Zacatecas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Zacatecas en Meksiko

Zacatecas [sakaTEkas] (esperantigite Zakateko [1]) estas federacia subŝtato en la nordo de Meksiko. Ĝi havas tre neregulan formon kun longa landlimo, kiu tuŝas ok aliajn provincojn: Coahuila, San Luis Potosí, Aguascalientes, Jalisco, Durango, Nayarit, Nuevo León. Guanajuato. (La limo al Nayarit tamen longas nur kelkajn kilometrojn, kaj tiuj al Nuevo Leon kaj Guanajuato estas nur "kvarlandaj punktoj".)

La provinco situas en la centra altebenaĵa parto de la lando kaj havas mezan altecon de pli ol 2000 metroj super marnivelo. Iam ĝia tuta ekonomio baziĝis sur la minado de arĝento, poste ankaŭ kupro, kaj ĉiuj signifaj urboj ekestis ĉe minejoj.

La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-ZAC". Ĝi havas 58 komunumojn (municipojn) (Vidu ankau la liston de komunumoj en Zacatecas), areon de ĉ. 73.000 km² kaj loĝantaron de 1,4 milionoj. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Zacatecas.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo