Saltu al enhavo

Zemplínske Jastrabie

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zemplínske Jastrabie situas en la plej griza regiono

Zemplínske Jastrabie, hungare Magyarsas (madjarŝaŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Magyar-Jesztreb.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Zemplínske Jastrabie situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 15 km-ojn.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1291. En 1910 loĝis en Magyarsas 562 da homoj, (397 hungaroj, 159 slovakoj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Magyarsas apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Magyarsas rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zemplínske Jastrabie 643 da homoj, (633 slovakoj, 6 hungaroj, 3 ĉeĥoj, 1 ruteno).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]