Yves Nevelsteen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yves Nevelsteen
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1974
en Belgio Kapellen, Belgio
Nacieco belgo
Lingvoj Esperanto [#]
Familio
Partnero(j) Eveline De Deckere
Idoj Jente Nevelsteen
Profesio
Ĝenroj Esperanto-referenclibroj
Notindaj verkoj Vikipedio - praktika manlibro
Komputeko
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Esperanton li eklernis en 1989.

Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio) kaj ekde 2007 kasisto de E@I.

Plenkreskinta en Kalmthout kaj finstudinta pri komunikado ĉe altlernejo en Antverpeno, li poste loĝis interalie en Gent, Deinze, Putte kaj Loveno.

Profesie Yves estis interalie tradukisto de komputilaj programoj kaj sendependa eldonisto.

Yves Nevelsteen aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]