Zdravka Metz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdravka Metz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1951 (1951-11-30) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco KanadoKroatio
Familio
Edz(in)o Normand Fleury
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zdravka METZ (naskiĝis en 1952) estas esperantisto el Kroatio, kiu nun loĝas en Montrealo, Kanado. Ŝi plenkreskiĝis en Kroatio, kie ŝi lernis Esperanton kaj aktivis en sia lando (kadre de Kroata Esperanto-Ligo) kaj internacie (kiel estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).

En 1981 Zdravka edziniĝis je Normand Fleury kaj sekvajare transloĝiĝis al Kanado, la hejmlando de sia edzo.

De 1983 Zdravka loĝas en Montrealo, kiel ŝia hejmo fariĝis la Montreala Esperanto-Domo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Bestoj en nia domo (1999), 60 p., Montrealo; eld. Esperanto-Societo Kebekia, ISBN 2-9806246-0-8[1].(Infanlibro).

Birdoj en nia korto (2005) estas edukcela kaj informplena libro kiu finiĝas per vortareto kun la nomoj de birdoj kaj geografiaj nomoj de urboj, lagoj, landoj, kiujn ŝi esperantigis por faciligi la fonetikan legadon[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edukemaj bestoj, recenzo, Monato, la 1-an de majo 2001.
  2. (eo) Eldonaĵoj de ESK Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, Riverego, n-ro 142-144, p. 18/74