Záhořice (germaneSahorz) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Žlutice en distrikto Karlovy Vary. Ĝi troviĝas proksimume 3 km oriente de Žlutice sur montopiedo de monto Vladař. Konsisto de la vilaĝo estas ankaŭ domaro Mlýnce kun kvin domoj kaj domaro Strabovský Mlýn – la objekto de muelejo okcidente de la vilaĝo inter rivero Střela kaj fervojlinio Rakovník – Bečov nad Teplou, kiu kondukas preter la vilaĝo. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 2 loĝantoj. La vilaĝo havas karakterize refreŝigejan karakteron, multe da domoj estas enloĝigitaj nur sezone. La aliro en la vilaĝon estas proporcie malbona, ununura alireja vojo por motorveturiloj (de Vladořice) estas nur parte firmigita.
Záhořice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,46 km².