Zdeněk Štěpánek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zdeněk Štěpánek
Zdeněk Štěpánek
Zdeněk Štěpánek
Naskiĝo 22-an de septembro 1896
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Tvoršovice, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 20-an de junio 1968
Flago de Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Aktivaj jaroj 1925 - 1968
Karakteriza(j) rolo(j)
v  d  r
Information icon.svg
Parencaro
avo
bopatro
1-a edzino
filino
bofilo
filo
filo
bofilino
bofilino
filino
nepo
Zdeněk Štěpánek kiel Jan Hus en la samnomata filmo.

Zdeněk Štěpánek (naskiĝinta la 22-an de septembro 1896 – mortinta la 20-an de junio 1968) estis ĉeĥa aktoro.

Parcoj enmetis en lian doton internan maltrankvilon post la patro, ekonomia administranto, hazardecon, aventureman menson kaj kuraĝon. Post tio, kiam li ne sukcesis en reala lernejo kaj studinte ekonomian lernejon, li komencis laŭ propeto de la patro vagabondeman kaj mizeran vojon de migranta aktoro, el kiu liberigis lin la milito. Li ekkonis de proksime batalfronton, militkaptitecon, li rolis en Kievo, li suferis marŝadon kun la ĉeĥaj legioj en Siberio, kaj poste reveninte hejmen li ekbrilis kvazaŭ falstelo sur scenejo de teatro en Vinohrady en Prago. Ĉiam temis al li pri tio, kiel li mem diradis, „krei sur scenejo veran, vivan homon, tio signifas homon, kiu tute ekinteresos hodiaŭan spektanton per sia vera, interna psikologia konvinko, el kiu tute nature rezultas eĉ ĉiuj psikoteknikaj eksteraj signoj: masko, gestoj, irmaniero, korpotenado kaj parolmaniero. Per tiu ĉi interna procedo venas al vorto ankaŭ la sento de aktoro. Kia ajn senta kortuŝo, ekscitiĝo, ĉu tio estu rido aŭ ploro, venas ne pro rezulto de teksto aŭ pro preskribita noto de aŭtoro, sed pro la rezulto de la interna sperto de aktoro, kiun li devas mem kaŭzi en si.“

En la jaro 1934, jam kiel fama aktoro, li sursceniĝis en scenejon de Nacia Teatro en Prago kaj li rolis ĉi tie karakterize virajn karakterojn, kiuj kapablas interbatali pro sia vero, same tiel staturojn rompitaj aŭ eĉ el profundo de la animo patologiaj, psikologie malmoraligitaj kaj komplikaj. Li estis aktoro per la korpo kaj per la animo, tial li eĉ ne povis preterpasi la vekiĝantan ĉeĥan filmon, sed muta filmo ne povis doni al li tiun veran okazon. Nur sonfilmo donis al li plenan eblecon validigi sian karakterizan voĉon, akran kaj profundan mimikon de la vizaĝo, kiu dum la jaroj akiris formon de sulkigita kampo, ŝparemo de gestoj kaj forton de personeco. Antaŭ kamerao li ripetis vicon da staturoj, kiujn li rolis antaŭe sur la scenejo, sed tio neniam estis nur „premsigno“ de la sceneja staturo, ĉar li bone konsciis diferencon inter teatro kaj filmo.

Ĝis duono de la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento li kreis kelke da pure filmaj staturoj, aŭ historiaj aŭ la tn. „civilaj“. Li mem verkis por si rolon de renesanca fanfaronulo por historia komedio Gildo de kutnohoraj virgulinoj. Post la milito Zdeněk Štěpánek validigis sian monumentalan aktorecon en vico da historiaj staturoj. Tra roloj de staturoj de Palacký, Rieger kaj Purkyně li plenkreskiĝis ĝis pure naciaj herooj Jan Hus kaj Jan Žižka (en la samnomataj filmoj Jan Hus kaj Jan Žižka kaj en filmo Kontraŭ ĉiuj).

Sed Zdeněk Štěpánek estis plastika aktoro de vasta registro, kaj do same heroaj estas ankaŭ liaj ordinaraj homaj portretoj. „Zdeněk Štěpánek estis grandstatura realisto de psikologia direkto kaj li ĉiam energie enkorpigis sin en siajn staturojn. Samtempe li enmetis en ilin siajn temon, sopiron je grandeco kaj kredon en la vivon.

Mesaĝon de tiu ĉi granda aktoro portas plu liaj infanoj – Jana, Martin kaj Petr kaj reĝisorino Kateřina Taberyová. Lia avo estis verkisto Jan Nepomuk Štěpánek.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Transport č. 20 (Transporto n-ro 20, 1926, komedio, kun Bedřich Vrbský)
  • Monastýr nad Tajgo (Monaĥejo super Tajgo, 1929)
  • Hrníček štěstí (Poto da feliĉo, 1930, komedio)
  • Ať vás nevykradou! (Oni ne elrabu vian domon!, 1931, komedio, kun Bedřich Vrbský)
  • Lidé minulých dnů (Homoj de la pasintaj tagoj, 1932)
  • Rembrandtův zajatec (Kaptito de Rembranto, 1934)
  • Sonet o sirném pramenu (Soneto pri sulfureca akvofonto, 1936)
  • Kamaráde, kde jsi?“ (Amiko, kie vi estas? 1936)
  • Nezbedný bakalář (Petolema bakalaŭro, 1941, laŭ rakonto de Zikmund Winter)
  • Vlastní cestou (Tra propra vojo, 1948)
  • Herec (Aktoro, 1964, rememoroj)
  • Za divadlem kolem světa (Sekvante teatron ĉirkaŭ la mondo, 1970)

Surbendigoj[redakti | redakti fonton]

  • Starý zákon (Malnova Testamento)