Yvette Horner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yvette Horner
Persona informo
Naskonomo Yvette Marie Eugénie Hornère
Naskiĝo 22-an de septembro 1922 (1922-09-22)
en Tarbes
Morto 11-an de junio 2018 (2018-06-11) (95-jaraĝa)
en Courbevoie
Tombo Saint John Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Toulouse Conservatory school
Okupo
Okupo muzikisto
TTT
Retejo http://www.yvettehorsnorme.com/
vdr

Yvette Horner, (realnome Yvette Hornère) (naskiĝis la  22-an de septembro 1922(nun 1922-09-22) en Tarbes, mortis la 11-an de junio 2018 en Courbevoie[1]) estis franca akordionistino[2].

Post kiam ŝi gajnis mondpokalon de akordiono en 1948, ŝi akiris grandan premion de disko de "Akademio Charles-Cros" en 1950 dank' al albumo Le Jardin secret d'Yvette Horner. Ŝi fariĝis populara akompanante karavanon de Tour de France 11-foje. Dum ŝia kariero, 70 jarojn longa, Yvette Horner ludis pli ol du mil koncertojn kaj faris 150 diskojn, kies totalaj vendoj sumiĝas al 30 milionoj da ekzempleroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. L'accordéoniste Yvette Horner est morte. leprogres.fr (11 junio 2018).
  2. La danse du sabre (A. Khachaturian) Yvette Horner et son ensemble. Bibliothèques spécialisées de la Ville de Paris. Alirita 2018-02-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]