Yves Robert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yves Robert
Persona informo
Naskonomo Yves Henri Charles Marie Robert
Naskiĝo 19-an de junio 1920 (1920-06-19)
en Saumur, Maine-et-Loire,  Francio
Morto 10-an de majo 2002 (2002-05-10) (81-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo cerba sangado
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Danièle Delorme
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroaktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • reĝisoro • produktoro
Verkoj La Guerre des boutons
The Tall Blond Man with One Black Shoe
Un Éléphant ça trompe énormément
Nous irons tous au paradis
My Father's Glory
vdr

Yves Robert - prononco [I:V roBE:R], naskiĝis la 19-an de junio 1920 en Saumur, mortis 81-jara la 10-an de majo 2002 en Parizo - estis franca reĝisoro, scenaristo, produktoro, teatra kaj filma aktoro. Li aparte konatiĝis per reĝisorado de la filmoj "la milito de butonoj" de 1962, ankoraŭ farita nigrablanke kaj poste plurfoje refilmita, kaj la duopo La Gloire de mon Père ("la gloro de mia paĉjo") kaj Le château de ma mère ("la kastelo de mia panjo") el 1990, filmitaj interalie en la komunumoj Grambois kaj Vitrolles-en-Luberon de suda Francio. Ĉiuj tri filmoj tre simpatie prilumas la vivspertojn de antaŭadoleksaj knaboj kaj iliajn rilatojn al samaĝuloj kaj la (foje amataj, foje timataj) gepatroj.