Zbigniew Bródka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Bródka
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1984 (1984-10-08) (39-jaraĝa)
en Głowno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo rapidsketisto • fajroestingisto
vdr
Zbigniew Bródka, rapidsketisto, la ora medalisto kaj la bronza medalisto (teame) de la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio, foto 2014.
Zbigniew Bródka, rapidsketisto kaj la ora medalisto kaj la bronza medalisto (teame) dum la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio.
Zbigniew Bródka, rapidsketisto kaj la ora medalisto kaj la bronza medalisto (teame) en Soĉio, 2013.

Zbigniew Marcin Bródka (prononcu: Zbigniev Brudka; Esperantigite Zbignev Marcin Brudka) (naskiĝis la 8-an de oktobro 1984 en Głowno / prononcu: Gŭovno) estas pola rapidsketisto specialiĝanta en la distanco de 1500 metroj.

Sport-kariero[redakti | redakti fonton]

Li estas la unua polo, kiu gajnis mondpokalon en rapid-sketado (distanco de 1500 m). Zbigniew Bródka estas ora medalisto de mondĉampionado en distanco de 1500 metroj en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio kaj bronza medalisto de mondĉampionado en distanco de 1500 metroj (teame) en 2014 same en Soĉio. Krome li estas dekkelkfoja ĉampiono de Pollando, same en kurtdistanca kuro kaj longdistanca kuro. Pasintece li aktivis en atletiko kaj triatlono.

Aliaj atingoj[redakti | redakti fonton]

La kromaj sukcesoj estas:

  • la unua loko kune kun tenisisto Jerzy Janowicz en la plebiscito "La plej bona sportisto en Lodzio" en la jaro 2013,
  • la unua loko en la kuro je distanco 1000 metroj dum la 14-a Ĉampioneco de Fajroestingistoj en Lodzio en atletiko dum la jaro 2012,
  • La premio en la plebiscito por la plej bona policano kaj fajroestingisto en Lodzio dum la jaro 2011 en la kategorio: fajroestingisto kiu atingis la plej bonaj rezultoj en sporto,
  • La titolo "Loviĉano de la jaro 2013" aljuĝita januare 2014,
  • La titolo "Honora Civitano de Łowicz / Loviĉo" aljuĝita la 19an de februaro 2014,
  • La titolo de "Honora Civitano de la urbo Głowno" aljuĝita la 26an de marto 2014.

La distingoj[redakti | redakti fonton]

  • La Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando dekreta aljuĝita de Pola Prezidento Bronisław Komorowski (2014),
  • La Honora Distingo pro la Meritoj por Lodzio

La profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Profesie li estas fajroestingisto en la Distrikta Fajrobrigado en Łowicz / Loviĉo.

La privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li finis du fakultatojn de la Teknika Universitato / Politekniko en Opole: la Korpokulturon kaj Fizioterapion. Li loĝas en Domaniewice - la kumunum-vilaĝo che la urbo Łowicz / Loviĉo. Li havas edzinon kaj du filinojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]