Zbigniew Cybulski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de la familio Cybulski en Katowice

Zbigniew Hubert Cybulski (naskiĝis la 3-an de novembro 1927 en vilaĝo Kniaże apud Stanisławów (nun Ivano-Frankivsk, mortis la 8-an de januaro 1967 en Vroclavo) - pola filma kaj teatra aktoro, konsiderata unu el la plej eminentaj kaj popularaj en postmilita Pollando. Lia plej alta filma atingo estas ludo en la filmo Popiół i diament (Cindro kaj diamanto), reĝisorita de Andrzej Wajda en 1958. En 1964 ludis en la filmo La manuskripto el Saragoso surbendigita laŭ romano de Jan Potocki. Tiu ĉi rolo estis unu el la plej bonaj en lia kariero. Lian viv-sintenon oni komparis al ties de usona aktoro James Dean, kreinto de la portreto de "Ribelanto sen kaŭzo", "vivanta rande".

Zbigniew Cybulski pereis tragike sub radoj de trajno en la ĉefa stacidomo en Vroclavo.