Zbraslav
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zbraslav (apartigilo) |
| Zbraslav | |
| germane Königsaal | |
| urba parto | |
Zbraslav el la dekstra bordo de Vultavo; en antaŭaĵo ponto de Packonkurso, en fono Radotín | |
| Oficiala nomo: Zbraslav | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Urba parto | Prago-Zbraslav |
| Administrado | Prago 16 |
| Urba distrikto | Prago 5 |
| Administra municipo | Prago |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Hořovica montetaro |
| Domoj | 1 515 (2024) |
| Rivero | Vultavo |
| Situo | Zbraslav |
| - alteco | 200 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 58′ 33″ N 14° 23′ 36″ O / 49.97583 °N, 14.39333 °O (mapo) |
| Katastro | 7,82 km² (782 ha) Zbraslav |
| Loĝantaro | 9 759 (2021) |
| Denseco | 1 247,95 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1115 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 156 00 |
| Bazaj setlejunuoj | 9 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
|
Situo enkadre de Prago
| |
Zbraslav (germane Königsaal) estas registra parto kaj katastra teritorio sude de Prago, ankaŭ eksa urbo. Zbraslav havas riĉan historion, kiu tuŝas ĝis ŝtonepoko. Ekde fino de la 13-a jarcento Zbraslav akiris gravecon, kiam en nove konstruita cisterciana monaĥejo oni komencis sepulti membrojn de reganta přemyslida dinastio. Pro la bela naturo kaj longa historio praganoj komencis en la 2-a duono de la 19-a jarcento rimarki Zbraslav kaj regule viziti ĝin. Zbraslav estiĝis per kunigo de municipoj Zbraslav, Záběhlice kaj Žabovřesky. Krom konstruareo de tiuj ĉi tri municipoj ĉi tie plu ekzistas domaroj Baně, Strnady kaj Závist. Preskaŭ la tuta teritorio de Zbraslav etendiĝas inter la maldekstra bordo de Vultavo kaj la dekstra bordo de Berounka, sole la teritoria parto Závist trafas eĉ sur la dekstra bordo de Vultavo, kie troviĝas ankaŭ stacidomo Prago-Zbraslav sur fervojlinio 210 Prago-Čerčany-Dobříš. La dekstran kaj la maldekstran bordon de Vultavo kunigas ĉi tie ŝosea ponto de Packonkurso.
Prago-Zbraslav estas ekde la jaro 1990 urba parto kreata de katastraj teritorioj Zbraslav kaj Lahovice. La urba parto estas konsisto de distrikto Prago 5. La disvastigitan transprenitan agadecon por ĝi plenumas la najbara urba parto Prago 16 (Radotín) enkadre de administra distrikto Prago 16. Vivas ĉi tie 9 759 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri Zbraslav troviĝas en fondanta dokumento de Monaĥejo Kladruby, kiu devenas el la jaro 1115.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 2 540 |
| 1880 | 2 516 |
| 1890 | 2 775 |
| 1900 | 2 885 |
| 1910 | 3 210 |
| 1921 | 3 343 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 4 259 |
| 1950 | 4 878 |
| 1961 | 5 414 |
| 1970 | 5 687 |
| 1980 | 6 620 |
| 1991 | 7 151 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 7 448 |
| 2011 | 9 523 |
| 2021 | 9 759 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Opidumo Závist
- Monaĥejo Zbraslav kaj kastelo
- Preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa
- Monumento al falintoj
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Jakobo pli Aĝa
- Vilao Planá růže
- Vilao Růže
- Memortabulo de Jaromír Vejvoda
- R. Caracciola, Mercedes-Benz SSKL, Zbraslav-Jíloviště (1931)
- Placo Zbraslavské náměstí



