Zajnab bint Ĝahŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zajnab bint Ĝahŝ
تخطيط كلمة زينب بنت جحش.png
Persona informo
زينب بنت جحش
Naskiĝo 592
en Mekko
Morto 641
en Medino
Tombo Al-Baqi' [#]
Religio islamo [#]
Etno araboKurajŝoj [#]
Loĝloko MekkoMedino [#]
Ŝtataneco Raŝiduna Kaliflando [#]
Familio
Patro Jahsh ibn Riyab [#]
Patrino Umama bint Abdulmuttalib [#]
Gefratoj Abd-Allah ibn Jahsh • Ubajd-Allah ibn Ĝahŝ • Abu Ahmad ibn Jahsh • Hammanah bint Jahsh • Habibah bint Jahsh [#]
Edz(in)o Zayd ibn Harithah • Mohamedo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Zajnab bint Ĝahŝ, arabe زينب بنت جحش, Zajnab bint Ĝaḥŝ (naskiĝis en 592, mortis en 641) estis edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "la patrino de la kredantoj".[1] Ŝi estis ankaŭ edzino dum malpli ol unu jaro de lia adopta filo Zaid ibn Harithah, el kiu ŝi divorcis. Ŝi estis ankaŭ kuzino de Mohamedo.[2] La patro de Mohamedo estis frato de ŝia patrino, Umaimah bint Abd al-Muttalib.[3] Ŝia frato, Ubajd-Allah ibn Ĝahŝ, forlasis la islamon por kristanismo. La edzino de ŝia frato Ramlah bint Abi Sufjan, edziĝis poste kun Mohamedo. Ŝi havis fratinon nome Hammanah bint Ĝahŝ.

Mohamedo timis kritikon se li edzinigas Zajnab. La antaŭislama kutimo malaprobis la geedzecon inter viro kaj la eks-edzino de lia adopta filo, kiu estos konsiderata incesto.[4] La araba socio estus konsideranta tion ege erara, ĉar oni konsideris, ke adopta filo esta vere "filo", kaj tial tio estus, eĉ se ŝi estas divorcinta, incesta.[5][6] Tial, Mohamedo dekomence kaŝis la ideon edzinigi ŝin. Kaj poste nuligis la juron kiu identigis naturajn filojn kaj adoptajn filojn.[7][8] Zajd ne estos konsiderata filo de Mohamedo, kaj li estis konata denove per sia dekomenca nomo "Zajd ibn Harithah" anstataŭ "Zajd ibn Muhammad".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abdulmálik ibn Hisham. Notes to Ibn Ishaq's "Life of the Prophet", Noto 918. Tradukita de Guillaume, A. (1955). The Life of Muhammad, p. 793. Oxford: Oxford University Press.
  2. Bewley/Saad 8:72; The History of al-Tabari. Volume VIII: The Victory of Islam, p. 4.; The History of al-Tabari. Volume XXXIX: Biographies of the Prophet's Companions and Their Successors, p. 180.; cf Guillaume/Ishaq 3; Maududi (1967), Tafhimul Quran, Chapter Al Ahzab
  3. Lings, Martin. 1983, eld. Muhammad: his life based on the earliest sources. p. 201.
  4. "For in the time of ignorance they regarded the marriage with an adopted son’s wife as illegal as that with the wife of a natural son." Koelle, S. W. (1889). Mohammed and Mohammedanism Critically Considered, p. 497. London: Rivingtons.
  5. "...the marriage of a man with the wife of his adopted son, even though divorced, was looked upon by the Arabs as a very wrong thing indeed." Sell, E. (1905). The Historical Development of the Quran, pp. 149–150. London: Society for Promoting Christian Knowledge.
  6. "This liberality did not prevent severe comments from those who regarded adopted sonship as real sonship — for which view Mohammed’s institution of brotherhoods gave some support — and who, therefore, regarded this union as incestuous." Margoliouth, D. S. (1905). Mohammed and the Rise of Islam, Third Edition, p. 321. New York: G. P. Putnam’s Sons.
  7. Lecker, M (2002). «Zayd B. Haritha». Encyclopaedia of Islam 11 (2a ekdono). Brill Academic Publishers. p. 475. ISBN 9004127569.
  8. Watt, W. M. (1956). Muhammad at Medina, pp. 330-331. Oxford: The Clarendon Press.