Zamenhofa Metiejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Partoprenintoj de la Zamenhofa Metiejo 2004 en Baracoa

Zamenhofa Metiejo estas ĉiujara nacia renkontiĝo de kubaj esperantistoj organizata de la Esperanto-Grupo de Guantánamo. La renkontiĝo estas realigata en decembro okaze de la 15an de decembro kaj omaĝe al Zamenhof. Dum tiu kunveno esperantistoj konatiĝas kun la bunta loka kulturo, okazas prelegoj pri Zamenhof kaj multaj variaj temoj, rondaj tabloj, ekskursoj, lecionoj por komencantoj kaj lotumado de esperantaĵoj. Ĝin partoprenas inter 40 kaj 50 esperantistoj el diversaj provincoj kaj urboj. Laŭ membroj de Kuba Esperanto-Asocio ĝi estas la plej grava kunveno de esperantistoj dum la jaro, ĉar ĝi estas organizita pli ol 12-foje sinsekve.