Zejtinkoŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zejtinkoŝo
Top of Zeytin-Kosh.jpg
Alteco 1 537 m
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Geografia situo 44° 37′ N, 34° 17′ O44.61861111111134.282777777778Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 17′ O
Situo de Zejtinkoŝo
Information icon.svg
vdr

Zejtinkoŝo (ukraine Зейтін-Кош, krime-tatare Zeytin Qoş, Зейтин Къош, ruse Зейтин-Кош) estas monta pinto en Krimeo, tria laŭ la alto punkto de la Krimea montaro[1]. La pinto situas en la sud-orienta parto de la Babugana altebenaĵo. La alteco de la pinto estas 1537 metroj super la marnivelo (malgraŭ la fakto, ke iuj fontoj foje malaltigas ĝin ĝis 1535 aŭ eĉ 1534 metroj, sur ĉiuj modernaj mapoj la alteco estas indikita ĝuste kiel 1537; sur la sovetiaj militistaj mapoj de la jaro 1975 la alteco estas indikita kiel 1537,2 m.[2]).

La pinto prezentas konusforman altaĵon kun malkrutaj deklivoj; sude kaj oriente la deklivoj estas iom rokaj. La monto estas formita de kalkoŝtonoj kaj kovrita de herboj.

La nomo de la monto havas krime-tataran devenon kaj signifas laŭvorte "oliva ŝafejo" (zeytün aŭ en la sudborda dialekto de la krime-tatara zeytin signifas «olivo»; qoş — «ŝafejo; barita terpeco por brutaro»)[3].

La pinto situas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo, tial ĝia vizitado estas oficiale malpermesita. Malgraŭ tio la monto estas sufiĉe ofte vizitata turisma objekto. Por atingi ĝin oni plej ofte uzas la jenajn vojojn:

  1. La pado el la loĝloko Krasnokamenko (la t. n. "Arteka pado"), kiu kondukas al la okcidenta parto de Babugana altebenaĵo tra la montpasejo Gurzufa Selo.
  2. La pado Talma-Bogaz, kiu kondukas el la vilaĝo Malomajako.
  3. La pado el la vilaĝo Zaprudnoje (Aluŝta municipo)[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mallonga geopolitika karakterizo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (ukraine). Ĉefa departemento pri statistiko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Alirita 2013-05-19.
  2. Peco L-36-129 de la sovetia militista mapo (ruse). openmap.com.ua. Alirita 2013-05-19.
  3. USEINOV, S. M.. (2008) Krime-tatara-rusa-ukraina vortaro. Simferopolo: Tezis, p. j 182, 295. ISBN 978-966-470-005-1.
  4. Ju. G. Jezerskij (majo 2010). Al Zejtinkoŝo tra Zaprudnoje (ruse). neizv.crimea.ua. Alirita 2013-05-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]