Stripasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zebrostria pasejo)
Plenkreskulo kaj infanino ektrapasantaj ĉe zebrostria pasejo en Israelo.
Stripasejo de Abbey Road kiu estis kovrilfoto de fama disko de Beatles.

Stripasejo, zebrostria pasejo, transirejo,[1]trairejo[2] estas tipo de pasejo por piedirantoj uzata en multaj lokoj de la mondo. Ĝi karakterizas pro siaj strioj laŭlonge (de tie la termino, nomumita el la strioj de zebroj) paralele al la fludirekto de la trafiko, alternante helan koloron (ĝenerale blanka) kun alia malhela (nigre farbita aŭ ne farbita se la ŝosesurfaco estas jam malhela). La strioj estas ĝenerale de 40 ĝis 60 centimetrojn larĝaj. La trairejoj estis dekomence markitaj per lumoj aŭ fostetoj, sed tuj oni aldonis la striojn kiuj estas pli facile videblaj. La piediranto havas pas-prioritaton en tiu tipo de trairejo se ĝi jam metis piedon aŭ eĉ montris klaran intencon fari tion; se tio ne okazas, alvenanta ŝoforo devas nur malrapidiĝi kaj rajtas sekvi sian iradon. Se la piediranto metis piedon aŭ eĉ montris klaran intencon fari tion, la ŝoforoj devas halti kaj permesi la piedirantajn pasojn. Se ne videblas piediranta trairunto antaŭ zebrostria pasejo, ĉiuokaze la ŝoforo devas malrapidiĝi antaŭ sekvi sian iradon.

En diversaj landoj la lokaj reguloj estas diversaj prie, kaj ankaŭ la loka kutimero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tri nomoj aŭ klarigoj en Fernando de Diego, Gran Diccionario Español-Esperanto, mga, Santander-Zaragoza, 2003, p. 909.
  2. Kun zebrostria pasejo en Sylla Chaves, Originala Esperanta Bild-vortaro, Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, 1993. Bildo 71.