Zahia Ziouani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zahia Ziouani
Zahia-Dyhia Ziouani - Prix de l’Audace artistique et culturelle 2015.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1978 (1978-06-27) (43-jara)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo-Sorbono
Okupo
Okupo dirigento
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Zahia Ziouani (n. la 27-an de junio 1978 en Parizo[1]) estas franca dirigento kaj komponisto kies originoj estas en Kabilio, en Alĝerio.

Kvalifikita en muzika analizo, orkestrado kaj muzikologio de la Universitato Sorbonne Paris IV, Ziouani gajnis plurajn konservatoriajn premiojn por altviolono, klasika gitaro kaj ĉambra muziko[2].

Zahia Ziouani studis ĉe la Maestro Sergiu Celibidache en Munkeno. Ekde 1998, ŝi kreis propran simfonian orkestron (Divertimento), kiu kunigas 70 muzikistojn kaj de kiu ŝi estas ankaŭ la muzika direktorino[3].

Ŝi partoprenas kun simfoniaj orkestroj en multnombraj festivaloj en Rusio, Hispanio, Germanio, Ĉeĥio, Pollando, Belgio kaj Alĝerio[2].

Klasika muziko kiel interkultura ponto[redakti | redakti fonton]

Tre sentema al la problemoj de aliro al kulturo por ĉiaj publikoj, Zahia Ziouani dediĉas sin al la demokratiigo de la klasika muziko. Ŝi estas asociita al la arta kaj pedagogia estraro de la projekto DEMOS (Mekanismo de muzika edukado kun socia alvokiĝo).

En 2012, ŝi kreis "L’orchestre Diver’cités", kies ĉefa celo estas permesi al infanoj (7-12-jaraĝaj el malavantaĝaj distriktoj) lerni kaj praktiki muzikan instrumenton. Ŝi celas krei pontojn inter Francio kaj Alĝerio precipe per sia programo "Algérie-France Une Symphonique pour 2012", inter Parizo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, inter klasika muziko kaj popularaj medioj[3].

Persone[redakti | redakti fonton]

Ŝi havas ĝemelan fratinon, Fettouma Ziouani. kiu estas violonĉelisto,

Publikaĵo[redakti | redakti fonton]

(franca) Zahia Ziouani (kunlabore kun Bénédicte des Mazery), Paris, A. Carrière, 2010, 211 p. ISBN 978-2-84337-567-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(fr) Oficala retejo de la orkestro Divertimento

(fr) Prelego: Zahia Ziouan, la musique pour fédérer !

(fr) Zahia Ziouani ĉe TEDxConcorde (2012)

Concerto dirigita de Zahia Ziouani - kanto Amedyaz de Idir (filmeto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zahia Zioua, France Inter
  2. 2,0 2,1 (en, fr) Judy MacMahon, Inspiring women: Zahia Ziouani – conductor, My French Life, la 20-an de oktobro 2016
  3. 3,0 3,1 (en) Speakers Biographies, Zahia Ziouani (Algeria/France), Unesco