eblis uzi jenajn valutojn[41]:

Protektado de la uzantoj[redakti | redakti fonton]

En februaro 2016 kadre de Yandex Kaso aperis Sekura kontrakto (ruse Безопасная сделка) — plia servo por posedantoj kaj uzantoj de retbazaroj. Se retbazaro uzas ĝin, do tuj post la mendo Yandex Mono frostigas necesan sumon en konto de la aĉetanto kaj ĝiras ĝin al vendisto nur kiam la varo aŭ servo estos ricevitaj. Tio kostas 4-5% de la pago[42].

En marto 2017 ekfunkciis arbitracia servo Protekto de aĉetanto (ruse Защита покупателя), kadre de kiu Yandex Mono povas rekompenci erarojn aŭ fuŝojn de vendistoj kaj poste memstare ricevi de ili la pagitajn sumojn. Se tio okazas ofte, Yandex Mono povas ĉesigi kunlaboron kun respektiva vendejo[43]

En januaro 2018 ekfunkciis kontrolado de ekomomia stato de la kompanioj-partneroj, ricevantaj la pagojn. Tiuj informoj konsulteblas en la sekcio Kvitancoj (ruse Квитанции), tra kiu okazas pago laŭ bankaj datumoj. Tio preventas pagadon al bankrotoj. Informoj venas de la firmao DaData, kunlaboranta kun la Federacia Impostservo[44].

Bonusoj[redakti | redakti fonton]

Ekde majo 2018 la uzantoj ricevadas bonusajn poentojn, uzeblajn por pagi varojn kaj servojn. 1 poento egalas al unu rublo. La poentoj estas aljuĝataj pro pagoj, trapaso de identigado, eldonado de persona karto, konektado de ekstera bankokarto, invitado de geamikoj. Oni povas ricevi ankaŭ repagon forme de bonusaj poentoj: ĝis 5% pro aĉetoj en vendejoj kaj 1% — pro pagoj en Interreto[45]. Pliaj rabatoj kaj bonusoj alireblas en la retejo kaj aplikaĵo. Kontraŭ ĉiu pago Yandex Mono proponas elekti unu el kelkaj rabatoj, proponataj surbaze de maŝinedukado, konsideranta preferojn de respektiva uzanto. Krome en la monujo alireblas rabatoj de la tago kaj aliaj proponoj[46].

En novembro 2019 en Yandex Mono aperis ludo Moneylandia (ruse Манилэндия), per kiu uzantoj povas gajni poentojn egalajn al rubloj[47].

Amasfinancado[redakti | redakti fonton]

Komence de la 2010-aj jaroj Yandex Mono komencis esploradon de amasfinancado[48]. En 2011-2012 estis kreita amasfinancada aplikaĵo por Facebook kaj VKontakte, ebliganta akcepti oferojn, kalkuli kaj eligi ilin al elektronikaj monujoj, bankokartoj kaj kontoj[49].

En oktobro 2014 estis prezentita amasfinancada platformo Kune (ruse Вместе), kiu enhavis tri ilojn: Kaso (ruse Касса), Formo (ruse Форма) kaj Paĝo (ruse Страница; poste ĝi estis nomita Mi.Kolektosruse Я.Соберу)[50]. Kaso kaj Formo estis destinitaj ĉefe por neprofitcelaj organizaĵoj dum Mi.Kolektos ebligas al iu ajn privata persono kolekti monon en sia monujo iucele[51].

Identigo[redakti | redakti fonton]

Monujoj de Yandex Mono povas havi unu el tri statusoj: anonima, noma aŭ identigita. La identigado aperis en decembro 2009 por akordigi la servon al postuloj de leĝoj, celantaj kontraŭstaron al terorismo kaj monlavado[52]. Oni povas trapasi simplan identigon, prezentinte la ĉefajn datumojn (persona, patra kaj familia nomoj, serio kaj numero de pasporto, numero de persona asekurkonto, individua numero de impostpaganto aŭ numero de deviga sanasekuro) — tio ebligos ricevi statuson noma. Se oni aldonas plenajn pasportajn indormojn kaj konfirmas ke temas pri posedanto de la konto, la statuso estas identigita, do plej alta. Pli alta statuso donas pli da libereco rilate pagojn, eligon de mono ktp[53].

