Zoroastrismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faravahar (aŭ Ferohar), unu el ĉefaj simboloj de Zoroastrismo, kredita priskribo de Fravaŝi (gardia spirito aŭ gardanĝelo)
Nupto de Parsioj, 1905

Zaratuŝtrismo, ankaŭ nomata zoroastrismomazdaismo, estas unudia dualisma religio kaj religia filozofio estiĝinta ĉ. 1200 a.K., reformita en 560 a.K. Ĝi fondiĝis sur teritorio de la nuntempa Irano. Tie ankaŭ nun ekzistas sekvantoj de la religio. Iam ĝi iĝis ŝtata religio de la Aĥemenida, Partia kaj Sasanida Imperio.

La fondinto de Zaratuŝtrismo estis Zaratuŝtro (greke Zoroaster). Centre de la kredo staras la Krea Dio Ahura Mazda. Li estas akompanata de senmortaj sanktuloj (Ameŝa Spenta) kaj kontraŭita de koleraj demonoj (kies ĉefo nomiĝas AhrimanAngra Mainju).

Zoroastrismo aperis en la orienta regiono de la antikva Persa Imperio, kiam la religia filozofo Zoroastro simpligis la diaron aŭ panteonon de la komencaj iranaj dioj[1] en du kontraŭaj fortoj: nome Spenta Mainju ("progresema mensostato") kaj Angra Mainju ("detrua mensostato") sub unu dio, Ahura Mazda ("Lumiga Saĝo").[2] La ideoj de Zoroastro kondukis al formala religio portanta lian nomon ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K. kaj influis aliajn postajn religiojn kiaj Duatempla Judismo, Gnostikismo, Kristanismo kaj Islamo.[3]

Ĉirkaŭkalkuloj de la nuna nombro de Zoroastrianoj tutmonde varias inter proksimume 145,000 ĉirkaŭ jaro 2000 kaj 2.6 milionoj en pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj.[4] La ŝanĝo ĉirkaŭ la lasta jardeko estis atribuita al pli granda nivelo de informado kaj al malferma mem-identigo pli ol al fakta pliiĝo de la loĝantaro; tamen, precizaj nombroj restas malfacile akireblaj parte pro altaj niveloj de historia persekutado en mezorientaj regionoj.

La komunumo de Parsioj de Barato sekvas Zaratuŝtrismon. Kelkaj sekvantoj de tiu ĉi religio, nome anoj de la movado "Ohrmazd Mandal" ("Dia Cirklo"), laŭ kies instruado Ahura Mazda havis profetojn en diversaj landoj, subtenas Esperanton kiel pacan ilon kaj tradukis tagpreĝojn en la internacian lingvon.

Zaratuŝtro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zaratuŝtro.
Zaratuŝtro

Zaratuŝtro (n. ĉ. 1080 a.K.), la fondinto de Zaratuŝtrismo, ankaŭ konata kiel Zoroastro, Zaratuŝtra, kaj Zartoŝt, vivis ĉirkaŭ ses cent jarojn antaŭ la invado de Kserkso en Grekion. La Nomo zaraθ-uštra estas Bahuvriha kombinaĵo en la avesta lingvo kiu signifas "havante maljunajn kamelojn, tiu kiu posedas maljunajn kamelojn". La unua parto de la nomo antaŭ estis tradukita kiel "flavaj" aŭ "oraj", de la avesta "zaraj", donante la signifon "[havante] flavajn kamelojn". Pli romantika, sed neakurata, traduko de la nomo en la pasinteco estis "[portanto de la] ora tagiĝo", bazita sur la erara supozo ke la dua parto de la nomo estas variaĵo de la veda vorto "uŝas" kiu signifas "tagiĝo". La lasta traduko ŝajne devenis de deziro doni pli taŭgan signifon al la nomo de la Profeto ol "posedanto de maljunaj kameloj."

