Dzika 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zamenhofa domo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Map
Dzika 9 en mapo (hodiaŭ Ludwika Zamenhofa 5)
Ruino ĉe la strato Dzika 9 en Varsovio, kie troviĝis la domo de L.L. Zamenhof. Sur ĝi troviĝas Esperanto-flago. Ĉirkaŭ 1945.
La domo Zamenhof-Strato 5 (iam Dzika 9) en 2017 kun memortabulo pri la iama domo de L. L. Zamenhof.

Strato Dzika 9 (52° 14′ 53″ N 20° 59′ 44″ O / 52.24812099491094 °N, 20.995521315461534 °O / 52.24812099491094; 20.995521315461534 (mapo)Koordinatoj: 52° 14′ 53″ N 20° 59′ 44″ O / 52.24812099491094 °N, 20.995521315461534 °O / 52.24812099491094; 20.995521315461534 (mapo)) estas adreso en Varsovio. 21 jarojn (1895-1916) loĝis tie L. L. Zamenhof kaj ĝi estis pilgrim-revo de Esperantistoj. Ekde la jaro 1930 la strato portas lian nomon: Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio. En tiu domo Zamenhof havis du loĝejojn. Sur la dua etaĝo estis lia privata loĝejo kaj sur la unua (identa) estis lia laborejo, kliniko. De ambaŭ loĝejoj la fenestroj eliras al strato Pawia (la domo staras angule de Pawia). En la angulo de l' fronto ĉe flanko de Pawia, apud la strata tabuleto, estas videbla bela marmora tabulo (l00 x 70 cm.) kun kvinpintaj steloj kaj surskribo (pollingve): "En tiu domo loĝis d-ro Ludwik Zamenhof, nask. 1859, mortis 1917, kreinto de la internacia lingvo Esperanto." (E-lingve): "Internacia Esperanta Postkongreso. Varsovio 9. VIII. 1931". Nuntempe la privata loĝejo - ekde 1916 - estas translokigita al strato Krolewska 41, sed la kliniko funkciis ankoraŭ ĝis almenaŭ en 1933. Dum longa tempo la klinika loĝejo servis kiel kunvenejo kaj adreso de l' Varsovia Esperanto-Societo Konkordo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj de Edvardo Wiesenfeld el EdE-D.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]