Zana Aliu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ZAN)

Zana Aliu (Зана Алиу) estas juna kantistino el Nord-Makedonio, kiu reprezentis sian landon ĉe la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2006 en Bukareŝto. Tiam ŝi estis 13-jara kaj plenumis kanton "Vljublena" ("Amanta") en la makedona lingvo.

Zana kantas ekde kiam ŝi estis 6-jara. Ŝi bone studas en mezlernejo, inter la ŝatataj studobjektoj ŝi havas kemion kaj matematikon. Ŝi parolas la anglan kaj, malpli bone, la italan kaj hispanan. Ŝi ŝatas ludi tenison.

La prezento de Zana ricevis 14 poentojn (el ili po 12 ricevis ĉiu partoprenanto en la komenco kaj ankoraŭ 2 estis voĉdono de rumaniaj televido-spektantoj).

Familio[redakti | redakti fonton]

Zana havas fraton Bleron kaj fratinon Egzona. Pri la fratino la juna kantistino aparte fieras, ĉar 16-jara Egzona nun studas en Sacramento (Usono).