Yvonne de Gaulle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yvonne Vendroux)
Yvonne de Gaulle
Persona informo
Naskonomo Yvonne Charlotte Anne Marie Vendroux
Naskiĝo 22-an de majo 1900 (1900-05-22)
en Kalezo,  Francio
Morto 8-an de novembro 1979 (1979-11-08) (79-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortokialo kancero
Tombo grave of Charles de Gaulle
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Charles de Gaulle
Infanoj Anne de Gaulle • Philippe de Gaulle • Élisabeth de Gaulle
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Yvonne Charlotte Anne Marie Vendroux, edziĝinta Yvonne de Gaulle (Calais, Francio, 22a de majo 1900 - Parizo, 8a de novembro 1979) estis la edzino de la franca generalo kaj politikisto Charles de Gaulle.

Apartenanta al familio de industriistoj de Calais, studis en la lernejo de dominikaninoj en Asnières.[1]

Ŝi edziniĝis al la generalo de Gaulle la 7an de aprilo 1921. De tiu geedzeco naskiĝis tri gefiloj: nome Philippe, naskiĝinta en 1921, Élisabeth, en 1924 kaj Anne, naskiĝinta havante Down-sindromo-n en 1928, kaj mortinta en 1948.

La familio loĝis en la bieno La Boisserie en Colombey-les-Deux-Églises. En 1940, pro la invado de Francio fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito, la familio translokiĝis al Londono sekvante la generalon kiel prezidanto de la provizora registaro.

En 1948, Yvonne de Gaulle fondis la Fondaĵon Anne de Gaulle en la Kastelo de Vert-Cœur en Milon-la-Chapelle (Yvelines), memore al sia plej juna filino mortinta tiun saman jaron.

Dum la prezidenteco de sia edzo (1958-1969), ŝi faris vivon diskretan kaj facilan. Pro tio, ŝi estis kromnomita fare de la franca gazetaro kiel "la Onklino Yvonne".

En 1970, ŝi vidviniĝis kaj post kelkaj jaroj ŝi ekloĝis en maljunulejo de la Senmakula Koncipiĝo de Parizo. Ŝi mortis en la Hospitalo de Val-de-Grâce de Parizo la 8an de novembro 1979.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bertrand Meyer-Stabley, Les Dames de l'Élysée – Celles d'hier et de demain, Librairie Académique Perrin, Paris.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Geneviève Moll, Yvonne De Gaulle – L'inattendue, éd. Ramsay, 1999 ISBN 9782841144105
  • Florence d'Harcourt, Tante Yvonne, une femme d'officier, éd. Éditeur Indépendant, 2007 ISBN 978-2353350735
  • Émilie Aubry kaj Muriel Pleynet, Pas de deux à l'Élysée, éd. Héloïse d'Ormesson, 2006 ISBN 2-35087-025-X
  • Alain Peyrefitte, C'était de Gaulle, éd. Gallimard, 2002 ISBN 2-07-076506-7
  • Bertrand Meyer-Stabley, Les Dames de l'Élysée – Celles d'hier et de demain, Librairie Académique Perrin, Paris
  • Frédérique Neau-Dufour, Yvonne de Gaulle, éd. Fayard, 2010, 590 pp.