Zein-o-din (karavanejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zein-o-din Karavanserajo)
Zein-o-din
karavanejo • kultura havaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Safavid architecture vd
Malfermo 16-a jarcento
Lando Irano vd
Situo Mehriz County
Situo
Geografia situo 31° 24′ 42″ N, 54° 42′ 25″ O (mapo)31.41177777777854.706888888889Koordinatoj: 31° 24′ 42″ N, 54° 42′ 25″ O (mapo)
Zein-o-din (Irano)
Zein-o-din (Irano)
DEC
Zein-o-din
Zein-o-din
Situo de Zein-o-din
Map
Zein-o-din
vdr
Karavanejo Zein-o-din, Yazd, Irano

La Zein-o-Din Karavanejo (زين الدين) troviĝas en Zein-o-din, Yazd, Irano, en iu dezerta loko ĉirkaŭita de montaro. La karavanejo datiĝas el la 16-a jarcento kaj troviĝis sur la antikva Silka Vojo kiu estis ĝis 1500 la ĉefa komerca vojo inter Eŭropo kaj Azio. Aŭtovojo al Yazd trapasas en Zein-o-din. En pli fruaj jarcentoj, Zein-o-din atingeblis nur post dutaga kamelrajdado de la sudo de Yazd, ĉirkaŭ 60 kilometroj (37 mi) sur la ĉefa vojo al Kerman[1] [2].

La karavanejo estas unu el la siatempe 999 tiaj gastejoj kiuj estis konstruitaj dum la regado de Ŝaho Abbas la 1-a por povi oferti gastigadon al vojaĝantaj komercistoj, iliaj helpantoj kaj ŝarĝitaj kameloj. Zein-o-Din estas unu el du karavanejoj kiuj estis konstruitaj kun rondaj turoj ĉirkaŭe.

Post trijara renovigo la karavanejo Zein-o-Din aspektas kvazaŭ kiel en sia origina stato[3]. Nun ĝi funkcias kiel fascina kaj etosa gastigejo. Nur du de la iamaj konstruitaj karavanejoj posedis rondajn turojn je ĉiu angulo (vidu en fotogalerio)[4]. Unu el tiuj du estas la Zein-o-din karavanejo. De la alia, situante proksime de Esfahan, restas nur ruinoj.

Arkitektura turismo[redakti | redakti fonton]

La kvadratforma karavanejo havas nur unu enirejon kaj etaĝan strukturon ĉirkaŭ korto, havante akvofonton kaj murigitan eksteron. La ĉambroj situas sur etaĝo en kiuj kuŝas nur matracoj kaj surmuraj kaj surplankaj tapiŝoj. Neniu pordo apartigas la ĉambrojn de la koridoro. Nur dikaj kurtenoj provizas privatecon al la loĝantoj[5]. La banĉambroj estas komunaj kaj estas puraj[1]. La personaro de la karavaneja hotelo scipovas la persan, turkan, rusan, hispanan, anglan kaj germanan[6] kaj akceptus ĉiutage ĉirkaŭ 60 ĝis 80 turistojn venante el dekoj da lando[4]j. Ĉar la karavanejo troviĝas for de la urbo, la brua nivelo estas minimuma kaj la steloj je la ĉielo bone videblas nokte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (angla) Iran, Andrew Burke, Virginia Maxwell & Iain Shearer, Lonely Planet, 2012, p. 456,
  2. (angla) "Iran revives ancient caravanserai"(Irano revivigas antikvajn karavanejoj), CCTV.com, la 27-an de januaro 2010, alirita la 9-an de januaro 2017.
  3. (angla) "North and central Asia"(Norda kaj centra Azio), Docstoc.com. pp. 43, 62.
  4. 4,0 4,1 (nederlanda) Overnachten in een caravanserai (tranokti en karavanejo), Columbus Travel, la 29-a de aprilo 2015, alirita la 9-an de januaro 2017.
  5. (angla) Iranian Odyssey Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine (Irana odiseo), marto 2011, Alirita la 9-an de januaro 2017.
  6. (angla) Zein-o-Din Traditional Caravanserai Yazd Arkivigite je 2018-01-10 per la retarkivo Wayback Machine