ZDF-studio de Turingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo Zum Güldenen Rade en Erfurto, kun la studio.

La ZDF-studio de Turingio troviĝas en la urbokerno de Erfurto, en la domo Zum Güldenen Rade (Markt-strato nr. 50). Ĝi malfermiĝis en la 16-a de majo 1997, estante du jarojn pli frue ankoraŭ ege kadukiĝinta. Laŭdire ĝi estas la plej bela el ĉiuj landaj studioj de Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lasta, barokstila alikonstruo estis en 1767 fare de la tabakaĵfabrikanto Livinus van Wynendhal. Li dungis surloke ĉ. 30 laborantojn. En la korto troviĝas mezepoka deponejo kun konservita tabakmuelejo. La antaŭa domo tiam estis unuigita kun la konstruaĵo en Allerheiligen-strato nr. 20/21.

En la supra etaĝo havas la ĉambroj surstraten fenestrantaj belajn stukitajn plafonojn kaj fenestroframojn el la mezo de la 16-a jc. Atesteblis krome multaj restoj historiaj (ekz. diloĉambro).

La unua mencio estis en 1493 kiel posedaĵo de la konsilanto Curt Kellner. La malantaŭa parto estas plej malnova, en la antaŭa domo estis sur mezepokaj keloj konstruita framskeleta domo, kies teretaĝo kaj unua etaĝo anstataŭitis dum alikonstruado de 1551-56 per masivaj eksteraj muroj.

Krom restoracio kaj ombroza bierĝardeno teretaĝe, troviĝas en la aliaj etaĝoj modernegaj studioj kaj radifoniaj kaj televidaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]