Zbigniew Herbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zbigniew HERBERT (naskiĝis la 29-an de oktobro 1924 en Lvovo, mortis la 28-an de julio 1998 en Varsovio) - pola verkisto, poeto, eseisto, dramisto, kreinto de fama poetika ciklo "Pan Cogito" (Sinjoro Cogito), aŭtoro de radiodramoj.

Vivo

Studinte ekonomion en Krakovo, juron en Toruń kaj filozofion en Varsovio, li elprovis sin en diversaj profesioj. Dum sia vivo li okupiĝis de butikumado ĝis eldonado. Li faris longajn vojaĝojn, interalie al Francio, Italio kaj Grekio. En la jaro 1956 li publikigis sian unuan poemaron. Plejparton de sia vivo li trapasis en komunista Pollando. Kvankam la reĝima sistemo malesperigadis lin li ne povis eskapi de ĝi pro la sentimento al la pola tero. Reveninte al la lando li estis do ĉiam observita de komunistoj.

La verkado de Zbigniew Herbert ampleksas lirikon, eseojn kaj dramojn. Ĝin karakterizas metafora lingvaĵo kaj politike-filozofia temaro. Li prenis multe de siaj unuaj majstroj - Joseph Conrad kaj Józef Czechowicz - kreante la dekadentisman, ekzistadiisman vizion propran al si. Plej admirataj verkoj de Herbert estas Pan Cogito kaj Raport z oblężonego miasta (Raporto de sieĝata urbo). Liaj libroj estis tradukitaj en 38 lingvojn. Laŭreato de pli ol 20 literaturaj premioj. De la fino de la 60-aj jaroj unu el pli seriozaj kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo. En la 80-aj jaroj iĝis reprezenta poeto de pola opozicio. De 1986 loĝis en Parizo. Al Pollando revenis post 6 jaroj, en 1992. Pola Sejmo proklamis la jaron 2008 Jaro de Zbigniew Herbert. Kun Czesław Miłosz, Tadeusz Różewicz kaj Wisława Szymborska li estas plej eminenta majstro de la pola poezio postmilita.

Zbigniew Herbert estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Listo de verkoj

  • Struna światla (poemoj, 1956)
  • Jaskinia filozofów (dramo, 1957)
  • Hermes, pies i gwiazda (poemoj, 1957)
  • Drugi pokój (dramo, 1958)
  • Studium przedmiotu (poemoj, 1961)
  • Barbarzyńca w ogrodzie (eseoj, 1962)
  • Pan Cogito (poemoj, 1974)
  • Raport z oblęzonego miasta (poemoj, 1983)

En Esperanto aperis

La sepa anĝelo (poemo) / Trad. Kris Long. - En: Nova Esperanta krestomatio. - p.484 - 485

Eksteraj ligiloj