Zeebrugge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zeebrugge estas vilaĝo, banloko kaj haveno, ĉe la belga marbordo. Ĝi estas parto de la urbo Bruĝo kaj havas 4094 enloĝantojn (2012).

La vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Estas tri kvartaloj: la strandkvartalo, la stacidoma kvartalo kaj la centro. En la centro troviĝas la eksa fiŝaŭkciejo kaj la jaĥt-haveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la strandkvartalo troviĝas la impona Palace-hotelo, konstruita komence de la 20-a jarcento kiel forirejo de ŝipvojaĝantoj al Ameriko. Nun enestas loĝejoj.

En kaj ĉirkaŭ la eksa fiŝaŭkciejo estas Seafront, aro da ekspozicioj pri haveno kaj fiŝado. Ankaŭ estas rusa submarŝipo kaj surŝipa lumturo West-Hinder.

La haveno[redakti | redakti fonton]

Apud la vilaĝo troviĝas la dua plej granda haveno de Belgio (post Antwerpen), unu el la plej gravaj kaj modernaj de Eŭropo. En ĝi estas la ĉefa ŝipbazo de la belga mararmeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La projekto por ligi Bruĝon al la maro estis lanĉita en 1877 de la genta inĝeniero kaj skabeno August de Maere en sia verko D'une communication directe de Bruges à la mer (Pri rekta komuniko de Bruĝo al la maro). En 1894 la propono realiĝis per kontrakto inter la belga ŝtato, la urbo Bruĝo kaj sinjoroj Louis Coiseau kaj Jean Cousin, kiu difinis la detalojn de la konstruo kaj ekspluatado de la haveno. Estis antaŭviditaj interna haveno apud la urbocentro, marhaveno je Heist kaj kanalo liganta ambaŭ havenojn. Por konstruo kaj ekspluatado estis fondita akcia kompanio Compagnie des Installations maritimes de Bruges kies akciuloj estis la urbo (50 %) kaj sinjoroj Coiseau, Cousin kaj aliaj privatuloj (50 %). La konstrulaboroj daŭris de 1896 ĝis 1907.

La komencaj jaroj ne estis sukcesaj. Al la nova haveno venis nur 200 ĝis 250 ŝipoj jare. Mankis industrio kaj bonaj trafikligoj.

Du ŝipvrakaj je la enirejo de la haveno de Zeebrugge, aprilo 1918

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito la haveno estis strategia loko por la germanaj okupantoj. Ili konstruis ŝirmejon por siaj submarŝipoj. En aprilo 1918 la britoj sinkigis du ŝipojn kaj tiel parte blokis la enirejon de la haveno. Je la fino de la milito la germanoj detruis la haveninstalaĵojn.

Ekspansio post 1945[redakti | redakti fonton]

Haveno Brugge-Zeebrugge

Inter la mondmilitoj la nuraj grandaj industrioj estis koaksigejo kaj vitrofarejo en Zwankendamme.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj establiĝis multaj entreprenoj en la interna haveno kaj laŭlonge de la Boudewijnkanalo. En la 1970-aj jaroj estis konstruita nova kluzo kaj la haveno estis multe pligrandigita. Dum la postaj jardekoj la trafiko diversiĝis (gaso, fruktoj, aŭtoj, konteneroj...)

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Zeebrugge estas ligita per N31 al la aŭtoŝoseoj E40 orienten kaj E403 suden; en la direkto de Antwerpen estas la E34. Estas konstruata nova ŝoseo A11 por pli bone ligi N31 kun E34.

Komencis la laboroj por pligrandigi la fervojan ranĝejon en Zwankendamme kaj ankaŭ la kapacito de la fervoja linio al Gento pligrandiĝos.

La konekto por la enlanda ŝiptrafiko restas problemiga. Estis diversaj projektoj por nova kanalo norde de la urbo, sed tiu finance kaj teknike apenaŭ realigeblas. Nun oni intencas prioritate okupiĝi pri la kelkdek kilometroj (de la interna haveno ĝis Beernem de la ekzistanta kanalo al Gento kiuj ankoraŭ bezonas modernigon.

Ekde Zeebrugge estas pasaĝertrajnoj al Bruĝo kaj tramolinio kiu priservas la tutan belgan marbordon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]