Zahorí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zahorí
Informoj
vdr

Zahorí [saoRI] aŭ koboldo zahorí (hispane duende zahorí) estas koboldo de la kantabra mitologio.

Malsame al aliaj koboldoj de la kantabra mitologio, ĝi ne ŝerceme mokas homojn. Oni nomas ĝin ankaŭ mirakla serĉistokoboldo de perditaĵoj ĉar oni vokas ĝin kiam oni perdis ion.

Citaĵo
 Duende, duende, duendecito,
una cosa yo perdí;
duende, duende, duendecito,
compadécete de mí. 
  Koboldo, koboldo, kobolĉjo,
ion perdis mi,
koboldo, koboldo, kobolĉjo,
vi kompatu min. 
— Folklora proverbo.

Se la vokinto estas bonulo, la koboldo rapide venas por atente aŭskulti priskribon de la perdita objekto kaj tuj faras signon pri alira vojo por, ke oni akompanu ĝin. Ĝi refoje faras ĉirkaŭiron serĉante la objekton. Se ĝi notas, ke la vokinto tuj malpacienciĝas, la koboldo malaperas, sole trovas la objekton kaj donas ĝin al homo, kiu necesas ĝin (ofte malriĉulo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas eta kaj bruna koboldo. Ties nazo estas longa kaj akrapinta. Ties okuloj estas grandaj kaj nigraj kaj ties haroj estas blondaj. Ĝi parolas per raŭka voĉo, kvazaŭ kolera, sed ververe ĝi estas tre gaja kaj ties rido estas daŭra kaj afabla. Ĝi kutime portas ruĝan ŝafo-felan jakon kaj ofte hastas ien kaj tien.