Zamenhofstraße (Linco)
Aspekto
Koordinatoj: 48° 17′ 19″ N 14° 18′ 54″ O / 48.2887 °N, 14.3149 °O (mapo)
La Zamenhofstraße (Zamenhof-strato) estas strato en Linco proksime de la aŭtoŝosea elveturejo "Linz-VÖEST" de aŭtoŝoseo A7.
La strato estas dubraka senelirejo. Dum grandaj loĝdomoj estas en la envetureja strato Fröbelstraße, laŭlonge de la Zamenhofstraße troveblas sporade loĝdomoj, sed precipe firmaoj (ekzemple presejo Friedrich VDV kaj elektra komercfirmao Edler Systems Kabeltechnik).
En 1958, la strato ekhavis nomon "Zamenhofstraße" kaj dediĉiĝis al Ludoviko Zamenhof [1]. La stratetikedo anoncas dediĉon "Ludwig Zamenhof ( 1859 – 1917 ) Schöpfer d. Sprache Esperanto" (Esperante: "Ludwig Zamenhof (1859–1917) kreinto de la lingvo Esperanto").
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zamenhofstraße (germane). Stratkatalogo de Linco. Arkivita el la originalo je 2011-12-17. Alirita 2010-08-19 .