Lia patro estis nobelo de reĝa deveno, sed ne tro potenca. Zaratuŝtro estis la tria el kvin fratoj. Li estis pastro. Li ricevis laŭkrede Sian Revelacion kaj Profetecon kiam Dio (en la antikva persa Ahura Mazda aŭ Ohrmazd) sendis al Li vizion. La Spirito Vohu Manah ('Bona Penso') ordonis al Li kontraŭstari la sangajn oferojn de la tradiciaj persaj kultoj kaj helpi la malriĉulojn. Li ricevis vizion en kiu Li vidis la komencon de la mondo kaj eksciis ke Li estis elektita en la komenco de tempo por Sia Misio. Li diris ke Li vidis kaj aŭdis Dion (Zaehner: p. 35, 44). Kiam Li anoncis Sian Mision, Zaratuŝtro estis tuj persekutata de la sekvantoj de la mitra kulto. Persekutita kaj ekzilita, apartigita de Sia familio, Zaratuŝtro suferis la saman sorton de la aliaj fondintoj de mondreligioj. Zaratuŝtro diris: "Al kiu lando Mi fuĝu, kien fuĝi? De nobeloj kaj miaj konatuloj ili apartigas Min, nek Mi plaĉas al la homoj [......], nek al la mensogaj regantoj de la lando. Kiamaniere Mi plaĉos al Vi, Mazda Ahura?" (Jazda 46.1)

Tamen, Li finfine ricevis azilon de kajana Reĝo Viŝtasp. Laŭ la Denkard, Li faris multajn miraklojn kaj konvinkajn pruvojn por la reĝo, kiu finfine akceptis Zaratuŝtrismon. Viŝtasp faris ĝin la oficiala religio de sia regno. Ĝi poste ankaŭ fariĝis la ŝtat-religio de la Persa imperio.

Zaratuŝtro instruis ke Li ne estis la unua Profeto. Li diris ke "la alveno de veraj Profetoj en tiun ĉi mondon estas por la celo riveli al la homoj la misteron de la spirita mondo, kun la celo bremsi iliajn sopirojn al pekaj agoj, kaj konfirmi ilian determinon strebi por bonaj agoj." La Profetoj "devas esti agnoskataj kaj iliaj vojoj sekvataj". (5.8.2.) Zaratuŝtro profetis ke en la estonteco aperus Resurekto kaj la alveno de Promesita Savanto, kiu ankaŭ estus Sia ido.

Kredoj

Ahura Mazda

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ahura Mazda.

Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zaratuŝtro. Laŭ Zaratuŝtro, Ahura Mazda kreis la universon kaj la kosman ordon, kiun ĝi ankaŭ nun gardas. Ĝi kreis la du ĝemel-spiritojn, Spenta Mainju kaj Angra Mainju. La interbatalo de du spiritoj formas la mondan historion.

En la sankta libro de la Zaratuŝtranoj, en la Avesto, oni identigis Ahura Mazda al la bonfara spirito, kiu publike kontraŭstaras la detruiston. Ahura Mazda estas sciisto de ĉiu saĝeco, sindonema, rekta kaj kreinto de ĉio bona. Oni perceptas la bonan kaj malbonan spiriton en la Avesto, kiel estaĵojn malhelpantaj unu la alian daŭre. Unu el ili vivas en alto, la alia en profundo kaj la batalkampo inter ili estas la mondo. El tiu koncepto respeguliĝas eroj en la maniĥeismo, kie la Dio nomiĝas Zurvan, kies unua emanacio estas Ormazd, la Unua Homo, kiun venkis la detrua spirito de la mallumo, sed kiun savas la unua emanacio de Dio, la viva spirito.

Ameŝa Spenta

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ameŝa Spenta.

Spenta MainjuAmeŝa Spenta (Aməša Spənta) estas avestlingva termino por klaso de diaj entoj en Zoroastrismo, kaj laŭvorte signifas "Ege Senmorta" (per inversa vortordo)[5] Pli postaj mezpersaj variaĵoj de la termini inkludas la kunntraktaĵon 'Ameŝaspand' kaj la specife zoroastran 'Mahraspand' kaj 'Amahraspand'. Pli komuna ol la nespecifa signifo de Ameŝa Spenta estas limiga uzado de la termino reference al pli grandaj ses "diaj sparkoj" de Ahura Mazda. En Zoroastria tradicio, tiuj estas la unuaj ses emanaĵoj de la nekreita Kreinto, tra kiu ĉiuj sekva kreado estis plenumita.

Angra Mainju

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Angra Mainju.

Angra Mainyu, ankaŭ AhrimanoArimano (persa lingvo اهريمن) estas la malbona ekvivalento de Ahura Mazda en la Zoroastrismo. La nomo ne aperas en la antikvaj manskribaĵoj de la persa lingvo. En la Avesto estas nomata kiel la ĝemela frato de la Sankta Spirito, kaj la malulo de Spenta Mainju. Li estas konsiderata kiel la detruanta Satano, la fonto de ĉiuj malbonoj sur la tero kaj same kiel Ahura Mazda, li ekzistis ekde ĝia kreado. Ahrimano konscie elektis la malbonon, kreis la malsanojn por akceli la alvenon de la morto. Oni konsideras ke lia plej granda malbonaĵo estis la malpurigado de la pura fajro kreata de Ahura Mazda, kiun li kolorigis kaj aldonis fumon, poluigante ĝin. Dum la tago de la Lasta Juĝo, li estos detruata de Spenta Mainju kaj malaperos de la mondo por ĉiame.