La identigo povas okazi per kontrolado de kredita historio, kopiado de identigiloj de alia monujo, persona vizito al oficejo de Yandex Mono, ĝiaj partneroj, pagsistemo Contact, vendejoj Svjaznoj, SberbankoUnistream[54].

Eksterlandaj klientoj povas trapasi identigon sendante datumojn per poŝto aŭ per agentoj, kiuj en julio 2020 haveblis en Armenio, Belorusio, Bulgario, Germanio, Israelo, Kazaĥio, Ĉinio, Kirgizio, Latvio, Moldavio, Taĝikio, Tajlando, Turkmenio, Turkio, Ukrainio, Estonio[55].

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Transdonado de la informoj inter kliento kaj servilo de Yandex Mono estas protektita laŭ protokolo TLS (antaŭe oni uzis SSL)[56]. Por konfirmado de operacioj estas uzataj unufojaj kodoj, suspektindaj ĝiroj estas blokataj de kontraŭfraŭda sistemo[57].

Ekde 2008 por protektado de la ĝiroj inter monujoj estas uzata plurfaktora aŭtentigado kun protektokodo, kreita de generilo de pseŭdohazardaj nombroj aŭ kombinaĵo el kvar ciferoj, elpensita de sendinto kaj uzata por ricevi la pagon[58].

Plastaj kartoj Yandex Mono povas esti protektitaj ankaŭ rilate regionon de uzado, tipon kaj grandecon de la operacioj. Ili subtenas 3-D Secure. Yandex Mono kongruas al la postuloj de la normoj PCI DSS kaj de la Banko de Rusio pri informa sekureco[59].

Fakoj[redakti | redakti fonton]

Servoj por personoj[redakti | redakti fonton]

Movtelefonaj aplikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interfaco de movtelefona aplikaĵo

Yandex Mono alireblas per aplikaĵoj surbaze de Android (ekde aprilo 2011), iOS (ekde oktobro 2011) kaj Windows Phone (ekde printempo 2012), kaj ankaŭ per komputiloj kaj aliaj iloj surbaze de Windows 10 (ekde aprilo 2016)[60][61]

Ekde majo 2015 oni povas pagi kaj ĝiri monon eĉ sen havi monujon ĉe Yandex Mono[62]. En 2016 aperis ebleco pagi per QR-kodo[63]. Post renovigo en 2018 eblas agordi la dezajnon, komuniki kun subtena servo en babilejo kaj sendi monpetojn al aliaj uzantoj[64][65].

Bankokartoj[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2012 aperis la unuaj bankokartoj Yandex Mono, eldonitaj de Tinkoff Bank. Sume tiu ĉi banko eldonis por Yandex Mono pli ol 400 mil kartojn MasterCard Gold kaj ĉirkaŭ 10 milionoj da virtualaj kartoj, ligitaj al elektronikaj monujoj[66]. Subtenado de tiuj ĉi kartoj ĉesis la 1-an de oktobro 2016[67].

En decembro 2015 Yandex Mono iĝis la unua el la rusiaj elektronikaj pagsistemoj, ricevinta licencon de principa partoprenanto (angle principal member) de MasterCard, kio ebligis al ĝi eldoni proprajn kartojn. Tiutempe tian statuson havis nur 10% de la rusiaj bankoj[68]. Tio ebligis al Yandex Mono pli flekse uzi la karton, proponante al la uzantoj bonusojn, repagojn, rabatojn ktp. En aŭgusto 2016 aperis kunlabora karto kun vendejoj Svjaznoj, kiu donis pli altan repagon por partoprenantoj de la lojaleca programo de tiu vendoreto. En aprilo 2017 aperis kunlaboraj kartoj, uzantaj markojn de aliaj vendejoj, festivaloj ktp[69]. Repago varias kaj maksimuma repago estas donata por aĉetoj en kategorio de monato, kiun elektas Yandex Mono, kaj ankaŭ por ĉiu kvina aĉeto en aliaj kategorioj[45].

Koloraj kartoj de Yandex Mono

La plastaj kaj virtualaj kartoj de Yandex Mono subtenas ĉiujn grandajn sistemojn de rapidaj pagoj[70]. Ekde septembro 2016 eblas pagi per Samsung Pay. En novembro 2016 Yandex Mono la unua post Sberbanko eklaboris kun Apple Pay[71].

Fine de 2018 Yandex Mono havis ĉirkaŭ 800 mil plastaj kartoj Mastercard World kaj pli ol 17 milionojn da virtualaj[72]. Virtualan karton eblas eldoni per retejo aŭ aplikaĵo. Plastaj kartoj eldoneblas en la nigra, blua, oranĝa, verda kaj viola koloroj[72]. Plastan karton eblas ricevi en oficejo de Yandex Mono, poŝtejo, per kuriero aŭ vendejoj Svjaznoj[73].

Yammi[redakti | redakti fonton]

En julio 2018 Yandex Mono kune kun la financa grupo FinEx lanĉis servon por etskala investado en la borsaj investaj fondusoj Yammi. Ĝin rajtas uzi posedantoj de la identigitaj monujoj. La investojn en Yammi administras roboto, kiu depende de preferoj de uzantoj investas je pli aŭ malpli riskaj valorpaperoj[74].

Ya.Streamer[redakti | redakti fonton]

En julio 2019, Yandex Mono lanĉis novan servon por ludantoj — Ya.Streamer (ruse Я.Стример, do Ya.Elsendfluanto), kiu ebligas akcepti donacojn dum elsendfluoj kaj montri al aliaj uzantoj la procezon de monkolektado. La servo estis lanĉita kunlabore kun Donate.Stream. Donacojn eblas fari el konto ĉe Yandex Mono aŭ de iu ajn bankokarto kaj ĝi tuj venas al la elektronika monujo de la kolektanto. Uzantoj povas akcepti donacojn en pluraj retejoj: Jutubo, Twitch, Smashcast, Ciberheroo, WASD.TV, Odnoklassniki, VKontakteFacebook. La servo ankaŭ kunagas kun elsendfluaj programoj, kiel OBS Studio, XSplit[75].

Servoj por kompanioj[redakti | redakti fonton]

YooKassa[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo YooKassa.
Emblemo de Yandex Kaso

En oktobro 2013 Yandex Mono prezentis la servon Yandex Kaso. Ĝiaj partneroj iĝis Sberbanko kaj kelkaj aliaj bankoj. Yandex Kaso ebligas al komercistoj akcepti pagojn per la monujoj Yandex Mono, per la kartoj Visa, MasterCard, American Express, JCB, Diners Club kaj nacia pagsistemo Mir, per konto de poŝtelefono, per interretaj bankoj Sberbank Online kaj Alfa-klik, kaj per pagterminaloj[76]. Yandex Mono kunlaboras ankaŭ kun bankoj kaj posedantoj de pagterminaloj en Armenio, Kartvelio, Moldavio kaj Latvio[77]. En 2017 Yandex Mono malfermis API por kreintoj de interretaj kasoj kaj prezentis solvon por trasdonado de la datumoj pri la pagoj al la Federacia Imposta Servo laŭe al la postuloj de la fedracia leĝo N 54[78].

Per YooKassa la firmaoj povas akcepti pagojn same en retejo aŭ en mesaĝiloj. Printempe de 2017 kunlabore kun la mesaĝdissenda servo SendPulse estis kreitaj iloj por aldoni pagbutonojn al retpoŝtaj mesaĝoj[79]. Somere 2017 aperis subteno de la botoj en la mesaĝilo Telegram, danke al kio Yandex Mono iĝis unu el du rusiaj pagsistemoj funkciantaj en la mesaĝilo. Kune kun la servo de reklamaj dissendoj Imbis estis kreita ebleco sendi kvitancojn kaj akcepti la pagojn per Viber[80].

Fine de 2017 ebleco pagi per Yandex Mono funkciis jam ĉe 31,7% de la rusiaj retejoj, akceptantaj interretajn pagojn[81].

Fine de 2020 servo Yandex Kaso estis transformita je YooKassa (cirile: ЮKassa)[16].

Yandex Kvitanco[redakti | redakti fonton]

Emblemo de Yandex Kvitanco

En julio 2017 Yandex Mono prezentis la konstrukcion de pagilaj formoj Yandex Kvitanco (ruse Яндекс.Платёжка), destinitan por la entreprenistoj kun malgranda moncirkulado. Yandex Kvitanco ne postulas komplikan integradon. De la jura vidpunkto pagoj tra tiu ĉi servo estas konsiderataj ĝiroj sen malfermo de la konto[82].

Edukaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Yandex Mono regule aranĝas senpagajn edukajn programojn pri la sferoj, en kiuj plej forte senteblas manko de la fakuloj. La plej sukcesaj lernintoj ricevas dungoproponojn. En 2014-2017 estis aranĝitaj kursoj pri la lingvoj XML, XSLT kaj XPath (Lernejo de XSL)[83], permana kaj aŭtomata testado de programaro (Lernejo de testisto)[84], kreado de movtelefonaj aplikaĵoj surbaze de iOS kaj Android (Lernejo de movtelefona kreado)[85] kaj aparato-klienta kreado en la medio Node.js[86]. La kursojn gvidas fakuloj de Yandex Mono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Галина Мубаракшина (2020-06-16) Исследование: «Сбербанк онлайн» остался самым популярным сервисом для онлайн-платежей, «Яндекс.Деньги» на втором месте (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2020-08-05. Alirita 2021-09-28.
  2. 2,0 2,1 Юлия Котова (2012-12-19) Сбербанк купил "Яндекс.Деньги" (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  3. 3,0 3,1 Альберт Хабибрахимов (2020-06-24) «Яндекс» и «Сбербанк» разделят «Яндекс.Деньги» и «Яндекс.Маркет» (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  4. Яндекс и PayCash вводят в обращение новые интернет-деньги (ruse). Yandex (2002-07-24). Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 2023-04-11.
  5. Система Яндекс.Деньги получила банковское свидетельство (ruse). Yandex (2002-11-14). Arkivita el la originalo je 2023-04-11. Alirita 2023-04-11.
  6. Илья Казаков (2018-06-30) «Чтобы ничего не украли», а Петербург стал ИТ-столицей (ruse). Fontanka.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  7. Александр Малахов, Игорь Моисеев (2007-04-03) "Яндекс.Деньги" ушли в одни руки (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  8. Станислав Куприянов (2007-11-07) Платежный неприятель (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  9. Владислав Новый, Александр Малахов, Василий Нантай (2011-09-12) "Яндекс.Деньги" срывают банк (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  10. ​«Я.Стример» от «Яндекс.Денег» поможет геймерам собирать донаты (ruse). Banki.ru (2019-07-08). Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  11. Владимир Бахур (2018-10-11) Mediascope представила исследование «Онлайн-платежи в России» (ruse). Mediascope. Arkivita el la originalo je 2019-08-06. Alirita 2020-06-30.
  12. PayPal с августа прекращает внутренние переводы в России (ruse). TASS (2020-06-30). Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  13. Игорь Королев (2020-06-30) «Яндексу» дали $1 млрд для развода со Сбербанком (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  14. Яндекс и Сбербанк закрыли сделку по реструктуризации Яндекс.Маркета и Яндекс.Денег (ruse). Yandex (2020-07-23). Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2022-05-19.
  15. Андрей Ванденко (2020-06) Герман Греф: я — игрок вдолгую (ruse). TASS. Arkivita el la originalo je 2020-06-29. Alirita 2020-07-03.
  16. 16,0 16,1 Андрей Фролов (2020-09-22) Почему вместо «Яндекс.Денег» теперь «ЮMoney» и кто выбрал новое название — объясняет директор по маркетингу (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2020-10-06. Alirita 2021-09-28.
  17. Александр Малахов (2010-06-10) "Яндекс. Деньги" развязал кошелек (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29.
  18. Анастасия Голицына (2011-02-21) Сбербанк начал работать с системами интернет-платежей (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  19. Альберт Хабибрахимов (2018-04-24) «Яндекс.Деньги» разрешили снимать наличные с карт без комиссии (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  20. Банковские карты Яндекс.Денег (ruse). Yandex. Arkivita el la originalo je 2020-05-11. Alirita 2020-06-30.
  21. Анастасия Стрелковская (2012-02-09) "Оборот "Яндекс.Денег" может вырасти в разы" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  22. Роман Рожков (2014-07-03) "Яндекс.Деньги" борется с трудностями перевода (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-09-26. Alirita 2020-06-30.
  23. Роман Рожков (2015-05-19) "Яндекс.Деньги" пошли на запад (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  24. ГУП "ВЦКП" и "Яндекс.Деньги" запустили сервис оплаты коммунальных услуг через sms (ruse). Dp.ru (2016-04-12). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  25. ФССП начала принимать оплату задолженностей через «Яндекс.Деньги» (ruse). Forbes (2015-03-16). Arkivita el la originalo je 2019-09-05. Alirita 2020-07-03.
