Zbigniew Gołąb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zbigniew Gołąb (naskiĝis la 16-an de marto 1923 en Nowy Targ, mortis la 24-an de marto 1994 en Ĉikago) – pola lingvisto kaj slavistikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zbigniew Gołąb dum la dua mondmilito en 1944 iĝis kontraŭgermana partizano. La saman jaron estis arestita de germanoj, ektroviĝis en malliberejo, de kiu fuĝis tuj antaŭ liberigo de Krakovo flanke de Ruĝa Armeo. Post magistriĝo en Vroclavo en 1947, unu jaron (1948–1949) pasigis en komunista malliberejo pro aparteneco al Pola Enlanda Armeo, poste liberigita. Lingvistikajn studojn perfektigis en Jagelona Universitato ĉe profesoroj Jerzy Kuryłowicz, Tadeusz Milewski, Tadeusz Lehr-Spławiński kaj Franciszek Sławski, tie ĉi doktoriĝis en 1958. Estante ligita kun Katolika Universitato en Lublin (kie estis lekciisto en la jaroj 1952–1961), samtempe de 1956 komencis esploran laboron en la Laborejo de Praslava lingvo en Krakovo ĉe Slavistika Instituto de Pola Scienca Akademio. Sian doktorecon dediĉis al du makedonaj dialektoj en Sochos (Tesaloniko (provinco) kaj Visoka (Provinco Kardĵali), kiujn registris antaŭ la dua mondmilito Mieczysław Małecki. En 1962 forveturis lekcii en la Fakultato de Slavaj Lingvoj kaj Literaturoj de la Universitato de Ĉikago, kie restis ĝis sia morto. Malgraŭ disiĝo kun la patrujo neniam rompis emociajn kaj sciencajn kontaktojn. Membro de reaktivigita Pola Akademio de Scipovoj, ĉeesta en polaj revuoj kaj sciencaj societoj. En Ĉikago partoprenis en la vivo de la pola diasporo, inter alie kiel membro kaj prezidanto de Ĉikaga Filio de Pola Scienca Instituto en Ameriko. En 1972 iĝis membro de Makedona Akademio de Sciencoj kaj Artoj.

Sciencaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Atingaĵoj de Zbigniew Gołąb estas 4 monografioj kaj preskaŭ 100 artikoloj, kiuj grupiĝas en kelkaj temgrupoj. Li komencis de problemoj de la pola lingvo, sed la mondan agnoskon alportis al li laboraĵojn pri Balkana duoninsulo (problemo de la makedona lingvo kaj arumana dialekto, al kiu atribuis esencan rolon en disvastigo de balkanismoj). Postajn laboraĵojn koncernis ĝeneralan lingvistikan temaron, precipe pri la sintaksa tipologio (de ĝi li generis novajn gramatikajn terminojn). Finfine grandega kvanto de publikaĵoj pri liaj esplorrezultoj pri la problemo de etnogenezo de slavoj, slavaj etimologio kaj vortaroj. Plurjara laboro bazita sur lingvaj atestoj, geografiaj kaj historiaj alportis la sintezon: The Origins of the Slavs. A Linguist's View edonita de Slavica Publishers Inc. Columbus, Ohio en 1992. Nur post dek jaroj post morto de la aŭtoro aperis la pola traduko titolita O pochodzeniu Słowian w świetle faktów językowych (Pri la deveno de slavoj lume de lingvaj faktoj). La libro estas unu el pli novaj prilaboraĵoj situantaj prapatrujon de slavoj dekstre de la meza Dnepro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Biografio de Władysław Sędzik [en:], Zbigniew Gołąb, O pochodzeniu Słowian w świetle faktów językowych, Kraków 2004, p. 407, ISBN 83-242-0528-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]