Yvonne Pereira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yvone Amaral Pereira)
Yvonne Pereira
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1900 (1900-12-24)
en Rio das Flores
Morto 9-an de marto 1984 (1984-03-09) (83-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Yvonne do Amaral Pereira kun iu knabo

Yvonne do Amaral Pereira (Yvonne Pereira) (naskiĝis la 24an de decembro 1900 en Rio-de-Ĵanejro, mortis la 9an de marto 1984 en tiu urbo) estis brazila verkistino kaj mediumino.[1]. En la aĝo de unu monato ŝi preskaŭ sufokiĝis pro tusa atako; oni jam opiniis ŝin mortinta kaj preparis funebran ceremonion, sed post kelkaj horoj ŝi rekonsciiĝis kaj resaniĝis. Jam en la kvara vivojaro ŝi havis mediumajn spertojn. En la aĝo de ok jaroj ŝi denove havis atakon de katalepsio kaj mense vidis preĝejan bildon, kiu promesis al ŝi helpon. Tiu sperto influis ŝian tutan vivon. Ŝi estis esperantistino, multe korespondis en Esperanto, sed verŝajne ne mem verkis en la lingvo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Yvonne publikigis ĉirkaǔ dudek librojn, inter kiuj estas:

  • Memoraĵoj de Sinmortiginto (verko kun pluraj mencioj pri Esperanto)
  • Amor e Ódio [Amo kaj Malamo]
  • A Tragédia de Santa Maria [Tragedio en Santa Maria] (verko kun pluraj mencioj pri Esperanto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CAMILO, Pedro. Yvonne Pereira: uma heroína silenciosa. Salvador: IDEBA. 2003. (portugale)
  • CAMILO, Pedro. Yvonne Pereira: uma heroína silenciosa. Bragança Paulista (SP): Lachâtre, 2005. (portugale)
  • PEREIRA, Yvonne A. Pelos Caminhos da Mediunidade Serena. São Paulo: Lachâtre, 2007. (portugale)
  • RIZZINI, Jorge. Kardec, Irmãs Fox e Outros. Capivari (SP): Editora EME, 1994. (portugale)
  • PEREIRA, Yvonne A. Luiz Guilherme Marques (médium). Remédio contra o suicídio e outras misérias humanas. Rio de Janeiro: Editora AMCGuedes. 2013. (portugale)
  • SESTINI, Gerson. Yvonne, a Médium Iluminada. Rio de Janeiro: Edições Léon Denis, 2007. (portugale)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografia artikolo bazita sur pluraj fontoj Arkivigite je 2016-11-27 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de União Espírita Mineira (portugale)