Zemendorf-Stöttera
Zemendorf-Stöttera | |||
---|---|---|---|
la pilgrima kirko Ĉielenpreno de Maria en Zemendorf
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7023 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 268 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 99 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 46′ N, 16° 27′ O (mapo)47.76555555555616.454722222222Koordinatoj: 47° 46′ N, 16° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 198 m [+] | ||
Areo | 12,83 km² (1 283 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Zemendorf-Stöttera, hungare Zemenye-Selegd [zemenje-ŝelegd], kroate Cemindrof-Štedra estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Mattersburg. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 268 loĝantoj. Tiam memstara vilaĝo Stodra ekde 1899 ekuzis la novan loknomon Selegd.
Situo[redakti | redakti fonton]
Zemendorf-Stöttera situas grandparte sur ebenaĵo laŭ rojo. Eisenstadt troviĝas je 10 km-oj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo formiĝis el du memstaraj vilaĝoj. Pli frue jam dum la neolitiko vivis tie homoj. La turkoj ambaŭ vilaĝojn detruis en 1529, 1532 kaj en 1683. La samo okazis en 1605 fare de Stefano Bocskai kaj en 1620 fare de Gabrielo Bethlen. En 1713 pro pesto mortis multe. Ĝis 1921 Zemenye kaj Selegd apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Nazia Germanio).
Zemendorf[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1281 en formo "Zebirna". En 1910 vivis en Zemenye 817 homoj, plejparte germanoj.
Stöttera[redakti | redakti fonton]
Jam en 866 ĉefepiskopo de Salzburg vizitis tiun lokon apartenantan al slavoj. Tiam la loknomoj estis „Ztradach”, kiu supozeble en 1010 nomiĝis „Stederach”. En 1324 aperis la tiama hungara formo: "Zeredahel". En 1831 pro ĥolero mortis 64 vilaĝanoj. En 1910 vivis en Selegd 837 homoj, (plejparte germanoj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1824 en vilaĝparto Zemendorf
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Helena de 1826 en vilaĝparto Stöttera, la turo alkonstruiĝis en 1900, en 1909, 1948 kaj en 1974 ĝi renoviĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al la Ĉielenpreno de Maria de 1785, interne estas videbla kopiaĵo de bildo Madono de Czestochowa
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|