Zbigniew Jóźwik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Jóźwik
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1937 (1937-01-19) (87-jaraĝa)
en Opole Lubelskie
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato Maria Curie-Skłodowska vd
Profesio
Okupo grafikartisto • artistoilustristogeografo • biokemiisto • bibliophile • universitata instruisto vd
Laborkampo natursciencogeografio • plant biochemistry • polar expedition • bibliophilia • Ekslibriso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zbigniew Jóźwik (naskiĝis la 19-an de januaro 1937 en Opole Lubelskie). Doktoro de sciencoj, naturisto, artisto grafikisto, bibliofilo kaj polaristo.

Scienco kaj profesia laboro[redakti | redakti fonton]

En 1954 finis Kemian Teknikumon en Lublin kun specialiĝo pri bierscienco. En la jaroj 1954-56 laŭ ordono laboris en la bierejo en Piotrków Trybunalski.

En 1962 finis kemion ĉe la Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj komencis tie labori en la Fako pri Fiziologio de Plantoj ĉe la Fakultato de Biologio kaj Sciencoj pri la Tero. En 1971 defendis doktorecan tezon kaj iĝis adjunkto. En 2003 finis sian laboron, kiu ampleksis kelke da temoj:

  • esplorado pri tuberkulozo,
  • esplorado pri propoliso,
  • esplorado pri baciloj
  • malpurigado de medio en Pollando kaj Spitsbergeno, kien ekspediciis sesfoje. Aŭtoro de 40 sciencaj publikaĵoj.

Eksterprofesiaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Li estas bibliofilo kaj kolektisto de grafikoj kaj ekslibrisoj. Membro de Związek Polskich Artystów Plastyków, Deutsche Exlibris Gesellschaft, Druźstva Ekslibris Sloveniae. Organizanto de pluraj ekspozicioj de grafikoj kaj ekslibrisoj en Lublin. Li okupiĝas ankaŭ pri artkritiko pri grafiko kaj ekslibriso – aŭtoro de pli ol 70 artikoloj ĉi-teme. Faris 700 ekslibrisojn (lignogravurado kaj aliaj teknikoj).

Ilustris poezion de Karol Wojtyła, Czesław Miłosz, Adam Mickiewicz kaj de aliaj.

Li atingis preskaŭ 100 individuajn ekspoziciojn en Pollando kaj eksterlande - en Ĉeĥio, Estonio, Germanio, Litovio kaj Slovenio. Krome partoprenis en pli ol 200 kolektivjn ekspoziciojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Simon Brett – Au Engraver`s Globe Wood engraving world-wide in the twenty – first century. London Primorse Hill Press 202
  • Al. Leszek Gzella. Zbigniew Jóźwik en: Ex libris Encyclopaedia Bio- Bibliographical of the Art of the Contemporary ex-libris. Portugal. 1986
  • Birgit Göbel. Zbigniew Jóźwik en: Künstler lexicon. Deutsche Exlibris Gesellschaft. Germany 2000
  • Who is Who en Pollando
  • Norbert H. Ott. Zbigniew Jóźwik – Wissenschaftler und Ekslibriskünstler. w: Ekslibriskünst und Graphik Jahrbuch 1981. Deutsche Ekslibris Gesellschaft. Frankfurt am Main s. 47-50.
  • Linoryty i rysunki, Muzeum UMCS, marzec 2021, p. 20

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]