Disvastiĝo

Parsioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Parsioj.

La Parsia komunumo estas religia kaj etna minoritato de Barato. La Parsioj devenas de Iranaj sekvantoj de Zaratuŝtrismo kiuj eskapis al Hinda subkontinento antaŭ pli ol mil jaroj por fuĝi de religiaj persekutoj post la islama invado. La Parsioj ne estas tre granda komunumo, kaj oni kredas ke estas ne pli ol 100.000 Parsioj en la tuta mondo, kaj ne pli ol 70,000 en Barato. Preskaŭ ĉiuj Parsioj de Barato vivas en Mumbajo. Kvankvam ili reprezentas malpli ol 0,01% de la barata loĝantaro, ili estas sufiĉe konataj ĉar la komunumo estas sufiĉe riĉa kaj influa, kaj multaj Parsioj farigixis gravaj en politiko aŭ en aliaj kampoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Boyce 1979, paĝoj 6–12.
  2. BBC Religions -- Zoroastrianism: Duality in Zoroastrianism (ĝidatigita Okt. 2009). Alirita 15a de Decembro 2014.
  3. Hinnel, J (1997), The Penguin Dictionary of Religion, Penguin Books UK 
  4. Major Religions of the World Ranked by Number of Adherents Konsultita la 14a de Aprilo 2013
  5. La nomo estas ameŝa "senmorta", kaj spenta "plie, forta, ege, sankta" estas ties adjekto.

Literaturo

  • Kulke, Eckehard: The Parsees in India: a minority as agent of social change. München: Weltforum-Verlag (= Studien zur Entwicklung und Politik 3), ISBN 3-8039-00700-0
  • Ervad Sheriarji Dadabhai Bharucha: A Brief sketch of the Zoroastrian Religion and Customs
  • Dastur Khurshed S. Dabu: A Handbook on Information on Zoroastrianism
  • Dastur Khurshed S. Dabu: Zarathustra an his Teachings A Manual for Young Students
  • Jivanji Jamshedji Modi: The Religious System of the Parsis
  • R. P. Masani: The religion of the good life Zoroastrianism
  • P. P. Balsara: Highlights of Parsi History
  • Maneckji Nusservanji Dhalla: History of Zoroastrianism; dritte Auflage 1994, 525 p, K. R. Cama, Oriental Institute, Bombay
  • Dr. Ervad Dr. Ramiyar Parvez Karanjia: Zoroastrian Religion & Ancient Iranian Art
  • Adil F. Rangoonwalla: Five Niyaeshes, 2004, 341 p.
  • Aspandyar Sohrab Gotla: Guide to Zarthostrian Historical Places in Iran
  • J. C. Tavadia: The Zoroastrian Religion in the Avesta, 1999
  • S. J. Bulsara: The Laws of the Ancient Persians as found in the "Matikan E Hazar Datastan" or "The Digest of a Thousand Points of Law", 1999
  • M. N. Dhalla: Zoroastrian Civilization 2000
  • Marazban J. Giara: Global Directory of Zoroastrian Fire Temples, 2. Auflage, 2002, 240 p, 1
  • D. F. Karaka: History of The Parsis including their manners, customs, religion and present position, 350 p, illus.
  • Piloo Nanavatty: The Gathas of Zarathushtra, 1999, 73 p, (illus.)
  • Roshan Rivetna: The Legacy of Zarathushtra, 96 p, (illus.)
  • Dr. Sir Jivanji J. Modi: The Religious Ceremonies and Customs of The Parsees, 550 Seiten
  • Mani Kamerkar, Soonu Dhunjisha: From the Iranian Plateau to the Shores of Gujarat, 2002, 220 p
  • I.J.S. Taraporewala: The Religion of Zarathushtra, 357 p
  • Jivanji Jamshedji Modi: A Few Events in The Early History of the Parsis and Their Dates, 2004, 114 p
  • Dr. Irach J. S.Taraporewala: Zoroastrian Daily Prayers, 250 p
  • Adil F.Rangoonwalla: Zoroastrian Etiquette, 2003, 56 p
  • Rustom C Chothia: Zoroastrian Religion Most Frequently Asked Questions, 2002, 44 p

Eksteraj ligiloj