  26. Портал госуслуг начал принимать оплату через «Яндекс.Деньги» (ruse). Gazeta.ru (2016-03-10). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  27. Сервис «Яндекс.Деньги» запустил опцию моментальной оплаты штрафа через SMS (ruse). Kommersant (2016-03-25). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  28. РЖД запустили оплату билетов на "Сапсан" "Яндекс.Деньгами" (ruse). Dp.ru (2016-12-27). Arkivita el la originalo je 2019-03-29.
  29. Игорь Королев (2011-09-26) «Яндекс.Деньги» подключились к Need for Speed (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  30. Антон Труханов (2011-10-24) К «Яндекс.Деньгам» подключился сервис цифровой дистрибуции Steam (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  31. «Яндекс.Деньги» запустили новую услугу для владельцев Xbox 360 (ruse). Cnews.ru (2013-12-17). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  32. Роман Рожков (2015-12-09) «Яндекс.Деньги» сыграют в PlayStation (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-12-17.
  33. Игры для Nintendo Switch начали продавать через «Яндекс.Деньги» (ruse). Kommersant (2017-04-25). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  34. Роман Дорохов (2011-11-13) PayPal поможет поменять российские рубли на юани (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-06-30.
  35. Наталья Ищенко (2014-06-30) «Яндекс.Деньги» до Китая доведут (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2019-09-10. Alirita 2020-06-30.
  36. Наталья Ищенко (2015-03-18) «Яндекс.Деньги» с китайскими партнерами запускают торговую онлайн-площадку (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2019-12-16. Alirita 2020-06-30.
  37. Роман Рожков (2015-09-16) "Яндекс.Деньги" перешлют на восток (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-02-14. Alirita 2020-06-30.
  38. Яндекс.Деньги отменяют комиссию за мобильные переводы (ruse). Yandex (2017-03-27). Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2020-07-02.
  39. Лимиты и комиссии (ruse). Yandex. Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2020-07-02.
  40. Зачем вам нужен валютный счёт и мультивалютная карта (ruse). Yandex Zen (2019-08-23). Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  41. Рубли + 10 валют (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2020-07-03.
  42. Анастасия Захарова (2016-02-17) «Яндекс.Деньги» запустили сервис «Безопасная сделка» для онлайн-площадок (ruse). Секрет фирмы. Arkivita el la originalo je 2019-12-15. Alirita 2020-07-02.
  43. Наталья Ищенко (2017-03-19) «Яндекс.Деньги» хотят сами возвращать деньги обманутым онлайн-покупателям (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2020-03-29. Alirita 2020-07-02.
  44. «Яндекс.Деньги» добавили функцию проверки компаний-получателей платежей (ruse) (2018-01-25). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  45. 45,0 45,1 Владимир Бахур (2018-11-01) «Яндекс.Деньги» начали брать комиссию за оплату мобильников и интернета (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-25. Alirita 2020-07-02.
  46. Альберт Хабибрахимов (2017-11-24) «Яндекс.Деньги» запустили сервис оценки продаж и других финансовых показателей для клиентов «Кассы» (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  47. Суперигра в "Манилэндии" от Яндекс.Денег началась! Сколько можно в ней заработать? (ruse). Yandex Zen (2020-05-28). Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  48. Краудфандинг: кому он нужен и как поучаствовать (ruse). Yandex (2012-10-08). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  49. Оксана Мамчуева (2011-12-20) Собирайте деньги на что угодно с новым приложением Яндекс.Деньги для Facebook (ruse). Searchengines.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  50. Я.Соберу (ruse). Yandex. Arkivita el la originalo je 2020-07-02. Alirita 2020-07-02.
  51. Юлия Вяткина (2014-10-27) Компания «Яндекс.Деньги» создала новые инструменты для сбора онлайн-платежей для НКО (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  52. Яндекс.Деньги меняют правила работы (ruse) (2009-12). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  53. Михаил Дьяков (2014-05-19) Конец анонимности (ruse). Banki.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  54. Михаил Дьяков (2014-11-07) Идентификация, которой нет. Banki.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  55. Адреса и контакты агентов (ruse). Yandex. Arkivita el la originalo je 2020-05-11. Alirita 2020-07-02.
  56. Как и зачем мы делаем TLS в Яндексе (ruse). Habr.com (2015-02-05). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  57. Анастасия Кислякова (2014-12-25) Карты, деньги... (ruse). Lenta.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29.
