Zegrze (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zegrze
vilaĝo en Pollando
Administrado
SIMC kodo 0008467 [+]
Poŝtkodo 05-131
Demografio
Loĝantaro 893  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 28′ N, 21° 2′ O (mapo)52.46194444444421.034444444444Koordinatoj: 52° 28′ N, 21° 2′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zegrze (Pollando)
Zegrze (Pollando)
DEC
Zegrze
Zegrze
Situo de Zegrze

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zegrze (powiat legionowski) [+]
vdr
Palaco de magnata familio Radziwiłł en Zegrze (vilaĝo)

Zegrze (vilaĝo) (prononcu: Zegĵe) estas vilaĝo en Pollando, en Mazovio, en distrikto Legionowski, en Serock-komunumo, situanta ĉe la Zegrze-lago.

Ĝis la jaro 1954 estis Zegrze komunumo. Dum la jaroj 1975–1998 la vilaĝo administracie apartenis al la Varsovia Vojevodio. Najbaraj vilaĝoj: Nieporęt kaj Jadwisin.

Tra tuta Zegrze trairas kvarlena la landa vojo n-ro 61.

En Zegrze funkcias la Centro de Eduk-komunikado kaj Informadiko.

La suda Zegrze, militista kvartalo
Zegrze-lago
La moderna garnizon-preĝejo de Sankta Ĉefanĝelo Gabrielo en Zegrze
Ponto en Zegrze (vilaĝo) ĉe la Zegrze-lago, 2003
La moderna garnizon-preĝejo de Sankta Ĉefanĝelo Gabrielo en Zegrze
La iama la Granda Fertikaĵo "Ordon", nun estas la posedaĵo de la Pola Nacia Banko por konstrui tie la trezorejon, do tie oni metos la rezervojn de Pola Nacia Banko kaj krome estos tie estos la Komputil-centro
La iama Malgranda Fertikaĵo "Karlinek" (en kiu stis municejo), nun jaĥt-klubejo
Suda Zegrze, la kazern-konstruaĵoj el la fino de 19-a jc
Zegrze-lago
Kazerno en Zegrze

Historio[redakti | redakti fonton]

Zegrze estas la foir-vilaĝo ĉe la rivero Narew (nun ĉe la Zegrze-lago post la konstruo de digo en vilaĝo Dębe) jam de la 12-a jarcento kaj menciita en historio en la 24-a jarcento. Ĝis la 17-a jarcento nomita Zgierz, kio en la malnova pola lingvo signifis travadejo. Komence la vilaĝo estis la posedaĵo de familio Strumiłło-Zgierski, kaj de la mezo de 17-a jarcento apartenis al familio Krasiński, kaj de la jaro 1862 ĝi estis posedaĵo de magnata familio Radziwiłł. Poste aĉetita de la rusa registaro por konstrui tie la fortikaĵon kiu de la nordo helpu la Varsovian Fortikaĵ-regionon: Fortikaĵo Modlin kaj Fortikajo Varsovio kaj kiel la tria elemento: Fortikaĵo Zegrze.

Post la Dua Mondmilito, la 13-an de junio 1963 oficiale oni malfermis plaĝon en Zegrze kiu fariĝis la loko por libertempaj ferioj de varsovianoj. Tie troviĝas la ĉasista palaco el 19-a jarcento (nun la Hotelo Palaco en Zegrze) kaj kazino. Turisme valora estas la fortikaĵoj: la Granda Fortikaĵo "Ordon" kaj la Malgranda Fortikaĵo "Karlinek" (vidu la apudajn fotojn).

Nun la Granda Fortikaĵo "Ordon" estas posedaĵo de la Pola Nacia Banko por konstrui tie la trezorejon, do tie oni metos la rezervojn de Pola Nacia Banko kaj tie estos la komputil-centro.

En Zegrze estas la garnizona paroĥejo de Sankta Ĉefanĝelo Gabrielo kun moderna preĝejo (vidu du apudajn fotojn).