Zastávka (Uhelná)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zastávka (apartigilo) |
Zastávka | |
germane: Stillstand | |
malaperinta vilaĝo | |
Hobitejo en malaperinta vilaĝo Zastávka
| |
Oficiala nomo: Zastávka | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Uhelná |
Historiaj regionoj | Silezio, Sudetio |
Situo | Zastávka |
- koordinatoj | 50° 21′ 08″ N 17° 00′ 48″ O / 50.35222 °N, 17.01333 °O (mapo) |
Reliefo | Vidnava malaltebenaĵo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Zastávka (germane Stillstand) estas eksvilaĝeto proksime de vilaĝo Uhelná.
La nomo venas de tio, ke en pasinteco oni malpermesis konstrui ion ajn en tiu ĉi regiono, en la ĉeĥa haltigita konstruaĵo (zastavena stavba). Pri la regiono de tiu ĉi vilaĝeto estis kverelo inter episkopoj de Vroclavo, kiuj posedis la vilaĝon Uhelná, kaj najbaraj aristokratoj de Maltitz, kiuj posedis bienon Vlčice. Kiam oni solvis la disputon, la episkopo fondis ĉi tie en jaro 1735 vilaĝeton. Grundo ja estis taŭga nur por paŝtado de brutaro kaj loĝantoj devis havi dungajn laborojn. Mankis ankaŭ trinkejo. En jaro 1836 ĉi tie estis 12 domoj, en jaroj 1900 kaj 1930 11. Post ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio en jaroj 1945-1946 oni ne sukcesis en tiun ĉi izolitan vilaĝon sen granda ekonomia potencialo venigi novajn homojn. En kvindekaj jaroj la vilaĝo estis komplete sola kaj en jaro 1963 laŭofice nuligita. Domojn detruis soldatojn.
Ekologoj kaj Zastávka
[redakti | redakti fonton]En la 2000-aj jaroj pri la loko ekzorgis membroj de Hnutí Brontosaurus, aĉetis areon sub la vilaĝeto kaj komencis zorgi pri pomarboj, kiuj restis post Germanoj. Kiel pasis la tempo, oni aĉetis du ruldomojn por ke ili povu tranokti ĉi tie. Poste venis ideo riĉigi la vilaĝeton per ekologiaj konstruaĵoj. Hodiaŭ jam estas konstruita unua domo, kiu havas nomon "Hobitejo" (ĉeĥe Hobitín) kun verda tegmento.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Zastávka (Uhelná) ĉeĥe.
|