  58. Дмитрий Вершинин (2009-01-23) Тестируем "Яндекс.Деньги" с кодом протекции (ruse). MoneyNews. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2019-03-28.
  59. Юрий Серебров (2017-04-12) Пользователи смогут установить допзащиту на пластик "Яндекс.Денег" (ruse). Tdaily.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  60. "Яндекс.Деньги" появились на iPhone (ruse). Lenta.ru (2011-10-14). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  61. Клиент Яндекс.Деньги — теперь и для Windows Phone (ruse) (2012-04-20). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  62. «Яндекс.Деньги» внедряют мобильную оплату услуг без регистрации (ruse). Banki.ru (2015-05-21). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  63. Анастасия Демидова (2016-07-28) «Яндекс. Деньги» поможет интернет-магазинам принять платеж по QR-коду (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2020-05-29. Alirita 2020-07-02.
  64. Сергей Звезда (2018-07-27) «Яндекс» обновил приложение «Яндекс.Денег», разрешив управлять главным экраном (ruse). Tjournal.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29.
  65. Напомнить о долгах теперь можно через приложение «Яндекс.Деньги» (ruse). Banki.ru (2018-10-10). Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2020-07-02.
  66. Платежная система "Яндекс.Деньги" начала выдавать бесплатные банковские карты "Тинькофф Кредитные Системы" (ruse). Dp.ru (2012-04-17). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  67. Андрей Фролов (2016-08-01) «Яндекс.Деньги» объявили об отключении выданных вместе с «Тинькофф банком» карт с 1 октября (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  68. Роман Рожков (2015-12-16) Мастер карт (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2020-02-21. Alirita 2020-07-02.
  69. Михаил Иванов (2016-08-04) «Яндекс.Деньги» начали выпускать карты с бонусами «Связного-Клуба» (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  70. Сбербанк подключил карты Visa к Apple Pay и Samsung Pay (ruse). Kommersant (2017-04-25). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  71. «Яндекс.Деньги» запустил сервис Apple Pay (ruse). Kommersant (2016-11-01). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  72. 72,0 72,1 Альберт Хабибрахимов (2018-10-05) Сервис «Яндекс.Деньги» выпустил цветные карты без имени владельца и номера на лицевой стороне (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  73. Альберт Хабибрахимов (2019-01-16) «Яндекс.Деньги» вышли в розницу и стали продавать карты в магазинах «Связной» (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-02.
  74. «Яндекс.Деньги» открыли сервис для микроинвестиций на бирже (ruse). Incrussia.ru (2018-07-26). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  75. Я.Стример от Яндекс.Денег поможет геймерам собирать донаты (ruse). YooMoney (2019-07-08). Alirita 2023-06-02.
  76. ФССП начала принимать оплату задолженностей через «Яндекс.Деньги» (ruse). Forbes (2015-03-16). Arkivita el la originalo je 2019-09-05. Alirita 2020-07-03.
  77. Роман Рожков (2015-10-09) «Яндекс.Касса» выходит за границу (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  78. Татьяна Короткова (2017-06-01) «Яндекс.Касса» поможет интернет-магазинам работать по 54-ФЗ (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  79. Роман Рожков, Владислав Новый (2017-05-12) Электронные деньги отправят по почте (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  80. Telegram запустил платежную систему для ботов и видеоплатформу (ruse). Incrussia.ru (2017-05-19). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  81. Динамика подключения онлайн-платежей на сайтах Рунета (ruse) (2018-06-20). Arkivita el la originalo je 2019-11-25. Alirita 2020-07-03.
  82. Святослав Иванов (2017-07-06) «Яндекс.Деньги» запустили конструктор платёжных форм для интернет-магазинов (ruse). Secretmag.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-15. Alirita 2020-07-03.
  83. Яндекс.Деньги хотят удвоить штат разработчиков, страдают из-за выбора XSL десять лет назад (ruse). Roem.ru (2014-05-15). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  84. Альберт Хабибрахимов (2016-03-01) «Яндекс» откроет в Петербурге бесплатную школу тестирования (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  85. Андрей Фролов (2015-08-03) «Яндекс.Деньги» откроет бесплатную школу для мобильных разработчиков (ruse). Vc.ru. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.
  86. Альберт Хабибрахимов (2017-07-27) «Яндекс.Деньги» объявили набор в бесплатную школу для фронтенд-разработчиков в Петербурге (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 2020-07-03.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]