El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zahattja (ukraine Загаття, ruse Загатье [zagatje], slovake Záhati, hungare Hátmeg) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Irŝava en Transkarpatio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis proksimume en 1400. En 1910 vivis tie 1619 loĝantoj, (1445 rutenoj, 154 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Hátmeg apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Zahattja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.