Zapardiel de la Cañada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zapardiel de la Cañada
Zapardiel 5 (2011) - panoramio.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05154 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85  (2021) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 5° 20′ U (mapo)40.605833333333-5.34Koordinatoj: 40° 36′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 148 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Zapardiel de la Cañada
Situo de Zapardiel de la Cañada

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Zapardiel de la Cañada [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Zapardiel de la Cañada [zaparDJEL delakaNJAda] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Zapardiel de la Cañada estas komprenebla etimologie kiel Zapardiel de la Brutovojo, alude al apuda rivero Zapardiel. Tiu nomo eble devenas el hebrea vorto capardelh kiu signifus «rivero de ranoj» nome «ranrivero», transigita tra la lokaj araboj.

Zapardiel de la Cañada en la provinco Avilo.
Panoramo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Zapardiel de la Cañada, Castellanos de la Cañada kaj Serranos de la Torre (kie estis kastelo de la 15-a jarcento). Ĝi okupas totalan areon de 40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Narrillos del Álamo, Horcajo Medianero (Salamanko), Martínez, El Mirón, Zapardiel de la Cañada, Collado del Mirón kaj Becedillas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 14-a jarcento estis sendependa senjorlando. En 1488 kaj 1492, la Katolikaj Gereĝoj rajtigis la lokanojn kontraŭ ambicio de senjoro Pedro de Barrientos. En la 14-a jarcento la institucio de transmigra brutobredado Mesta konstruis hospitalon, rilatan al la brutovojo, el kio restas fasado kaj arko. La preĝejo estas de la dua duono de la 16-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]