Zanan (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zanan (ماهنامه زنان [1], Virinoj en la Esperanto) estis ĉiumonata porvirina revuo eldonita en Irano[2]. Ĝi estis la sola porvirina revuo en la lando[3]. La revuo ĉesis aperi en 2008, sed estis relanĉita la 29-an de majo 2014. En septembro 2014, la fondinto kaj redaktoro Shahla Sherkat[4] estis akuzita de la Gazetara Tribunalo de Irano (parto de la islama Revolucia Tribunalo) pro antaŭenigo de ne-islamaj kaj "malmodernaj" vidpunktoj. En aprilo 2015, la eldonado de la revuo estis denove interrompita[5].

Zanan antaŭenigis virinajn rajtojn dum 16 jaroj kaj sume aperis 152 numeroj de la revuo.

Zanan koncentrita sur la koncernoj de iranaj virinoj kun islama punkto de vido kaj havis intencojn protekti kaj antaŭeniganta iliajn rajtojn[6] Tamen, la ĉiumonata revuo elprovis la politikajn akvojn kun ties maltrankvila priraportado de reforma politiko, hejma fitrakto kaj sekso. Artikolaj temoj kovris polemikajn aferojn de hejma perforto al plasta kirurgio. Ĝi argumentis ke seksa egaleco estis islama kaj ke religia literaturo estis misinterpretita kaj misalproprigita de mizoginoj. Mehangiz Kar, Shahla Lahiji kaj Shahla Sherkat, la redaktoroj de Zanan, gvidis la debaton pri la rajtoj de virinoj kaj postulis reformojn. La gvidantaro ne respondis sed, por la unua fojo ekde la revolucio, ne silentigis la movadon.

En januaro 2008 la irana reĝimo sub prezidento Mahmoud Ahmadinejad ordonis la malaperigon de la revuo ĉar ĝi "endanĝerigas la spiritan, mensan kaj intelektan sanon de ties legantaro kaj minacas la psikologian sekurecon de la socio", asertante ke ĝi portretis virinojn en "nigra taglumo"[7][8]

Relanĉo kaj interrompo[redakti | redakti fonton]

En junio 2014, Zanan estis relanĉita de ties originala fondinto[8].La revuo estis renomita Zanan-e Emruz (Hodiaŭaj virinoj) kun ambaŭ presita kaj reta eldonoj[8]. La eldonado de la revuo estis denove interrompita en 2015. La interrompo rilatis al la eldono de speciala numero en kiu estis priparolata diversaj aspektoj de konkubineco fare de ne-geedzitaj paroj, nomata "blanka geedziĝo" en Irano [en Francio la blanka geedziĝo ('mariage blanc') signifas geedziĝo sen amoro] - praktiko kiun Ajatolo Ali Khamenei kondamnis[9]. La speciala numero de la revuo estis kaptita de la internacia gazetaro kaj de la BBC kiu publikigis artikolon pri la praktiko de sigheh kaj la raportado pri ĝi fare de la revuo Zanan[10].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Farideh Farhi, The Attempted Silencing of Zanan, Informed Comment: Global Affairs, la 1-an de februaro 2008,

Amal Hamada, Zanan: An Iranian Reformist Women's Magazine, IslamOnline, la 17-an de februaro 2004,

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fa) Revuo Zanan, arĥivita de la originalo pere de Wayback maŝino, la 6-an de februaro 2016.
  2. (en) Jules Crétois, "Muslim Women Redefine Feminism". Al Monitor, la 4-an de aprilo 2013.
  3. (en) IRAN: Zanan, a voice of women, silenced, Ramin Mostaghim, Los Angeles Times, la 29-an de januaro 2008.
  4. (en) Shahla Sherkat, Iran, International Women's Media Foundation
  5. (en) Brekke, Kira, "Editor Of Iran's Zanan Magazine On Trial For Promoting Un-Islamic Views", Huffington Post, la 3-an de septembro 2014.
  6. (en) Sarah Ansari; Vanessa Martin, Women, Religion and Culture in Iran, Taylor & Francis. p. 170. ISBN 978-1-317-79339-7.
  7. (en) Shutting Down Zanan, New York Times, la 7-an de februaro 2008.
  8. 8,0 8,1 8,2 (en) Nina Ansary, Iranian Women’s Magazine Zanan Makes Comeback, WE News, la 28-an de majo 2014.
  9. (en) "Iran bans magazine after 'white marriage' special", The Guardian UK, la 27-an de aprilo 2015.
  10. (en) Rahimpour, Rana, "Can Iran 'control' its cohabiting couples?". BBC. la 10-an de decembro 2014.